Yahoo forigis dekojn da esperantlingvaj retgrupoj
Ĵaŭde la 30-an de novembro pluraj komitatanoj kaj estraranoj de UEA subite malkovris, ke iliaj kutimaj diskutlistoj ĉe la senpaga servilo Yahoo ne plu ekzistas. Ankaŭ dekoj da aliaj retpoŝtaj listoj kun rilato al Esperanto estas senspure malaperintaj. Esploroj montris, ke ŝajne estis nuligitaj ĉiuj retpoŝtaj listoj, kiujn posedis la prezidanto de UEA, Renato Corsetti. Kune kun la listoj malaperis la plurjaraj arkivoj, kiuj enhavis ekzemple ĉiujn mesaĝojn de la komitato de UEA. Ne klaras, ĉu facile eblos restarigi la listojn.
Dekoj da esperantlingvaj dissendolistoj kredeble estis forviŝitaj de Yahoo, ĉar la administrantoj eksuspektis ke la retpoŝta adreso de Renato Corsetti dissendas rubomesaĝojn tra la listoj. Ni demandis al Renato Corsetti, ĉu li scias ion pri la okazintaĵo.
- Mi scias, ke mia ret-adreso ĉe la servilo virgilio.it de ĉi-matene resultas ĉe Yahoo kiel "haltigita" (disabled). Mi provis skribi por peti la kialojn, sed evidente ne venis respondo. Aliflanke ĉiam ŝajnas fukcii por Yahoo la aliaj adresoj. Mi ne komprenas. Mi scias ke la servilo virgilio.it estis konsiderata fonto de spamaĵoj jam de pluraj serviloj ekstelandaj.
La retejo Yahoo estas la plej granda senpaga servilo por retpoŝtaj listoj en la mondo, kaj aktivas en multegaj landoj. La servoj de Yahoo estas ĉefe financataj per reklamo, kaj oni foje kritikis la entreprenon pro malatento al plendoj de uzantoj kaj disvastigo de reklam-programoj, kiuj instaliĝas en la komputilo de Yahoo-uzantoj sen ilia scio.
La plej seriozan kritikon Yahoo ricevis post kiam la ĉina ĵurnalisto Shi Tao estis kondamnita al dekjara malliberigo. Shi Tao publikigis en la reto registaran ordonon cenzuri tekstojn pri la okazaĵoj sur la placo Tiananmen. La kondamno iĝis ebla, post kiam Yahoo en 2005 transdonis al la ĉina registaro la tutan retpoŝtan arkivon de Shi Tao.
Post tio la sindikato de britaj kaj irlandaj ĵurnalistoj admonis siajn 40.000 membrojn bojkoti ĉiujn servojn de Yahoo.
Ĉi-foje tamen eble temas pri teknika fuŝo, suspektas Steven Brewer, unu el la teknikaj respondeculoj de Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (ELNA). Ajnakaze, ne ekzistas multaj alternativoj al Yahoo, li aldonas.
- Antaŭ jaro (kiam ni renovigis la ELNA-retejon), ni iom esploris ĉu memstare provizi tiajn servojn, sed decidis ke Yahoo ja faras la aferon pli bone ol ni povus facile fari. Mi regas similajn servojn profesie kaj administri retpoŝtajn listojn ne estas facila afero. Estas diversaj difketoj pri la Yahoo-servado - laŭ mi, plejparte pri tio ke oni ne povas uzi esperantlingvan interfacon nek indiki ke la mesaĝoj estas en Esperanto -- sed la kosto ($0) ĝustas kaj dum jaroj estas ege stabila. Ni vidu, sed mi kredas ke baldaŭ la listoj reaperos kaj ni decidos ke "monto gravediĝis kaj muso naskiĝis".
Simile esperas Andrej Grigorjevskij, unu el la retaj respondeculoj de UEA.
- Plej unue mi supozus "homan faktoron" kaj demandus de la posedantoj de la grupoj, ĉu ili havas ian rilaton al tio. Sed se malaperis ankaŭ listoj ne posedataj de Renato Corsetti (kaj pere de li iuj komisiitoj), tiu konjekto ne validas. La alternativo por retlistoj momente estas nur Google-grupoj. Abonu.com ne permesas diskutajn listojn (la programaro principe permesas, sed tio ne estas realigita en la esperanta versio).
TEJO ĉe mailman
Kial ne propraj listoj?
ni planas krei alternativon
Kaj la arkivoj ?
Mi pensas ke la partoprenintoj de tiuj listoj devas plendi al Yahoo.
http://add.yahoo.com/fast/help/groups/cgi_feedback
Emilio
Brazilo
Kio do instigis?
"Ni dankas por via raporto pri eventuala fiagado en Yahoo! Groups. Ni esploris vian raporton kaj klopodis lauxe al niaj Kondicxoj de Servado. [...] Bonvolu scii ke Yahoo! ne povas riveli al nekoncernato la agon elektitan pri aliula konto. Ni ne povas allasi esceptojn al tiu regulo."
(Originalo: "We appreciate your report of possible abuse in Yahoo! Groups. We have investigated your report and have taken appropriate action as per our Terms of Service (TOS). [...] Please know that Yahoo! is unable to disclose the action taken on another user's account with a third party. We are not able to make exceptions to this rule.")
Tradukaj plibonigoj bonvenas. "Third party" estas ne precize "nekoncernato", sed ja pli-malpli nekoncernatoj estas la uzintoj de la forvisxitaj grupoj, laux tiu teksto de Yahoo!. Tio sola inspiras por mi deziron forporti aliloken lauxeble multe el tio, kion mi nun faras per Yahoo!. Tio postulus persvadadon al aliaj homoj fari simile almenaux pri dissendlistoj.
Espereble Yahoo! komplezis informi al s-ro Corsetti pri kialo de la masakro. Cxu oni povas lerni ion pri tio? Cxu tio eblos pere de LF?
ankau per-esperanto-religio@yahoogroups.com
Mi vershajne konservis chiujn mesaghojn ekde 28-5-02 en fako de Outlook Express sed ne scias kiel fari por arkivigi ilin aliloke konservante la datojn de sendo au ricevo ; char se mi metas mesaghon ekster Outlook, ghi automate prenas la nunan daton kvazau mi modifis ghin per tiu translokigo.
Chu iu havas ideon kaj povas helpi ? Mi uzas Mac kaj, ekzemple, Word. Antaudankon ! Amike, Christian
«Mi ne komprenas.»
Ajnkaze, mi ne komprenas kiel eblas kulpigi na Yahoo pri tiu ĉi afero. Mi mem estas estro de 11 Yahoo-grupoj kaj mastro de 2 el tiuj jam plurajn jarojn kaj, kvankam certe ilia servo ne estas sena je frustrigiloj, ĉikaze kulpon ilian oni konstatus nur akceptinte ke temas pri kontraŭesperanta konspiro.
Konsiderante ke multegaj aliaj Yahoo-grupoj esperantlingvaj nenion suferis (i.a. 6 kiujn mi estras), oni eble kredu anstataŭe pri kontraŭrenata konspiro — sed, se tiel, pli verŝajnas ke konspiris movadano(j), laŭ ebleco 2. supre, kaj ne Yahoo mem.
La konkludo estas evidentega. Skandu kun mi: «Ho, venu, venu jam: venu baldaŭ Jokoham’!»
ne tiel haste...
Laux mia multjara sperto de Yahoo!, ja eblus ke ili misperceptus lin kiel spamproblemon aux sekurproblemon; mi nur ne sciis, antauxe, ke ilia puno, aux tiaokaze aux cxe efektiva sekurfusxajxo lia, povus esti tiel mensmalsane severa kaj senzorga pri la tiel ampleksa malhelpo al tiel multaj memevidente tute senkulpaj homoj, cxi-okaze la uzintoj de la koncernaj grupoj. Cxu serioze iu proponas ke pravas tia agado fare de Yahoo!? Se ili faris gxin por protekti min, kiel uzanto de Yahoo!, kaj miajn interesojn, en tio ili fiaskas.
ne tiel haste...
Sed nepras legi la etliterajn paragrafojn de la "TOS" (Terms of Service = Servkondicxoj) de Yahoogroups: Tiu servo estas senpaga (kun reklamoj) kaj uzantoj rajtas preskaw nenion — krom eksigxi kiam ne plu placxas la servo.
Do, kion povus Renato Corsetti esti farinta gxusttempe por eviti tion cxi? Nu, fortransdoni la mastrecon de cxiuj grupoj kiun li kreis sed kiujn poste iu alia ekregis (kiel en la komentita ekzemplo de "per-esperanto-religio"). Fordoninte la mastrecon kaj ecx forlasinte la estrecon de la multegaj grupoj kiuj ne koncernas lian personan agadon kaj por kiuj estas tawgaj anstatawantoj, Renato povintus eviti la riskon de tio, kio finfine okazis. Temas ja, sendepende de cxio alia, pri la proverbo kiu admonas kontraw «meto de cxiuj ovoj en saman korbon».
Tamen estas nenia sekreto ke siatempe (en 2003, SMBM) Renato Corsetti emis al ia gxenerala superrigardo (aw ecx superregado) de *cxiuj* esperantilingvaj diskutgrupoj (aw almenaw de tiuj en Yahoogroups), ecx klopodante konvinki jamajn listestrojn sxangxi la gruponomon por lawigi gxin al lia (de Renato Corsetti) nomara konvencio…
Pretere menciindas ke nur mastroj (_owner_; po unu en cxiu listo) povas uzi la butonon "forvisxi liston", kiu ecx al aliaj estroj (_moderators_) entute ne aperas. Mi timas ke la vera kawzo de la problemo estas tiu cxi: Ke iu maliculo kaptis la pasvorton de Renato kaj "amuzigxis" forvisxante liajn grupojn (estus interese determini la precizan daton de cxiu malapero).
Kial mi ligas tiun cxi afero kun la estrarprezidanteco de U.E.A.? Nu, manko de teknikaj scioj kaj malemo ilin agnoski estas tre ofta trajto sed tio kion oni toleras cxe, ekz., kasisto de eta asocio, ne akcepteblas en la pinto de nia strukturo. La misrezultoj de tio jxuse jene evidentigxis; espereble ne estos similaj okazajxoj.
Finfine, mesagxarkivojn de tiuj grupoj certe konservas mem cxe si multaj grupanoj, kaj estas retaj servoj kiuj permesas disponebligi alsxutitajn mesagxarkivojn. Cxio alia perdita rekonstrueblas.
Mi ne fidas Yahoo-on
La terura sperto pri la listoj de Renato nun konfirmas, ke mi agis tute ĝuste.