Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / La diskutlistoj ĉe Yahoo reaperis

La diskutlistoj ĉe Yahoo reaperis

de Redakcio Laste modifita: 2006-12-23 21:50
La diskutgrupoj de la komitato de Universala Esperanto-Asocio, de la membroj de UEA, kaj cento da aliaj esperantlingvaj grupoj, forigitaj de Yahoo, reaperis frue la 20-an de decembro. La grupoj estis senaverte forigitaj la 30-an de novembro, kaj ĝis la mezo de decembro mankis ajna reago flanke de la kompanio Yahoo al la plendoj de esperantistoj.

Ĉiuj forigitaj grupoj estis posedataj de la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, Renato Corsetti, kaj laŭ la supozoj de multaj, ili povis esti forigitaj, ĉar Yahoo eksuspektis lin pri sendado de rubo-mesaĝoj.

Ĉar ĉiu espero pri restarigo de la malaperintaj diskutgrupoj ŝajnis perdita, la respondeculoj de UEA ekokupiĝis pri starigado de novaj grupoj ĉe alia servilo. Jam estis fondita ekzemple nova versio de la diskutlisto UEA-membroj ĉe la servilo Google, kiam la reta respondeculo de UEA, Andrej Grigorjevskij, finfine sukcesis konvinki Yahoo, ke la firmao faris eraron, forviŝante la esperantlingvajn grupojn.

En merkredo, la 20-an de decembro, li sendis la unuan mesaĝon en la refunkciigita diskutejo de la komitato de UEA:

- Karaj listanoj, tiu ĉi grupo, same kiel pliaj cent iom, estis erare fermita de Yahoogroups.com. Fermitaj estis ĉiuj listoj, apartenantaj al Renato Corsetti. Post la okazintaj traktadoj kun Yahoo!, ĵus la listoj estis restarigitaj. La administrantoj de Yahoogroups petis pardonon pro la okazinta eraro kaj kaŭzitaj maloportunaĵoj.

Andrej Grigorjevskij ne tre kredas, ke ekzistas risko pri baldaŭa ripetiĝo de la problemo.

- Por sekurigi la listojn kontraŭ la sama sortobato (apenaŭ repetiĝonta), oni bezonas aldoni pliajn posedantojn al ĉiuj listoj. Samtempe okazas esploroj kaj iuj laboroj por krei esperantajn diskutlistojn. La problemo estas, ke oni ne vere tion bezonas - la nunaj senpagaj servoj estas tre profesinivelaj kaj kvalitaj, kvankam tro-tro grandaj por rapide aŭdi niajn plendojn. Ajna nuresperanta versio preskaŭ certe malgajnus kompare kun ili, kvankam ĝi havus iom da avantaĝoj, li opinias.

Nun restas por UEA prijuĝi, kion fari pri la nove kreitaj listoj ĉe la servilo Google: ĉu forviŝi ilin, aŭ ĉu transmeti la diskuton tien.

- Kion fari pri la nove kreitaj listoj ĉe Google decidu la listanoj de la koncernaj listoj. Tiuj, kiuj sukcesis plene transigi la komunikadon al la nova loko prefere restu tie kaj fermu la samnoman liston ĉe Yahoo, komentas Andrej Grigorjevskij.



arkivita en: