ITV paneas sed esperas baldaŭ reveni
De pluraj semajnoj ne plu videblas la elsendoj de Internacia Televido, kaj neniuj informoj pri la paneo aperas en la retejo de ITV. Multaj jam eksuspektis, ke la tuta projekto paneis, sed laŭ la direktoro de ITV, Flávio Rebello, temas pri portempa teknika problemo, kiu espereble estos forigita jam la 8-an de novembro.
Ni petis, ke Flávio Rebello klarigu, kial ne plu videblas la programoj de Internacia Televido. Laŭ li temas pri teknika ĝisdatigo, kiu nun estas farata ĉe la serviloj.
- La brazila servilo, kiu dissendas la elsendfluon de ITV al la tuta mondo, petis de ni kelkajn tagojn por plibonigi siajn komputilojn kaj sistemon. Ni do, kiel klientoj de ili, atendas la finon de la ĝisdatigo ĉe ili por rekomenci normale la elsendojn de ITV, diras Flávio Rebello.
Libera Folio: Kiam estis interrompitaj la elsendoj, kaj kiam ili revenos?
- Ekde la mezo de la pasinta monato, la dissenda sistemo de la firmao, kiun ni dungis por zorgi pri la elsendfluo de ITV, prezentis netolereblan malstabilecon. Ni plendegis ĉe ili, kaj post nia (kaj de aliaj el iliaj klientoj, laŭ mia scio) minaco fortranĉi nian kontrakton kun ili, la firmao decidis renovigi sian aparataron. La renovigo de la sistemo komenciĝis la 26-a de oktobro, kaj daŭros pli malpli ĝis la 8-a de novembro, laŭ informoj, kiujn disponigis ili al ni.
Flávio Rebello esperas, ke la elsendoj de ITV denove funkcios normale ekde la 8-a aŭ 9-a de novembro. Neniu informo pri la teknikaj problemoj aperas en la retejo de ITV mem.
Flavio bonvolu informi
Kara Flavio, se vi scias jam ion pli konkretan kaj pli certan pri la dato de refunkciigo de ITV, bonvolu rapide informi la koncernatojn.
Kompreneble, iuspeca averto/informo sur la paĝoj de ITV same estus ege bonvena. Nun jam temas pri la prestiĝo ne nur de ITV sed ankaŭ de la esperantistoj kaj de Esperanto ĝenerale (pro amasmedia atento pri ITV, Esperanto). Mi pensas ke la apogantoj-promesintoj volonte daŭrigos siajn pagojn kiam io moviĝos sur la ekranoj de http://internacia.tv
Ankaŭ pri eventuala ĉeso dum pli longa tempo aŭ pri fermo definitiva de la elsendoj (malapero de ITV) bonvolu nepre informi nin.
Stefano Keller
impresario de
Mary-Jane Gaspard (Maŭricio)
Grupo Negro Por La Viv' (Maŭricio)
Grupo Ligilo (Madagaskaro)
teknika problema averto bonvenus