Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Filmo pri esperantistoj en Rusia tutlanda televido

Filmo pri esperantistoj en Rusia tutlanda televido

de Redakcio Laste modifita: 2006-02-26 16:33
La 27-an de februaro rusia televido montros la unuan parton de triparta film-serio pri okazaĵoj kiuj komenciĝas en Esperanto-klubo de periferia rusia urbeto en la 1920-aj jaroj. La ĉefpersono de la filmo estas unu el la klubanoj, kiu nur post kvindek jaroj sukcesas malkaŝi la sekreton de mortigo, okazinta en klub-kunsido. La filmo estos montrita tuj post la ĉefa vespera novaĵ-elsendo en la "Unua Kanalo", unu el la plej popularaj tutlandaj televidkanaloj de Rusio. La programoj de la kanalo estas vaste spektataj ankaŭ en aliaj landoj de eks-Sovetio. Laŭ la aŭtoro de la scenaro, Esperanto en la filmo funkcias kiel modelo de ajna ideologia movado. La unua parto de la filmo origine devis esti montrita jam la 20-an de februaro, sed estis lastmomente prokrastita pro la olimpikaj ludoj.
Filmo pri esperantistoj en Rusia tutlanda televido

Pri la filmo en la retejo de la "Unua Kanalo".

La filmo baziĝas sur la detektiv-romano Casarosa (Казароза) de la konata verkisto Leonid Juzefoviĉ. Unu el liaj verkoj ricevis la permion "tutlanda furoraĵo", kaj li ankaŭ verkis la scenaron de la popularega dekparta film-serio La pereo de la imperio (Гибель Империи) pri la unua mondmilito kaj la rusia revolucio, montrita en rusia televido en 2005. La unua eldono de la romano Casarosa aperis en la jaro 2002.

La nova triparta serio same kiel la romano nomiĝas Casarosa,  laŭ la hispaneca artista nomo de la ĉefpersono, fama kantistino kiu en la jaro 1920 alvenas al malgranda urbeto proksime al Uralo. La membroj de la loka Esperanto-klubo invitas ŝin kanti dum kluba vespero.

Casarosa konsentas, kaj estas mortpafita sur la scenejo. La esperantisto Sveĉnikov,  kiu estas enamiĝinta al Casarosa kaj aranĝis ŝian koncerton en la Esperanto-klubo, klopodas eltrovi, kiu kulpas pri la murdo, sed nur post pli ol duona jarcento li fine sukcesas.

En la unua parto de la filmo oni montras la klubkunvenon en la jaro 1920. La parto finiĝas per tri pafoj kaj la falo de Casarosa. En la dua parto suspektinde multaj personoj interesiĝas pri la enhavo de la mansako de Casarosa, sed fine nenio speciala estas trovita en la sako. La tria parto de la filmo komenciĝas en la jaro 1975, kiam Sveĉnikov revenas al la urbeto pro invito de lokaj esperantistoj, kaj renkontas malnovajn konatojn...

Krom la filmo mem estis preparita ankaŭ tiel nomata "filmo pri filmo", por kiu estis intervjuitaj la moskvaj esperantistoj Viktor Aroloviĉ kaj Garik Kokolija. En la "filmo pri filmo" ili donas diversajn klarigojn kaj rakontojn pri la lingvo kaj movado. La "filmo pri filmo" estos sur la DVD-eldono de la serio, kaj eventuale ankaŭ ĝi estos montrita en televido.

Moskva Esperanto-Centro liveris multajn materialojn por la filmado de Casarosa: rarajn librojn, broŝurojn, insignojn, poŝtmarkojn, leterojn kaj aliajn esperantaĵojn el privataj kolektoj, rakontas  Svetlana Smetanina el Moskvo.

Kelkaj el la scenoj estis filmitaj en la ĉirkaŭaĵo de la urbo Kostroma. Dum la laboro la televida teamo kontaktis la lokan Esperanto-klubon. Junaj esperantistoj helpis traduki al Esperanto bezonatajn frazojn kaj konsilis pri ĝusta elparolo. Aleksej Kuznecov, la prezidanto de la loka junulara klubo, uzis la ŝancon kaj intervjuis la aŭtoron de la filmo.

En la intervjuo Leonid Juzefoviĉ rakontas, ke li jam komence de la 1980-aj jaroj verkis praversion de la romano Casarosa. La praversio Klubo Espero (Клуб Эсперо) estis unue publikigita en la revuo Ural en 1981.

Post la publikigo la aŭtoro estis invitita al renkontiĝo kun legantoj, kadre de loka Esperanto-aranĝo. Tiam li dum tri tagoj partoprenis grandan esperantistan renkontiĝon apud Uralo kaj kun intereso observis la okazaĵojn, kvankam li tute ne komprenas Esperanton.

Esperanto en la romano kaj la filmo estas grava ne per si mem, sed kiel modelo de ajna ideologia movado, diras Leonid Juzefoviĉ.

- Ideologio neeviteble disfalas je diversaj sektoj, branĉoj. Kiam mi estis verkanta la unuan varianton, por mi tre gravis la ideo, ke "herezulo estas pli terura ol alikredanto, li ĉiam estas pli danĝera". Nun tio neniun mirigas, tial ŝajnas al mi, ke tio estas romano pri forpasanta tempo, pri tio, kiel la tempo pasas, kiel ĝi seniluziigas, pri la sento de historio. Esperanto por mi gravas ne per si mem, sed kiel ia modelo, modelo de la mondo.

La intervjuo unue aperis en la Rusia Esperanto-Gazeto, REGo. Libera Folio republikigas ĝin ĉi tie kun permeso de REGo. Libera Folio ankaŭ unuafoje en Esperanto aperigas fragmenton de la romano.

arkivita en: