Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Estro de Pola Radio: "Esperantistoj estas monda elito"

Estro de Pola Radio: "Esperantistoj estas monda elito"

de Redakcio Laste modifita: 2006-03-05 22:24
En la vendreda esperantlingva elsendo de Pola Radio, la prezidanto de la kompanio, Andrzej Siezieniewski, klarigis kial Pola Radio havas programojn en Esperanto. Laŭ li, Esperanto estas lingvo de edukita elito kun altaj postenoj en siaj landoj.

La eldiro estis farita lige kun konferenco  la 28-an de februaro, okaze de la 70-jariĝo de la eksterlanda servo de la pola radio. La solena konferenco estis aranĝita en palaceto de la pola ministerio pri eksterlandaj aferoj. La konferencon inaŭguris bildprezento, en kiu laŭ la Esperanto-redakcio de Pola Radio aparte kaptis la atenton pluraj fotoj de la Esperanto-redakcio, ĝiaj gastoj, kaj de esperantlingvaj leteroj.

La prezidanto
de la tuta kompanio, Andrzej Siezieniewski, en sia parolado diris, ke la eksterland-programo de Pola Radio estas nomata la "5-a programo", sed ĝi ne estas ia kvina rado de la ĉaro, iom senutila. Male, li komparis la eksterland-programon kun la kvina fingro, kiu igas la manon plenutila. La eksterland-programo laŭ li helpas Polan Radion atingi interesiĝantojn eksterlande: ne nur pol-devenulojn, sed ankaŭ alilingvanojn.

- Ni elsendas en la lingvoj de niaj najbaroj, ĉar ni volas ankaŭ helpe de radio konstrui pontojn inter niaj nacioj, klarigi aferojn kiuj, se neeksplikitaj, poste fariĝas bazo de problemoj.

Poste li klarigis,
kial gravas ankaŭ la elsendoj en Esperanto:
 
- Ni elsendas en la internacia lingvo, ĉar estas evidente, ke ni volas per niaj programoj - diskonigantaj Pollandon, diskonigantaj la polan ŝtat-intereson kiel filozofion de nia funkciado en la mondo - atingi ĉiujn naciojn de la mondo. Ni estas unu el malmultaj radio-stacioj, kiuj elsendas en Esperanto. Malgraŭ la malgranda konsisto de tiu ĉi redakcio kaj ĝia mallongdaŭra programo, nur duonhora - la rezulto de ĝia dissendo estas tre grava, ĉar ni atingas tiamaniere la mondajn elitojn. Ĉar kiu parolas Esperanton? Homoj ĉiuflanke edukitaj, homoj okupantaj tre altajn postenojn en siaj landoj. Do, ebleco komuniki en tiu ĉi lingvo signifas eblecon - kun la mesaĝo, kiu tre gravas por la pola ŝtato - atingi mondajn elitojn rekte.

La solenan aranĝon ĉeestis la estroj de la diverslingvaj redakcioj kaj diversaj eminentuloj de Pola Radio kaj de polaj ŝtataj kaj neŝtataj instancoj. La konferenco finiĝis per torto, ŝaŭmvino kaj intervjuoj de pluraj eminentuloj al la redakcioj de la eksterlanda servo de Pola Radio.

La retejo de Pola Radio

arkivita en: