Nobel-kandidato: ĉu serioze?
Dum la UK en Florenco okazis publika kunsido de membroj de Esperantlingva Verkista Asocio (EVA) kun ĉeesto de kongresanoj. Oni menciis la malbonan sanstaton de William Auld kaj la eblon ekpensi pri aliaj kandidatoj por la literatura Nobel-premio. Diversaj nomoj aŭdiĝis, ĝis homo el la publiko proponis tiun de Abel Montagut, aŭtoro de "Poemo de Utnoa". Sciiĝinte, ke la eventuala nova kandidato povus esti ano de la ibera grupo sed ne konante ties nomon, Gonçalo Neves verkis spritan tekston kiu, ĉu hazarde?, trafis la solvon de la enigmo.
Liven Dek rakontis, ke oni kandidatigis iberan kolegon, sen mencio de la nomo. Tamen mi supozas ke nur Abel povus esti la ibero proponita en Florenco. Kial? Ĉar:
1) Li estas la sola kies nomo konsistas nur el esperantaj radikoj kaj plusa finaĵo (abel mont/a/gut).
2) Lia bapto-nomo perfekte rimiĝas kun Nobel.
3) La nomo "Florenco" devenas de floro, kaj floroj allogas abel-ojn.
4) Li estas nek magra nek dika.
5) Li ne havas lipharojn.
6) Li verkis almenau unu soneton.
7) Li estas pacama (li ja pli volonte verkas epopeon ol surmetas portepeon).
8) Li neniam kabeis publike.
9) Li neniam okupiĝis pri Ido.
10) Li neniam insultis Giorgio Silfer publike.
11) Li neniam vizitis Haupenthal en lia Provenca vilao.
12) Li scias parkere la esperantan himnon.
13) Li neniam tretis la esperantan flagon.
14) Li havas almenau tri esperantajn librojn lukse kaj verde binditajn.
15) Li neniam fuŝas akuzativon, eĉ kiam li ebrias (kio cetere okazas tre malofte, malkiel ĉe alia kandidato pli norda...).
16) Li estas nek antisemito, nek atisto, nek ŝulcisto, nek liberfoliano, kaj li ne partoprenis la hamburgan puĉon.
Nur li plenumas la suprajn 16 regulojn. Do li certe estas la ibera kandidato aludita de LD!
Gonçalo Neves


Help(p)eto
Kio estas "atisto" (vorto ne staras en la RetaVortaro), kaj kio estas la plenlongigo de LD?
Dankegon