Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Lagrange postulas egalecon en Vikipedio

Lagrange postulas egalecon en Vikipedio

de Redakcio Laste modifita: 2006-09-02 19:00
Arno Lagrange, denaska esperantisto kaj aktiva kunlaboranto de la esperantlingva Vikipedio, kandidatas por la estraro de la fondaĵo Wikimedia, kiu interalie respondecas pri la uzo de mono donacita al Vikipediaj projektoj. En sia elekto-programo Arno Lagrange akcentas la gravecon de lingva demokratio. "Antaŭ ol tiu unuavica problemo estos taŭge solvita, ŝajnas al mi neeble vere enprofundiĝi en la aliaj temoj. Kiel eniri debaton pri tiu aŭ jena grava temo se, pro lingvaj baroj, mi, kiel granda plimulto de la uzularo, ne povas bone kompreni pri kio temas", li demandas. Brita vikipediisto opinias la rezonadon de Lagrange rasisma esprimiĝo de tradicia franca kontraŭ-anglismo, kaj asertas ke la angla estas "la universala lingvo".

Vikipedio estas reta enciklopedio, kiun ĉiuj uzantoj povas libere redakti. Ĝi aperis en la jaro 2001, unue nur en la angla lingvo, sed alilingvaj versioj baldaŭ estis aldonitaj. La esperantlingva Vikipedio aperis jam en la jaro 2002, kaj de tiam Esperanto okupas videblan lokon inter la lingvoj de Vikipedio.

En aŭgusto 2006 la kvanto de artikoloj en la esperantlingva Vikipedio superis 55.000. Simile multajn artikolojn havas la ĉina, la rusa, la norvega kaj la finna Vikipedioj. La anglalingva vikipedio atingis unu milionon da artikoloj en marto 2006. La germana, franca, pola, japana kaj nederlanda vikipedioj preterpasis ducent mil. Sekvas la sveda, itala, portugala kaj hispana kun po pli ol cent mil artikoloj.

Laŭ Arno Lagrange, la esperanta Vikipedio havas bonan perspektivon.

- Estas konstanta kontribuado, sed estas ankaŭ konstantaj mankoj. Ni havas bonan bazon, sed ĝi estas nepre plibonigenda kaj plifortigenda. Artikoloj nun estas pli ol 55 000, kaj ilia nombro konstante kreskas. Sed laŭ mi pli gravas kvalito ol kvanto.

Entute la Vikipedio ekzistas jam en preskaŭ cent lingvoj, kvankam kelkaj el la lingvo-versioj estas tre magraj. Ene de ĉiu Vikipedio la laboro kaj la diskuto kompreneble okazas en la propra lingvo. Tamen, sur pli alta nivelo, la internacia diskuto pri la perspektivoj kaj strategioj de diversaj Vikipediaj projektoj okazas preskaŭ nur en la angla lingvo. Tio laŭ Arno Lagrange estas granda problemo en projekto, kiu cetere funkcias en tre demokratia maniero.

En sia elekto-programo Arno Lagrange atentigas, ke spertaj uzantoj de la angla lingvo tute ne konscias, ke ili facile flankenlasas ĉiujn kiuj ne regas la lingvon same bone kiel ili mem.

- Ili tute neglektas koncizecon, plenŝtopas gravajn mesaĝojn per bagatelaĵoj, slangaj aŭ fakaj esprimoj, mallongigoj (troveblaj nek en vortaroj nek aliloke): sekve eĉ kun meznivela scio de la angla estas neeble enpenetri en la debatojn kiam oni ne disponas pri senlima tempo.

Samtempe li konstatas, ke ĝuste pro la forta pozicio de la angla estas malfacile proponi ŝanĝon en la lingva reĝimo.

Arno Lagrange- Tiuj, kiuj ne suferas pri ĝi, tute ne emas al evoluo, kaj tiuj kiuj suferas pri ĝi eĉ ne povas aŭdigi sian voĉon. Kiam mi ekzemple starigas la demandon, oni respondas: "Kiel vi povus partopreni en la konsilantaro dum vi ne bone regas la anglan lingvon?"

Por solvi la dilemon, Arno Lagrange proponas, ke oni unue enkonduku multlingvecon en la internaciaj diskutoj pri la evoluigo de Vikipedio, ekzemple per resumoj kaj tradukoj de diskuteroj. Poste oni laŭ li povus pluiri kaj ekuzi neŭtralan laborlingvon. Kiel tia laŭ li plej bone taŭgus Esperanto.

Baldaŭ post sia kandidatiĝo Arno Lagrange ricevis kritikan leteron de brita vikipediisto, kiu asertis, ke la angla lingvo fakte estas la universala lingvo, kaj eĉ opiniis Esperanton "rasisma" alternativo:

Estas tre malĝojige, ke vi aliĝas al tiu stranga kontraŭ-angla obsedo, kiun ŝajnas havi ĉiuj francoj. Proponi artefaritan kaj eŭrop-centran lingvon anstataŭ lingvo, kiu estas tutmonde parolata kaj vaste komprenata, nur malpliigus la ŝancojn de homoj ĉie en la mondo partopreni en ĉi tiu mirinda projekto. Certe vi povas vidi, ke la angla estas la efektiva universala lingvo, pro sia absorbado de aliaj lingvoj. Via propono subfosus internacian kunlaboron, kaj ĉi tiu disvastigado de universale fremda lingvo estas rasisma maniero antaŭenigi eŭropan partoprenadon je la kosto de ĉiuj aliaj. Mi certas ke la angla estas la plej internaciigita lingvo, do rezignu pri ĉi tiu umo Esperanto, ĝi estas simple stulta, la brita kritikanto skribis - en la angla.

