Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / UEA atingis 6.083 individuajn membrojn en 2005

UEA atingis 6.083 individuajn membrojn en 2005

de Redakcio Laste modifita: 2006-01-05 10:51
Post multjara falado la kvanto de individuaj membroj de UEA jam la trian sinsekvan jaron kreskas. En 2005 la kvanto de individuaj membroj unuafoje post la jaro 2001 superis ses mil. Tion montras ciferoj, kiujn Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA, sendis al la komitato de UEA la 3-an de januaro 2006.
UEA atingis 6.083 individuajn membrojn en 2005

Alklaku por grandigi.

La statistiko de la 31-a de decembro montras, ke en tiu tago UEA havis 6.083 individuajn membrojn, kio superas per 227 la definitivan nombron (5.856) en la antaŭa jaro. La definitiva statistiko por la jaro 2005 estos kompilita komence de marto. Osmo Buller supozas ke ĝis tiam ankoraŭ venos iom da malfruaj kotizpagoj por 2005, tiel ke la definitiva nombro laŭ lia supozo estos ĉirkaŭ 6.100 kaj la kresko ĉ. 250.

Ankaŭ la aligitaj membroj plimultiĝis en 2005, tamen tute ne same klare kiel la individuaj membroj. Estis 12.253 aligitaj membroj, kio signifas kreskon de 105 kompare kun 2004.

La plej malaltan nivelon la kvanto de individuaj membroj dum la lasta kvarona jarcento atingis en la jaro 2002, kiam UEA havis nur 5.657 individuajn membrojn.

En 1979 UEA havis nur iom pli da individuaj membroj ol en 2005, nome 6.277. Dum la jaroj antaŭ la rekorda kongreso en Varsovio la kvanto krute kreskis kaj  atingis 7.291 en la jubilea jaro 1987. Poste la kresko daŭris ĝis la jaro 1991, kiam la kvanto de individuaj membroj atingis unu el la historiaj pintoj, sume 8.071 individuaj membroj.

Eĉ pli altan kvanton da membroj UEA tamen havis en 1929, entute 9.095 membrojn. Laŭ la Enciklopedio de Esperanto, jam en 1911 UEA havis 7.804 membrojn - sed kompari tiel malnovajn ciferojn kun la nuntempaj malfacilas, ĉar la UEA en tiu tempo estis alispeca organizaĵo ol nun.

Unue UEA havis nur rekte aliĝintajn membrojn, similajn al la nunaj individuaj membroj. En 1922, per la Kontrakto de Helsinko, UEA formaligis sian kunlaboron kun naciaj Esperanto-organizaĵoj. Tamen la koncepto de aliĝintaj membroj estis elpensita poste, en 1933, per la Interkonsento de Kolonjo, rakontas la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller.

- Ekde tiam ankaŭ landaj asocioj aliĝis al UEA kaj iliaj membroj estis nomataj "simplaj membroj" de UEA anstataŭ la nuna termino "aligitaj membroj". La termino "landaj asocioj" estis enkondukita en tiu Interkonsento; antaŭe oni parolis pri "naciaj societoj". Individuajn membrojn oni nomis "aktivaj membroj".

La statistiko montras, ke ne nur en la lastaj jardekoj, sed ankaŭ en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj estis grandaj varioj en la membronombro de UEA.

- En 1933 la statistikado estis nur proksimuma. La jarraporto pri 1933 unue mencias 14.000 membrojn, sed aldonas, ke "evidentiĝas, ke tio ne korespondas al la sumo de efektive pagitaj anoj", kaj konkludas, ke verŝajne estis 10.000 membroj. En 1934 estis 6.723 aktivaj kaj 9.862 simplaj, sume 16.585 membroj. En 1935 estis 4.608 aktivaj kaj 11.859 simplaj, sume 16.467, rakontas Osmo Buller.

arkivita en:
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2006-01-04 17:05

Estas cxiam interesa la evoluo de la membronombro de UEA. La cifero ne estas tre fidinda indikilo pri la suma multeco de Esperantistoj en la mondo, sed gxia kresko aux malkresko estas suficxe fidinda indikilo cxu UEA plenumas sian rolon por la Esperantistaro. En cxi tiu artikolo ne mankis ciferoj de la lastaj jardekoj kaj de la unuaj, sed mi estus ankoraux pli interesita se estus ankaux de la jardekoj post la dua mondmilito. Cxu oni ne povus fari novjaran tradicion en Libera Folio el superrigardo de la membronombro de UEA de la komenco gxis nun?

Alia afero: Kion diable vi faris al la retejo? La meza kolono estas tiel largxa ke la teksto metigxas sub la dekstra kolono, la flankaj kolonoj male estas terure mallargxaj, kaj aperas grandaj blankaj kampoj en la plej neantauxvideblaj lokoj. Sur mia ekrano, almenaux. Cxi tiun komenton mi devis redakti en tekstoverkilo, cxar sur la ekrana tajp-fenestro kusxis la dekstra kolono, tiel ke mi ne povis vidi kion mi tajpas.

edmundo
edmundo diras:
2006-01-04 23:27

Sur mia ekrano la tuta teksto aperas en kolumno tiel maldika, ke aperas nur po unu vortoj en linio. Tio ne tre logas al legado!

redakcio
redakcio diras:
2006-01-05 10:46
Ni regule kontrolas funkciadon de la retejo en diversaj sistemoj. Lige kun iuj lastatempaj agordoj ni konstatis iujn problemojn kun la retumilo Internet Explorer. Aliaj retumiloj kiel Firefox, Safari kaj Netscape laŭ niaj spertoj senprobleme montras la retejon. Temas pri nenorma konduto de Internet Explorer, ne de la retejo. Tamen Internet Explorer estas tre ofta retumilo, kaj ni klopodos solvi la problemon. Se vi spertas problemojn pri la aspekto de la retejo, bv. skribi al redakcio@liberafolio.org kaj indiki:

1. Kiun operaciumon (Windows, Macintosh, Linux ktp.) kaj kiun version de la operaciumo vi uzas
2. Kiun retumilon (Internet Explorer, Netscape, Firefox ktp.) kaj kiun version de la retumilo vi uzas.
3. Kiel manifestiĝas ĉe vi la problemo, kaj kiam ĝi aperis.

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio