Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / La problemoj de ITV daŭras

La problemoj de ITV daŭras

de Redakcio Laste modifita: 2006-11-23 21:47
De pli ol monato ne plu videblas la elsendoj de Internacia Televido. Laŭ Flávio Rebello, la direktoro de ITV, temas pri konflikto kun la entrepreno, kiu prizorgas la elsendofluon. Laŭ li, la firmao "ne korekte agis", kaj ITV nun serĉas alian firmaon, kiu povus transpreni la taskon. Flávio Rebello ne volas diri, kiam la elsendoj povos esti renovigitaj. En la retejo de ITV mankas informoj pri la teknika problemo, estas montrata nur nigra ekrano. Ankaŭ la kunlaborantoj de ITV ne ricevis ajnajn informojn pri la kaŭzo de la paneo. Pasintfoje la elsendoj de ITV estis malŝaltitaj en aprilo, pro manko de mono. Post intensaj monkolektaj kampanjoj inter esperantistoj estis kolektitaj promesoj pri novaj mondonacoj al la projekto, kaj la 27-an de majo Flávio Rebello reŝaltis la elsendojn. Tiam li diris, ke la elsendoj estas certigitaj por minimume plia jaro. Ĝis nun ĉiu monato de la elsendoj kostis al la donacemaj esperantistoj proksimume 3.000 eŭrojn.

La problemoj de ITV estis rimarkitaj de spektantoj jam meze de oktobro, sed la publiko povis nur divenadi, kial ne videblas la programoj - ITV mem publikigis neniujn informojn pri la paneo. Multaj jam eksuspektis, ke la tuta projekto paneis.

Komence de novembro la direktoro de ITV, Flávio Rebello, klarigis al Libera Folio, ke temas pri portempa teknika problemo, kiu laŭ la tiama plano devis esti forigita jam la 8-an de novembro.

- La brazila servilo, kiu dissendas la elsendfluon de ITV al la tuta mondo, petis de ni kelkajn tagojn por plibonigi siajn komputilojn kaj sistemon. Ni do, kiel klientoj de ili, atendas la finon de la ĝisdatigo ĉe ili por rekomenci normale la elsendojn de ITV, diris tiam Flávio Rebello.

Li klarigis, ke la teknika ĝisdatigo estis komencita la 26-an oktobro, kaj ke la elsendoj devus rekomenciĝi plej laste la 9-an de novembro. Tio tamen ne okazis, kaj la 20-an de novembro la retejo de ITV daŭre montras nur nigran ekranon. Responde al nova demando de Libera Folio Flávio Rebello klarigis, ke la teknikaj problemoj daŭras, kaj tial ITV nun serĉas novan provizanton de elsendofluo.

Flavio Rebello- Vi povas trankviliĝi (aŭ male, laŭ via bontrovo). Ne estas ĉi-foje ke vi diskonigos la ŝajne de vi tiel atendatan noticon, eble iam afiŝotan (kiu scias?), ĉe via Libera Folio - "ITV mortis". Simple okazis, ke la nuna firmao, kiu zorgis pri la elsendfluo, ne korekte agis rilate niajn elsendojn, tial ni serĉas eventualajn konkurecantojn de ili por garantii la kvaliton de elsendfluo, kiun ni deziras por nia televidkanalo.

Ĉi-foje Flávio Rebello ne plu volis anonci eventualan daton, kiam la elsendoj denove videblos.

Ne nur la elsendofluo de ITV haltis, ankaŭ la informoj en la teksta parto de la retejo delonge ne estas ĝisdatigataj. Proksimiĝas decembro, sed reklamo de la programo "Infanurbo" daŭre anoncas, ke la elsendo prove spekteblos en septembro. La vaste reklamita muzik-konkurso "La Verda Stelo" haltis en septembro, kaj partoprenantoj, kiujn Libera Folio kontaktis, nenion scias pri la plua sorto de la afero.

- Pluraj artistoj, partoprenantoj de la konkurso "La Verda Stelo", diverslandaj ĵurnalistoj kaj iliaj legantoj atendas la sekvon de la evento. Estas embarase por ni ne povi respondi al iliaj konstantaj demandoj pri la afero.  Nun jam temas pri la prestiĝo ne nur de ITV sed ankaŭ de la esperantistoj kaj de Esperanto ĝenerale (pro amasmedia atento pri ITV, Esperanto), skribis Stefano Keller, komente al pli frua artikolo de Libera Folio pri la temo.

La nuna longa halto de la elsendoj de ITV estas jam la dua ĉi-jare. Unuafoje la elsendofluo de ITV estis haltigita pro monomanko, komence de aprilo, post nur kelkmonata funkciado.

ITV estas la unua regula esperantlingva televidkanalo en la reto. Ĝi estis lanĉita en novembro 2005, post dujara monkolekta kampanjo inter esperantistoj. Estis kolektitaj entute pli ol 23.000 eŭroj, sed jam en februaro 2006 aperis la unuaj signoj de akuta monomanko, kaj en aprilo la kanalo estis malŝaltita.

