Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Phillipson publike elpaŝis por Esperanto

Phillipson publike elpaŝis por Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2006-05-14 17:06
En la tago de Eŭropo, la 9-an de majo, la tutlanda franca gazeto "Le Figaro" devis publikigi tutpaĝan anoncon kun intervjuo de la konata sciencisto Robert Phillipson pri Esperanto kaj la sorto de la eŭropa multlingveco. Lastmomente la redakcio decidis, ke necesas grafika ŝanĝo en la anonco por ke la anonco ne tro similu al ordinara artikolo. Ĉar la mendintoj ne estis tuj atingeblaj por akcepti la ŝanĝon, la tago de la publikigo estis movita al la 12-a de majo. Tiam la anonco efektive aperis, sur paĝo 5, kun la aldono de la vorto "reklamo" plej supre. La anonco estas financita de la japana esperantisto Etsuo Miyoshi. Robert Phillipson diras al Libera Folio, ke per sia partopreno en la anonc-kampanjo li esperas atingi politikistojn kaj burokratojn, kiuj ne legas sciencajn verkojn. "Trovi ekvilibron inter scienca libereco kaj dialogo kun potenchavuloj estas gravega defio. La paĝo en 'Le Figaro' kunigas ĉiujn ĉi konsiderojn. Tio ke Etsuo, kiel tiom da esperantistoj, estas idealisto, igas honoro kunagi por la afero kiun li reprezentas", li klarigas.
Phillipson publike elpaŝis por Esperanto

Tiel devis aspekti la anonco.

La anoncon en Le Figaro ĉefe financis la japana esperantisto Etsuo Miyoŝi, kiu jam pli frue pagis tutpaĝajn anoncojn en pluraj aliaj eŭropaj gazetoj. La anonco, kiu havas la formon de intervjuo, aperis sub la titolo "Nur-angla Eŭropo… kiu kulpas?". Laŭ Renato Corsetti la anonco kostis proksimume 40.000 eŭrojn, kaj estas planataj novaj anoncoj laŭ la sama modelo.

- Etsuo Mijoŝi havas firmajn ideojn pri tio, kion li volas fari. Tamen li daŭre estas en kontakto kaj kun mi kaj kun Seán Ó Riain, la prezidanto de EEU. Mi kaj Seán sekvis la tutan laboron de la komenca ideo, tra la kontaktoj kun Robert Phillipson, kiu estas la intervjuito, ĝis la elekto de la gazeto kaj la aperigo. Krome pluraj francaj esperantistoj kunlaboris.

Libera Folio: Kia laŭ via scio estis la reago al la pli frue aperintaj anoncoj?

Renato Corsetti: - Estas malfacile diri. Se oni juĝas laŭ nombro de individuoj, kiuj aliĝis al kursoj, malalta. Se oni juĝas laŭ videbleco de Esperanto en la politika mondo (tion celas Mijoŝi), estas pluraj indikoj ke la anoncoj en Le Monde, ekzemple, estis rimarkitaj.  Kaj ankaŭ la anoncoj aperintaj en aliaj landoj estis utiligataj dum longa tempo de esperantistoj por la laboro informi parlamentanojn. Aliflanke pri informado la afero estas ĉiam tia. Se oni demandus vin aŭ min, kiu estis la rezulto de la tuta informa laboro de la svedaj aŭ italaj esperantistoj pasintjare, mi ne scius kion respondi precize.

Ĉu vi povus mencii kelkajn el tiuj indikoj, kiuj laŭ vi montras, ke la anoncoj estis rimarkitaj?

Renato Corsetti- Nu, en la kontaktoj kun politikistoj, kiujn ĉiuj ni havis, de tempo al tempo revenis la temo de tiuj anoncoj. Mi mem, krom tio, estis persone altelefonata de BBC en la tempo de la komencaj anoncoj. La anoncoj en Brusela gazetoj, laŭ la tiamaj diroj, estis legitaj de vere multaj homoj en la EU-laborantaro. Kompreneble, estas malfacile kvantigi tion, sed mi nur memoras pri diro de respondeculo de la belga movado, ke tiuj anoncoj kreis favoran klimaton, kiu ekzemple permesis la partoprenon de esperantistoj en difinitaj publikaj eventoj, kaj tiel plu.

En la intervjuo, kies kompleta esperantlingva versio aperas jen Robert Phillipson diras interalie:

- Kun la kreskanta nombro de EU-membroŝtatoj kaj -lingvoj, la mastrumo de multlingveco fariĝis pli kompleksa kaj malpli efika, kaj anglaj denaskuloj havas egegan avantaĝon. Pro tio bezonatas serioza pripenso pri reformoj de la sistemo. Por ke la idealoj de egaleco kaj multlingveco teniĝu, seriozan konsideron meritus la esploro ĉu neŭtrala komunikilo povus esti enkondukata. Kaj fakte ĝi jam ekzistas, nome Esperanto! Urĝe necesas ke lingvopolitiko estu multe pli serioze traktata, kaj nacie kaj ene de la EU-sistemo. La estonteco de Eŭropo dependas de la trovo de justaj kaj demokratiaj solvoj. Ĉu ekzistas iu temo pli grava ol nia lingva kaj kultura identeco?

Por praktika ekuzo de Esperanto en EU, Robert Phillipson proponas du ŝlosilajn punktojn:

- La unua temas pri la plifortigo de fremdlingva lernado per la lerno de Esperanto en lernejoj kiel unua fremda lingvo. La dua temas pri la uzo de tiu ĉi neŭtrala lingvo en la multo da internaj laborprocedoj en la EU-institucioj, por plialtigi efikecon kaj ŝpari monon. Tio ĉi estas longdaŭra projekto kiu postulus gradan enkondukon.

