Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / ITV kaj Ĝangalo malaperis el la reto

ITV kaj Ĝangalo malaperis el la reto

de Redakcio Laste modifita: 2006-12-10 18:04
Dimanĉe la 10-an de decembro komplete malaperis el la reto du grandaj projektoj de Flávio Rebello: la interreta portalo Ĝangalo, kaj la reta televido ITV. Ambaŭ projektoj jam de pluraj monatoj spertas problemojn kaj la retejoj ne estas renovigataj. Nun ankaŭ la malnova enhavo ne plu estas videbla, kaj tute ne eblas aliri la retadresojn de la projektoj.

Jam pli frue estis konate, ke Ĝangalo, unu el la plej grandaj kaj popularaj esperantlingvaj retejoj, fermiĝos jarŝanĝe, se ne troviĝos aĉetanto por ĝi. Tion anoncis Flávio Rebello en oktobro. De tiam la enhavo de Ĝangalo ne estas ĝisdatigata, sed komence de novembro, responde al demando de Libera Folio, Flávio Rebello aludis, ke li havas aĉetonton.

- Ĝangalo intertempe troviĝas kun siaj servoj haltigitaj dumtempe, tial ke ni jam preskaŭ finis la aranĝon por la vendo de la portalo al brazila grupo. Espereble la portalo refunkcios ekde la komenco de decembro, normale.

Tiam Flávio Rebello tamen ne volis malkaŝi ion plian pri la eventuala aĉetonto de Ĝangalo, kaj nun ne eblas demandi al li, ĉar samtempe kun liaj retejoj subite ĉesis funkcii liaj retpoŝtaj adresoj. Mesaĝoj senditaj al li revenas fulmrapide, kun la indiko "la domajno ne ekzistas".

La retaj televidaj elsendoj de ITV (Internacia Televido) ĉesis jam en oktobro. Fine de novembro Flávio Rebello klarigis al Libera Folio, ke temas pri konflikto kun la entrepreno, kiu prizorgas la elsendofluon. Laŭ li, la firmao "ne korekte agis", kaj ITV nun serĉas alian firmaon, kiu povus transpreni la taskon. Flávio Rebello ne volis diri, kiam la elsendoj povos esti renovigitaj.

Krom gxangalo.com kaj internacia.tv, ĉesis funkcii kaj malaperis el la reto ankaŭ la persona projekto de Flávio Rebello, flaviorebelo.com.

arkivita en: