Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Ĉiutagaj elsendoj de Pola Radio daŭros ĝis la 10-a de januaro

Ĉiutagaj elsendoj de Pola Radio daŭros ĝis la 10-a de januaro

de Redakcio Laste modifita: 2007-01-09 16:25
La elsendoj de Pola Radio en Esperanto daŭros en la nuna formo ĝis la 10-a de januaro. Tion anoncis Pola Radio kelkajn tagojn antaŭ la jarŝanĝo, kiam laŭ pli frua informo devis ĉesi la ordinaraj ĉiutagaj elsendoj. Laŭ la nuna stato de la afero, post la 10-a de januaro 2007 la esperantaj elsendoj estos disaŭdigataj nur rete. Ne estas konate, kiel ofte la novformataj elsendoj estos dissendataj.

Laŭ la unue diskonigita decido de la respondeca estrarano, Jerzy Targalski, la ĉiutagaj elsendoj de Pola Radio en Esperanto devis finiĝi la 15-an de decembro, en la Zamenhofa tago. Poste, ŝajne pro enmiksiĝo de la prezidanto de Pola Radio, la ĉesigo estis prokrastita je du semajnoj, ĝis la fino de la jaro. Poste, denove nur kelkajn tagojn antaŭ la anoncita ĉesigo, estis diskonigita nova prokrasto.

La elsendoj disaŭdigitaj post la 15-a decembro konsistas ĉefe el arkivaj materialoj, kiuj estas reaŭdigataj. Kion enhavos la novaj retaj elsendoj, kaj kiel ofte oni povos ilin aŭdi, ankoraŭ ne estas konate. Tamen ili kredeble ne povos esti same ampleksaj kaj oftaj kiel la ĝisnunaj elsendoj, ĉar ilin produktos unu  persono.

arkivita en: