Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Nova retejo trovas proksimajn amikojn

Nova retejo trovas proksimajn amikojn

de Redakcio Laste modifita: 2007-02-06 11:35
La nova retejo Amikumu, kiu ankoraŭ ne estas oficiale lanĉita, estas la unua nur-esperanta interkona retejo. Amikumu havas interfacon en bona Esperanto, diference de la neplenaj kaj iom amatorecaj tradukoj en LiveJournal, Orkut, kaj kelkaj aliaj diverslingvaj servoj. Ĝi ankaŭ havas kolekton da specifaj funkcioj, aparte utilaj ĝuste por esperantistoj, skribas la rusa novaĵ-servo Esperanto novosti, kies artikolon ni republikigas en Esperanto.

Tuj post la lanĉo de la unua esperanta laborperejo Eklaboru.com, la sama teamo, gvidata de Chuck Smith, entreprenis la taskon krei interkonan retejon por esperantistoj. La ideo longe ekzistis, sed mankis la realigantoj. Chuck Smith, usonano nun loĝanta en Germanio, klarigas, ke li pretis uzi sian tempon por Amikumu, ĉar li esperas je komerca sukceso. En la retejo li skribas:

- Post kiam ni rigardis aliajn interkonajn retejojn, ni pli malpli konsentis ke ĉiuj el ili iel aĉas. Ni volas evoluigi la plej bonan interkonan retejon kiu ekzistas (ajnalingve) kaj poste traduki ĝin al aliaj lingvoj. Imagu kio okazus al la ĝenerala imago pri Esperanto se myspace, flickr aŭ youtube esti[intu]s originale en Esperanto. Mi ankaŭ volas vere celi intelektulojn. Tio signifas ke ni estos la sola interkona retejo kiu fakte kredas ke homoj povas paroli pli ol unu lingvon. 

La oficiala lanĉodato de Amikumu estas la 18-a de februaro, ĉar la sekvan tagon komenciĝos la semajno de internacia amikeco. Sed jam nun la beta-versio de Amikumu havas 390 membrojn el 63 landoj.

Aldone al ordinaraj funkcioj de interkonaj retejoj, ekzemple listoj de amikoj kaj interesiĝoj, Amikumu havas ankaŭ tute freŝajn solvojn. Interalie, ĉiuj uzantoj markas sian loĝlokon sur enkonstruita mapo de la sistemo Google Maps. Poste, surbaze de tiuj datenoj, ĉiu uzanto povas trovi liston de la Amikumu-anoj, loĝantaj proksime al li.

En multaj landoj ekzistas popularaj retejoj por trovi malnovajn samklasanojn aŭ samlernejanojn. Simila funkcio por trovi homojn kun komuna pasinteco estas ankaŭ en Amikumu, sed la parametroj estas aliaj: oni indikas kiujn Esperanto-aranĝojn oni partoprenis, kaj tiamaniere trovas konatojn.

Antaŭ la apero de Amikumu, la sola interkona retejo kun esperanta komunumo, kaj eĉ kun elektebla esperantlingva interfaco, estis la servo Orkut. Eble pro tio, ke Orkut entute estis inter la unuaj popularaj tiuspecaj retejoj, sed eble ankaŭ pro la aparta populareco de Orkut en Brazilo, kie ankaŭ Esperanto estas populara.

Kiel ajn, la nova retejo Amikumu jam dum la unuaj semajnoj de sia ekzisto iĝis la plej bona tiaspeca retejo en la mondo - simple pro tio, ke en sia specifa fako en la reto ĝi estas la sola servo de sia speco.

Traduko el la rusa. La origina artikolo aperis en Esperanto novosti.

arkivita en:
grikha
grikha diras:
2007-02-05 08:19
La iniciato estas elstara. Sed: mi rigardis suficxe suprajxe, tamen videblis eraroj, do oni tre bone kontrolu la interfacajn tekstojn.
amuzulo
amuzulo diras:
2007-02-05 13:01
Kompreneble ĝi havas erarojn. Ĝi ankoraŭ estas en testa fazo, ankoraŭ ne ĉio glatas. Se vi vidas erarojn, nepre kontakti nin per la formularo en la menuo "Hejmo -> Kontakti nin". Dankon!
brilanto
brilanto diras:
2008-12-09 14:13
Ekde longa tempo ne plu alireblas la retejo, aux cxu nur ne funkcias cxe certaj retumiloj?
Bedauxrinde neniuj informoj troveblas pri tio.

Dume restas www.ipernity.com kiel socia reto, enmeti fotojn, filmojn, tekstojn kaj komuniki mondvaste al pli ol 1500 esperantoparolantoj.