Libera Folio turnis sin rekte al Robert Phillipson por komentoj pri la nova tutpaĝa anonco en Le Figaro.

Libera Folio: Ĉu vi volus diri ion pri la signifo de ĉi tiu intervjuo, kaj la fakto ke ĝi aperas en Le Figaro? Ĉu ĝi aperis ie aliloke pli frue?

Robert PhillipsonRobert Phillipson: - Ne, kaj la gazeton elektis Etsuo Myoshi, ne mi. Jam pli frue li aperigis opini-artikolojn kaj reklamojn pri Esperanto en Le Monde kaj aliaj eŭropaj gazetoj. La intervjuo mem ne aperis aliloke, kaj laŭ mia supozo se esperantistoj volas ĝin utiligi, ili bezonos por tio permeson de Etsuo (kiun mi renkontis lastjare en Vilno).

En unu loko vi diras: "Sciencaj eksperimentoj indikas ke Esperanton oni lernas 5-10 oble rapide ol aliajn lingvojn". Ĉu vi povus doni iun ekzemplon de tia scienca esploro?

- Ĉi tiu estas malnova informo, pri kiu jam skribis Tonkin, Piron kaj aliaj, parte surbaze de sciencaj esploroj (Paderborn), parte laŭ rakontoj pri spertoj de homoj tutmonde (Renato Corsetti aŭ Detlev Blanke povus taŭge informi vin pri tiu ĉi aspekto). Mi persone ne esploris ĉi tiujn temojn.

La intervjuo aperas kiel pagita anonco. Ĉu ne ekzistas la risko, ke ĝi tial influos vian reputacion kiel serioza sciencisto? La anonco estas pagita de konata riĉa japana esperantisto, Etsuo Miyoshi, kio povus igi, ke oni ligos vian nomon kun la Esperanto-movado. Sed tio eble ne gravas?

- Kiel vi prave supozas, leviĝas ja la demando de etika respondeco kaj sciencista reputacio. Nu, ĝuste pro tio la teksto estis ege zorge preparita, kaj mi respondecas pri ĉiu el miaj eldiroj. Mi ne estus dediĉinta kvar paĝojn en mia libro Ĉu nur-angla Eŭropo? al Esperanto, se mi ne havus la konvinkon ke tiu lingvo proponas funkcikapablan alternativon al la fuŝ-uzata angla ("bad English"), en aro da parolaj kaj skribaj funkcioj lingvaj. Ĉi tio rekte rilatas al la temoj de efikeco en "internacia" komunikado kaj de egaleco en la traktado de EU-aferoj. Mi ankaŭ plene konscias pri la veraj malfacilaĵoj kiujn Esperanto alfrontas, ne malplej tiun de la nescio, ke malmultaj sciencistoj kaj eĉ pli malmultaj politikistoj aŭ decidfarantoj scias ion ajn pri Esperanto. Malgraŭ tio, ili facile faras senhezitajn asertojn pri ĝi. Do, por mi ne estas problemo utiligi amasinformilojn, ĉi-kaze gazeton en Francio, por provi influi homojn. Mi timas ke okupitaj politikistoj kaj burokratoj ne legas librojn pri lingvopolitiko, do necesas provi atingi ilin per aliaj rimedoj.

- Koncerne min persone, mi estas neniel dev-ligita al Etsuo, kaj se li elektas uzi sian monon (generitan de la sistemo kapitalisma) por pledi por sia korafero pere de gazeto (kiu priservas kaj pravigas la kapitalisman sistemon), tiam ni ja devas uzi tiun okazon. La ideo ke universitataj profesoroj povas funkcii tute malkuplite de la ekzistantaj monfontoj publikaj kaj privataj de nia socio, apartenas al la mitaro, per si mem alloga, pri la aŭtonomeco de scienco - ke sciencistoj devas celi la veron sen konsidero al la potenchavantoj, ne subordigante sin al interesoj de firmaoj kaj ŝtatoj -, sed tiu ĉi mitaro estas pli kaj pli atakata en okcidentaj universitatoj. La nunaj movoj al privatigo de supera edukado (paralelaj al la t.n. Bolonja procezo, kiu plifortigas la anglan je la kosto de aliaj lingvoj) estas parto de la aktualo en kiu vivas sciencistoj, kaj universitatoj (ekzemple en Danio, Britio kaj Usono - sendube ankaŭ en Svedio) devas trakti tiun demandon. Trovi ekvilibron inter scienca libereco kaj dialogo kun potenchavuloj estas gravega defio. La paĝo en Le Figaro kunigas ĉiujn ĉi konsiderojn. Tio ke Etsuo, kiel tiom da esperantistoj, estas idealisto, igas honoro kunagi por la afero kiun li reprezentas.

arkivita en:
Kartofelek
Kartofelek diras:
2006-05-09 23:36

Mi hodiaux acxetis "Le Figaro", sed la anonco ne enestas. Cxu gxi vere aperis hodiaux? Se jes, je kiu pagxo mi povas gxin trovi?

redakcio
redakcio diras:
2006-05-10 11:55
La apero de la anonco estis lastmomente prokrastita, ĉar la redakcio postulis ŝanĝon en ĝia aspekto, supozeble por ke ĝi ne tro similu al ordinara artikolo.

Kalle Kniivilä
Libera Folio