Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / IJK 2007 okazos en Vjetnamio

IJK 2007 okazos en Vjetnamio

de Redakcio Laste modifita: 2006-02-09 13:02
La estraro de TEJO decidis, ke la 62-a Internacia Junulara Kongreso okazos en Hanojo, la ĉefurbo de Vjetnamio, de la 27-a de julio ĝis la 3-a de aŭgusto 2007. La alia kandidato por la IJK 2007 estis Busan en Koreio. La ĉi-jara kongreso okazos en Sarajevo en Bosnio.
IJK 2007 okazos en Vjetnamio

La unua kongreso de VEJO.

Pasintfoje la Internacia Junulara Kongreso estis aranĝita en Azio en la jaro 2000, kiam ĝi okazis en Honkongo, Ĉinio. En Koreio okazis IJK en 1994, en Israelo en 1986, kaj en Japanio en 1965. Aliaj Internaciaj Junularaj Kongresoj en Azio ne okazis.

La plej granda intarnacia Esperanto-aranĝo iam ajn okazinta en Vjetnamio estis la Azia Kongreso de Esperanto en 1999, kun 420 aliĝintoj el 16 landoj. La Internaciaj Junularaj Kongresoj estas aranĝataj de TEJO, la junulara sekcio de Universala Esperanto-Asocio.

La IJK estis invitita al Vjetnamio de Vjetnama Esperantista Junulara Organizo (VEJO), freŝa Landa Sekcio de TEJO, kiu mem aranĝis sian unuan tutlandan kongreson, kun 69 partoprenintoj, en majo 2005.

IJK estas la plej granda esperanta junulara kongreso en la mondo kaj ĝi okazas ĉiujare. En la pasintjara IJK en Zakopane en Pollando estis 478 aliĝintoj.

La plej granda IJK iam ajn estis la jubilea 43-a IJK en 1987 en Krakovo, kun 1034 aliĝintoj. La plej malgranda IJK iam ajn estis la 13-a en la jaro 1957. La malfeliĉa kongreso okazis en Villeneuve en Francio kaj havis nur 30 aliĝintojn. La unua Internacia Junulara Kongreso en Nederlando en 1938 havis 203 aliĝintojn.

arkivita en: