Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Cendoj kaj eŭroj ekfluas al ITV

Cendoj kaj eŭroj ekfluas al ITV

de Redakcio Laste modifita: 2006-05-07 22:29
La prezidanto de UEA Renato Corsetti, estrarano Ans Bakker-ten Hagen, kaj dek pliaj subskribintoj de promeso ĉe la esperantlingva promes-banko esperas pluvivigi Internacian Televidon almenaŭ dum unu plia monato, donacante al la iniciato po 25 eŭrojn. La promesoj devus certigi al ITV tujan ricevon de almenaŭ 300 eŭroj. La alia retejo de Flavio Rebello, Ĝangalo, laŭdas la novajn monkolektajn kampanjojn, sed ne diras ĉu kaj kiam ITV rekomencos siajn elsendojn. Dum la pasintaj tri jaroj esperantistoj kontribuis almenaŭ 23.000 eŭrojn al la projekto ITV. Tiu mono sukcesis funkciigi la kanalon dum kvin monatoj, sed komence de aprilo la elsendo estis malŝaltita pro monomanko.

La propono certigi la pluvivon de ITV dum almenaŭ unu plia monato estis lanĉita de Aleks Kadar meze de aprilo en PledgeBank, kaj ene de semajno ĝi atingis la celon de minimume dek donacemuloj.

- Kvankam neniam mi spektis la elsendojn, miaopinie la projekto meritas daŭrigon. Fine de 2007 oni analizu, ĉu la rezulto estas laŭ antaŭvido de iniciatinto kaj klientaro, kaj ĉu daura financado eblas, komentis Ans Bakker-ten Hagen en la retejo.

La kolektitaj 300 eŭroj tamen eble ne faros grandan diferencon, ĉar laŭ Flavio Rebello, "nur por ke ITV daŭre restu elsendanta programojn dum 24 horojn tage, sep tagojn semajne, ni pagas preskaŭ 800 eŭrojn".

Ne klaras ĉu la 800 eŭroj rilatas al monata aŭ jara kosto. Laŭ alia informo, senkomente citata de Ĝangalo, ITV bezonas ricevi minimume 500 eŭrojn monate por entute plu ekzisti, kaj 1.000 eŭrojn monate por evuluigi la elsendojn. Ĝangalo kaj ITV ambaŭ estas projektoj de la sama persono, Flavio Rebello,  do la informo verŝajne estas kredinda.

- Se ITV mem povus pli klarigi pri planoj kaj buĝetoj, tio helpus, konstatas Aaron Irvine, diskonigante la diversajn promesojn inter membroj de UEA.

En sia propra iniciato Aaron Irvine klopodas kolekti laŭeble multajn promesojn de esperantistoj, kiuj almenaŭ ion pretus kontribui al la projekto. Ĝis nun 40 personoj promesis doni 0,5 eurojn monate, kaze ke sume 2.000 homoj faros la saman promeson. Ankaŭ inter tiuj promesintoj troviĝas la nomo de Ans Bakker-ten Hagen, estrarano de UEA, neniam spektinta la programojn de ITV.

Laŭ la aŭtomata takso en la retejo, la promeso povos atingi maksimume 1.429 subskribojn ĝis la fino de la jaro 2006, eĉ se novaj subskriboj daŭre aperados same rapide kiel dum la unuaj kelkaj tagoj. Do neniel estas certe, ke la du mil donacemuloj estos trovitaj.

Iom da duboj esprimas en la diskutejo de la promes-banko Emilio Cid, kiu tamen mem subskribis la promeson:

- Mi apogas ĉi tiun promeson, sed malgraŭ la bona intenco, mi dubas ĉu ĝi sukcesos revenigi ITV-n. Unue, la limdato estas la 31-a de decembro. Ĉu ITV povas atendi ĝis tiam? Due, la nombro da promesantoj postulataj estas tre alta. Ĉu estas en la mondo 2.000 homoj, kiuj estas esperantistoj, kaj uzas interreton, kaj scias pri la promeso, kaj volas donaci monon? Pro tio mi subskribas ankaŭ alian promeson, kiu finighos en la fino de majo kaj serĉas nur 50 donacemulojn kiuj kontribuos per 10 eŭroj monate.

Ĉe la alia promeso, iniciatita de Marcos Cramer, ĝis nun 15 personoj promesis donaci almenaŭ 10 eŭrojn monate, se entute 50 homoj faros la saman promeson. Laŭ la aŭtomata takso tiu promeso povos atingi entute 77 subskribojn ĝis la fino de majo, se la rapideco de la subskribado restos neŝanĝita. Tie la verŝajno atingi la celon ŝajnas klare pli alta, tamen mankas certeco pri tio, por kio la eventuale kolektota mono sufiĉos kaj estos uzita.

Ankaŭ Eŭropa Esperanto-Unio (EEU), kiu mem de longa tempo spertas financajn problemojn, ekvarbis subtenon por ITV. Pro monmanko la bulteno de EEU nuntempe aperas nur en la reto. La frontpaĝo de la freŝa aprila numero, kun la vinjeto "De la redakcio", estas dediĉita al ITV. "Karaj gelegantoj, ni savu ITV, la unuan retan televidon en Esperanto", skribas Eŭropa Bulteno, kaj indikas la retadreson de ankoraŭ unu kampanjo, iniciatita de Aleks Kadar.

En la retejo Ĝangalo Flavio Rebello, iniciatinto de Ĝangalo kaj ITV, komende de aprilo skribis ke la tuta projekto ITV ĉesos ekzisti, se ĝis la fino de aprilo ne aperos sufiĉe da pozitivaj respondoj al lia alvoko. Nun Ĝangalo publikigas laŭdan komenton pri la promes-kampanjoj:

- Temas efektive pri la plej bona maniero daŭrigi la elsendojn de Internacia Televido dum unu tuta jaro, kaj dum ĉi tiu tempo, pli kaj pli da entreprenoj povos 'malkovri' la esperantistan televidon, kaj eventuale reklami en ĝi, kio garantios, siavice, la daŭrigon de la elsendojn de la esperantista televido sen la neceso peti monon denove al la esperantistoj. Fakte kvin monatoj estis tre mallonga tempo por funkciado de la televido - ĝis nun multaj esperantistoj mem ne scias pri Internacia Televido ankoraŭ, des malpli do neesperantistaj entreprenoj.

Ĝangalo mencias ankaŭ la jam sukcesintan promeson, sed ne klarigas, ĉu la kolektitaj 300 eŭroj igos ITV rekomenci siajn elsendojn. Anstataŭe Ĝangalo instigas la legantojn donaci pli da mono, por ke ITV ne malaperu por ĉiam, kaj aludas, ke la limdato de definitiva likvido estas prokrastita je unu monato:

- Antaŭ kelkaj tagoj, la franco Aleks sukcesis arigi 11 homojn, kiuj pretis kontribui por la televidkanalo, sed nur por ĉi tiu monato. La promeso de Marcos Cramer estas tre subteninda, precipe de tiuj centoj da esperantistoj, kiuj ne kalkulas je multe da mono, sed volas ke la esperantista televido ne fermu siajn pordojn definitive.

arkivita en: