Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Forpasis Wouter Pilger

Forpasis Wouter Pilger

de Redakcio Laste modifita: 2006-08-26 21:42
La konata nederlanda esperantisto Wouter Pilger mortis la 15-an de aŭgusto post subita malsaniĝo, en la aĝo de 64 jaroj.

Laŭ sia propra hejmpaĝo Wouter Pilger estis "Nederlandano (=civitano de Nederlando!), kun pragepatroj plejparte Nederlandaj, sed ankaŭ Germanaj kaj Francaj". Li studis sociologion en la universitato de Amsterdamo, poste instruis Esperanton, la anglan lingvon kaj nederlandan kulturon en la Internacia Altlernejo en Elsinoro (Helsingör), Danlando. Li laboris kiel redaktoro en eldonejo de lernolibroj, ĝis sia antaŭtempa pensiiĝo.

En la Esperanto-movado li estis unue estrarano de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo kaj poste komitatano de Universala Esperanto-Asocio. Li verkis poemojn kaj rakontojn en Esperanto kaj tradukis poemojn, kantojn kaj infanlibrojn. Li ankaŭ kompilis listojn de nomoj de bestoj kaj plantoj kaj faris versiojn esperantan-nederlandan kaj nuresperantan de baza vortlisto de 2.500 radikoj.

Li publikigis artikolojn pri la hejma uzo de Esperanto kaj mem parolis Esperanton hejme kun sia poldevena edzino kaj kun la infanoj.

La lastan skribaĵon en sia interesa blogo Wouter Pilger publikigis malpli ol monaton antaŭ sia forpaso.

arkivita en:
probal90
probal90 diras:
2006-08-25 13:33

Mi konis wouter persone, kaj trovas la novajhon tre shoka.

Unu poemo lia estis premiita en la Belartaj Konkursoj en 1967 kaj estis la unua poemo en Esperanto, kiun mi iam legis. Ghi aperis en revunumero meze de 1967, vershajne en la junia.

Ni renkontighis plurfoje; mi foje korespondis kun li, kaj multon lernis de lia precizemo, agemo, kaj kapablo ghoji. Mi volus chi- momente apudstari apud lia chea amikaro.

Kunfunebre

Probal

redakcio
redakcio diras:
2006-08-26 21:38
Mia ĉio

1.

kara,
vi jam vidis ĉiujn stelojn
antaŭ ol eĉ unu sputniko
enspaciĝis.
vi stelpinte
pikis mian noktan bruston.
la kosmo
estas kava.

2.

ĉi-nokte en sonĝo
mi postkuris vin
sur la ŝtonaj strandoj
de la sudo.
vi estis havinda
kiel juna delfeno.
sur la ŝtonaj strandoj
mi postkuris vin
dum vi kuŝis apude.
plej apude, mia havinda.

3.

ne ĉiuj estas kia mi.
imagu!
la vojoj de liliputo
en brodbingnag
devas esti strangaj.
la birdo kiu ekstere
kantas la sunon
ne kantas por mi
laŭ sama tono.

4.

kara,
mi scius tre bone
kion fari
se mi ne havus vin,
mia ĉio.

Unua premio 1967
Belartaj konkursoj
javergara
javergara diras:
2006-08-25 18:34

Pri li mi eksciis recenzonte lian ege valoran verkon Baza Esperanta Radikaro. Li afable kontaktis min post tio, leginte tiun devige mallongan sed laudan teskton (http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=6599&id;=66&recenzo;=montru). Ja homojn tiajn ni bezonas. En unu el la kantoj de la fama chilia kantisto Victor Jara, pri la revolucia pastro Camilo Torres, oni anoncas ke post chiu mortinta popola heroo, naskighos cent mil por plu batali. Mi esperas tion.

Ankau kunfunebre,

José Antonio Vergara

bkolker
bkolker diras:
2006-08-26 01:20

Ahx, kia domagxo! Mi sxatis babileti kun li dum UKoj. Kaj lia Baza Esperanta radikaro, uzata en lernu!, estas superba kaj igis lin senmorta.

Sten
Sten diras:
2006-08-27 18:40
Mi unue notis la nomon de Wouter fine de la 1960-aj, kiam li tradukis kantojn de Dylan, Seeger, Guthrie. En la 1990-aj mi havis kelkajn kontaktojn kun li retpoŝte, pri vortoj. Liaj diversaj "Provizora Privata Listo" longe restos tre gravaj kontribuoj al diversaj kampoj de praktika uzado de Esperanto
de slango ĝis konkoj. Precipe plaĉis al mi lia pragmata kaj senaplomba sinteno, trajto tro malofta inter esperantistoj. Li mankos al ni.