Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Vikipedio kreskas kiam Antverpeno festas

Vikipedio kreskas kiam Antverpeno festas

de Redakcio Laste modifita: 2007-06-04 21:08
Dum la centjariĝa festo de la loka Esperanto-klubo en Antverpeno oni rigardis ne nur malantaŭen. Okazis prelegoj pri tri gravaj interretaj projektoj, kaj praktika trejnado pri redaktado de la reta enciklopedio Vikipedio. La organizintoj de la prelego kaj seminario pri Vikipedio, Chuck Smith kaj Yves Nevelsteen, konstatis ke ĝenerale daŭras longe konvinki homojn ke libere redaktebla enciklopedio povas funkcii. Por multaj esperantistoj redaktado de artikoloj en Vikipedio tute ne estas per si mem klara, tial utilas la nova manlibro kaj la volontulaj teknikaj helpantoj.

Dum la lasta semajnfino de majo, en multaj landoj longigita pro la pentekostaj festotagoj, oni festis en Antverpeno la 100-jariĝon de la loka klubo La Verda Stelo. Ĉeestis pli ol 150 personoj el diversaj landoj. Okazis interalie oficiala akcepto en la urbodomo, turisma programo, koncerto de jOmO kaj festprelego dum kiu oni laŭdis eksprezidantojn kaj multjarajn membrojn.

Sed oni ne nur rigardis malantaŭen dum Antverpeno Festas. Sendrata retaliro - establita antaŭ nelonge - en la klubejo ebligis prelegon pri la interretaj projektoj de Amikumu kaj Eklaboru, kaj plifaciligis la organizadon de seminario pri Vikipedio. Okazis prelego kaj trejnado pri la reta enciklopedio kaj vendiĝis Manlibro pri Vikipedio.

La distriktestro de Antverpeno, kiu akceptis reprezentantojn de la klubo en la urbodomo, menciis ke ŝi post persona esploro rimarkis ke esperantistoj aktive kunlaboras en la multlingva enciklopedia projekto. La broŝuro de la renkontiĝo Antverpeno Festas cetere estis kreita ĉefe per tekstoj kaj bildoj kiujn oni kopiis de Vikipedio. La materialon, kiun oni pene preparis dum horoj, oni poste alŝutis al Vikipedio por posta reuzo kaj eventuala aktualigo. Vikipedio povas esti tre bona solvo por konservi tekstojn kaj bildojn en kaj pri Esperanto.

La organizintoj de la prelego kaj seminario pri Vikipedio, Chuck Smith kaj Yves Nevelsteen, konstatis ke ĝenerale daŭras longe konvinki homojn ke libere redaktebla enciklopedio povas funkcii. La demando estas ne nur filozofia. Por multaj esperantistoj redaktado de artikoloj en Vikipedio tute ne estas per si mem klara. Kvankam kunlabori estas relative facile, minimumaj konoj pri komputiloj, interreto kaj "vikipedia sintakso" estas bezonataj. Tio foje kaŭzas ke interesatoj hezitas kontribui.

Ene de Esperanto@Interreto estiĝis projekto por antaŭenigi la interretan enciklopedion. Kunlabore kun TEJO eldoniĝis Manlibro pri Vikipedio, regule okazas trejnseminarioj, kaj estas kreskanta teamo de tiel nomataj "vikipediaj asistantoj": homoj kiuj volonte helpas redakti artikolojn, alŝuti fotojn aŭ eĉ volas adapti tekstojn por vi kaj alŝuti ilin. Se vi interesiĝas pri tio ĉi, ĉu por peti aŭ por doni helpon, vizitu la retejon http://vikio.ikso.net/Vikipedio. La manlibron pri Vikipedio vi povas aĉeti en la butikoj de FEL aŭ UEA por 3 eŭroj.

Yves Nevelsteen

arkivita en:
Helena
Helena diras:
2007-05-31 10:51
Finfine ni nombris 185 registritajn partoprenantojn + kelkajn "nigrajn".....