Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2006 trans pomoj

trans pomoj

by Redakcio Laste modifita: 2006-10-14 11:42

(El la poemaro "Kantoj de Anteo" de Mao Zifu)

trans pomoj
estas montar' aŭ valo
atingebla krabe, polpe?

kia vetero!

kiel regi per menso
drivajn fingrojn sur tremeto?

serpenta mudaĵo
pezas pli ol araneaĵo.

trans la pomoj
insulo aŭ oceano.
sunbrilo en ekrano flagras.

mi ne estas sprita
pafisto aŭ la celo
ekster paf-distanco?

Agoj pri dokumento