Post intensaj monkolektaj kampanjoj, la elsendo estis denove ŝaltita la 27-an de majo. Tiam Flávio Rebello promesis, ke la elsendoj plu funkcios minimume dum plia jaro - se la esperantistoj daŭre sendos la promesitan monon:

- La administracio de la esperantista televidkanalo publike dankas al la multaj esperantistoj, kiuj promesis kontribui monate por ke Internacia Televido denove elsendu dum plia jaro. Nun la elsendoj de Internacia Televido okazos dum unu jaro sen pliaj interrompoj, kaj novaj programoj estos prezentataj laŭlonge de ĉi tiu jaro, li tiam skribis en sia alia retejo, Ĝangalo.

En oktobro ĉesis ĉiuj ĝisdatigoj en Ĝangalo, kaj Flávio Rebello anoncis, ke li vendas tiun retejon por plene koncentriĝi al sia alia projekto, Internacia Televido. Per la vendo de Ĝangalo li esperas krome gajni monon por plu subteni ITV-n, li tiam klarigis. Se konsideri, ke ITV ĝis nun efektive funkciis dum naŭ monatoj, ĉiu monato de elsendoj kostis al la donacemaj esperantistoj proksimume 3.000 eŭrojn.

arkivita en:
ben
ben diras:
2006-11-21 09:32
Ŝajnas, ke mi ne estas la unua, kiu elbuŝigas tion : Flavio Rebello ĉiam propaganda por profesiaj servoj, sed ŝajnas ke li devas iom lerni pri profesieco. Ĝenerale kaj ĉefe ĉe retaj entreprenoj, informoj estas gravaj : Se problemo estas pri ITV, ĉe internacia.tv devas aperi plej rapide kiel eble (eĉ tuj) informoj pri tio. Plej grave, kunlaborantoj kaj/au partoprenantoj devas esti avertataj (temas pri la konkurso "la verda stelo").

Kaj, eĉ neprofesiaj retmastrumantoj scias tion, ĝisdatigo gravegas. Se mi iras al retejo, kiu en decembro plureklamas por septembra afero, mi tuj pensas, ke tiu retejo estas morta.
EmilioCid
EmilioCid diras:
2006-11-21 16:58
ITV estis vere pionira video-retejo, sed ekde sia lanĉo multaj novaj teknologioj aperis kaj ebligis novajn retejoj.
Hodiaŭ estas nova sistemo, kiun uzas Farbskatol, Youtube kaj Google.video.

ITV daŭre uzas microsoftan WMV kaj se ĝi havas problemon kun sia servilo, eble bona kaj malkosta solvo estus starigi propran video-servilon per Windows Media Encoder.

Mi kaj multaj apogantoj de ITV esperas ke ĝi baldaŭ refunkcios, aŭ almenaŭ ke Flavio, "la profesia entreprenisto pri komunikado", komunikos al la spektintoj kio okazas. Tio estus la minimuma respekto, kiun ni atendas.

Emilio Cid - Brazilo
www.vocale.org/mondo/videoj.htm
Ubikuo
Ubikuo diras:
2006-11-21 18:42
ITV estas la unua regula esperantlingva monopumpilo en la reto...
ben
ben diras:
2006-11-22 09:20
"eble bona kaj malkosta solvo estus starigi propran video-servilon per Windows Media Encoder. "

Kaj eble uzi liberajn formatojn helpus cxiujn vidi la televidon. Se ili volas starigi propran elsendfluon, eble VideoLAN estus ankaux solvo.

http://www.videolan.org/
Ubikuo
Ubikuo diras:
2006-11-22 21:12
Ne la formato gravas, sed l'enhavo, la kialo, la zorgo pri la ebla publiko... almenau tiuj tri mankas al ITV. ITV ! kia pompa nomo por persona amatora projekto, far persono kiu kredis ke, nur tial kial li parolas E-on, li pravas ! Jen via salajro, verda soldato !
rafaelbe
rafaelbe diras:
2006-11-22 02:52
Mi vere pensas ke la ideo pri Televido estas bona sed mi ne estas tro inteligenta personon pri Interreto sed mi vidas aliaj retejoj kiu uzas videon elsendon kaj funkcias tute nekosta.. la laboron pri produktado kaj disvastigado povas esti tute libera kaj senpaga. Ni ne bezonas elpagi monkotizo por nian propra televido. Eble unue ni devas komenzi la projekto tiumaniere kaj poste movu a la pagita televido kun anoncoj. Monkolekto multfoje turnas problemume kaj tute demandas gajni samtempe. Mi ne scias tio estas mian povra opinio.

Mi ne parolas bona esperanto komprenu min
farri
farri diras:
2006-12-03 17:50
Laŭ tiu novaĵo Flávio Revelo enpoŝigis de majo al novembro po 3 000 eŭrojn monate!!!!!!!!!!!!

3.000 eŭroj estas jara salajro en Brazilo. (Laŭ la porpersona nacia enspezo oficiala de Brazilo)

Tiel do, S-ro Revelo enpoŝigis almenaŭ 18.000 eŭrojn!!!!
Tio estas SESJARA BRAZILA SALAJRO!!!!!!!!

Vere tiu Revelo trovis la negocon de sia vivo... en la bono kaj sindonemo de la esperantistaro, kompreneble.

Ve al ni!