La ĉi-jara elekto al la reganta konsilio de la fondaĵo estas eksterordinara, kaj okazas pro la demisio de unu el la anoj. Krom Arno Lagrange estas 15 aliaj kandidatoj en la elekto. La sinprezento de Arno Lagrange estas originale skribita en Esperanto, kaj parte aŭ komplete tradukita al 19 aliaj lingvoj.

La alilingvaj paĝoj pri la elekto havas anglalingvan titolon, tiel ankaŭ la esperanta versio. La superregan pozicion de la angla lingvo en la Vikipedia mondo montras ankaŭ tio, ke el la ceteraj 15 sinprezentoj 13 estas originale verkitaj en la angla. Nur unu estas originale verkita en la franca (de marokano), kaj unu en la hispana (de ĉiliano). El la 16 kandidatoj 10 loĝas en anglalingvaj landoj, kaj po unu en Ĉilio, Francio, Finnlando, Germanio, Nederlando kaj Maroko.

- Preskaŭ ĉiuj kandidatoj elvenas el anglalingva tradico kaj/aŭ loĝas en Eŭropo. Se nia idealo estas krei enhavojn kiuj utilu al ĉiuj mondpartoj, ĉu estas tro freneze revi pri reprezento de la komunumo el unu el tiuj mondpartoj, demandas sin la ĉilia kandidato Juan David Ruiz.

Kandidati kaj voĉdoni en la elekto rajtas nur aktivaj vikipediistoj, kiuj faris almenaŭ 400 redaktojn en unu Vikipedio. Inter la esperantistaj vikipediistoj supozeble almenaŭ kvindek rajtas voĉdoni. La ŝancoj de Arno Lagrange elektiĝi ĉi-foje eble ne estas tre grandaj, sed evidente ne nur aktivuloj de la esperantlingva Vikipedio opinias liajn vidpunktojn interesaj. Kiam Arno Lagrange pasintjare kandidatis kun simila programo, li ricevis pli ol 300 voĉojn. [rezultoj 2005]

La ĉi-foja balotado komenciĝos la 1-an de septembro kaj  daŭros tri semajnojn. Ankoraŭ ne estas certe, ĉu oni elektos nur unu anon al la estraro aŭ plurajn.

Noto de la redakcio: La estraro de la fondaĵo Wikimedia en la angla estas nomata "board of trustees". En la esperantlingvaj klarigoj pri la vikipedia elekto la estraro estas nomata "fidataro". Tio tamen estas erara paŭsaĵo el la angla. "Trustee" en la angla signifas "sindiko", kaj "board of trustees" signifas simple "estraro".

arkivita en:
amuzulo
amuzulo diras:
2006-08-29 10:39

Mi simple volas komenti ke la Eo-Vikipedio komenciĝis jam en novembro 2001. Pliaj detaloj troviĝas ĉe http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Historio

Chuck Smith Fondinto de Eo-Vikipedio

Junesun
Junesun diras:
2006-08-29 22:42

Mi ĵus starigis promeson ĉe Promesobanko verki almenaŭ po unu artikolon por la esperanta Vikipedio ĉiutage aŭ po 7 ĉiusemajne. Bonvolu konsideri aliĝi.

esperanto
esperanto diras:
2010-11-07 17:27
En kia katastrofa stato Vikipedio trovighas, montras ekzemple chi tiu pagho

http://eo.wikipedia.org/[…]/Ĝermolisto_de_rusaj_esperantistoj

La reston oni povas mem imagi.

Depost kiam en mia propra biografia artikolo mi faris iujn shanghojn, oni blokis mian aliron al ghi. Van Dijk ech tute ne plu respondas al mi.
Mi gajnis la impreson, ke diversaj malafablaj kaj malalgrablaj stranguloj "administras" (t.e. kontrolas) tiun Vikipedion, plejparte per anonimaj nomkodoj, kiujn oni ne komprenas.
Aliaj kiel "vikipediisto" Weidmann, mia granda svisa Eo-amiko, ege krude reagas al kritiko pri fushoj en tiu Vikipedio, kie li konstante intervenas. Sen averti au konsulti min kaj sen mia konsento li ekzemple publikigis aferojn lige kun mia svisa svisa enciklopedio, kun la sekvo, ke en tiu Esperanta Vikipedio regas la totala kaoso.

Do, mi fajfas pri tiu Esperanta Vikipedio, se la situacio ne plibonighos.

Anstatau forjheti dekmilojn da euroj por iuj dubindaj projektoj, ekde retportaloj ghis iuj seminarioj, oni eble investu la sumojn en la plibonigon de tiu Esperanta Vikipedio au subvenciu iujn saghajn libroprojektojn.