Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Ekfunkciis esperanta versio de reta karikatur-muzeo

Ekfunkciis esperanta versio de reta karikatur-muzeo

de Redakcio Laste modifita: 2006-01-12 14:38
La 10-an de januaro en Portugalio estis oficiale inaŭgurita esperantlingva versio de reta muzeo pri karikaturoj, kun la iom nepreciza nomo "Virtuala Muzeo de Bildodesegno". La unuan viziton al la esperantlingva versio de la muzeo faris la portugala ministro pri financoj. Esperanto iĝis la tria lingvo de la muzeo, aldone al la portugala kaj angla versioj.

La muzeo de karikaturoj funkcias kadre de la portugala Muzeo pri Gazetaro. La alilingvaj versioj de la muzeo estis oficiale lanĉitaj en novembro 2005, dum malfermo de la 8-a tutmonda karikatur-festivalo PortoCartoon.

Unu el la sekcioj de la retejo estas Honora Galerio, en kiu oni povas trovi la ĉefajn nomojn de la historio de karikaturo ekde la 19-a jarcento. En aliaj sekcioj de la retejo oni povas trovi informojn pri karikaturaj festivaloj kaj konkursoj tra la mondo, pri aliaj retejoj kaj organizaĵoj rilatantaj al karikaturo kaj kartunoj kaj pri novaĵoj en la mondo de desegnado.

La adreso de la muzeo estas www.cartoonvirtualmuseum.org.

[Laŭ informoj de Andrej Grigorjevskij kaj Ĝangalo]

arkivita en: