Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2007 62-a regiona staĝo de Esperanto
Agoj pri dokumento

62-a regiona staĝo de Esperanto

by Redakcio Laste modifita: 2007-03-26 10:20

La klubo de Strasburgo preparas tre diversan kaj riĉan programon okaze de tiu nova franc-germana amika renkontiĝo: kursoj, ekzamensesio por dezirantoj, vizito al bierfarejo, ekskurso al kastelo, frandado de lokaj produktoj, speciala programo por familioj, promenado en la arbaro, kinejo en Esperanto, libroservo kaj surprizaj spektakloj.

Kio
Kiam 2007-10-19 12:15 ĝis
2007-10-21 20:15
Kie Saâles, Francio
Aldonu eventon en la kalendaron. vCal
iCal

Malkovru unuafoje aŭ denove la belecon de Alzaco. La pordo de Alzaco superstaras rande de ebenaĵo kun mil interesaĵoj: Strasburgo, Colmar, Riquewihr, la kastelo de Haut-Kœnigsbourg, la Monto Ste Odile... La vilaĝo Saâles estas ĉirkaoita de montetoj 800 ĝis 1000 m altaj, facile alireblaj piede dank’ al 200 km de piediraj vojoj markitaj de la Vogeza Klubo. Vi malkovros tie unu el la plej belaj arbaroj de la Vogezoj. La vilaĝo entenas ankaŭ 25 fontanojn funkciantajn dum la tuta jaro !

Pliaj informoj:
www.esperanto-strasbourg.net
www.porte-alsace.com
www.mairie-saales.fr
www.tourisme-alsace.com

Pli da informo pri tiu evento...


Powered by Plone CMS, the Open Source Content Management System

Ĉi tiu retejo sekvas la jenajn normojn: