Gazeta Wyborcza pri Esperanto-elsendoj
Vendrede la 15-an de decembro la prestiĝa pola tag-gazeto Gazeta Wyborcza publikigis artikolon pri la ĉesigo de la Esperanto-elsendoj de Pola Radio. Ni publikigas tradukon de la kompleta artikolo, tia kia ĝi aperis en la retejo de la gazeto. En la presita gazeto, la artikolo okupas preskaŭ duonon de la dua paĝo. Aldone al la ĉi-suba teksto aperas foto de Zamenhof kaj kelkaj faktoj pri li.
Radio ne volas elsendi en Esperanto
Agnieszka Kublik 2006-12-15, lasta aktualigo 2006-12-15 00:39
La vicprezidanto de Pola Radio, Jerzy Targalski:
-Se Pollando elsendu en Esperanto pro tio ke ĝi fieras pri Zamenhof, tiam ankaŭ Israelo devas elsendi en Esperanto.
La publika radio dum 47 jaroj prezentis siajn esperantlingvajn programojn. Hodiaŭ okazas la lasta elsendo. Pri la likvidado decidis Targalski. Kaj li fiksis ke la tago por la halto estu la 15-a de decembro. Ĝuste la 15-an de decembro esperantistoj tutmonde celebras la datrevenon de la naskiĝtago de la kreinto de Esperanto - la polo Ludwik Zamenhof.
Kiel ni eksciis de kunlaborantoj de la radio, kiam lastan semajnon Targalski estis demandita pri la kialo likvidi la redakcion, li respondis:
- Kial do Pollando devus elsendi en Esperanto, se Israelo ne elsendas en Esperanto?
Kiam la mirantaj ĵurnalistoj diris, ke Zamenhof estis polo, ili aŭdis ke li estis pola civitano de juda nacieco.
Ni hieraŭ telefonis al Targalski.
Gazeta: Ĉu vi efektive aludis al la juda origino de la kreinto de la lingvo Esperanto?
Jerzy Targalski: Ne. Mi klarigis ke se Pollando elsendu en Esperanto pro tio ke ĝi fieras pri Zamenhof, tiam ankaŭ Israelo devas elsendi en Esperanto, ĉar verŝajne ankaŭ ĝi estas fiera pri sia samgentano.
Ĉu estas signife ke Zamenhof estis de juda origino?
- Kaj ĉu li ne estis? Mi argumentis ke se ĉe ni estas esprimo de estimo al Zamenhof elsendi en Esperanto, tiam kial li ne estus same estimata en Israelo?
Se Israelo elsendus programon en Esperanto, ĉu vi rekonus ke tiel devas fari ankaŭ nia radio?
- Se tiel estus, mi ne estus uzinta tiun argumenton. Mi likvidas tiun redakcion, ĉar ne eblas per publika mono financi hobian movadon. Tiu mono estas forĵetita en koton. Estas aliaj gravaj taskoj kiuj bezonas financadon, ekzemple plilongigi la elsendojn en la ukraina lingvo.
La likvidado de la Esperanto-redakcio tuŝas tri personojn: ĉefinon Barbara Pietrzak kaj du duontempajn ĵurnalistojn. Pietrzak taksas ke ilia laboro kostis 4.000 zlotojn monate. Ĉiutage ili preparis duonhoran programon, kvarfoje ripetatan. La programo estis aŭskultebla sur mallongaj ondoj satelite kaj interrete.
La informo pri la likvidado de la redakcio disvastiĝis tutmonde. La esperantistoj ekskribadis leterojn: al la radioestraro, al la ministerio pri eksterlandaj aferoj, al la polaj ambasadejoj, al la prezidenta sekretariejo. La leteroj alvenis interalie el Francio, Kanado, Finnlando, Estonio, Ĉinio, Japanio, Aŭstralio, Brazilo.
Emilio Cid el Brazilo skribis al la prezidanto de PR, Krzysztof Czabański: "Sincere, mi ne kapablas kompreni Pollandon sen Esperanto, same kiel mi ne komprenus Brazilon sen futbalo." Czabański montris tiun leteron al Targalski. Tiu respondis: "Dankon pro la subteno al la decido likvidi la esperantlingvajn elsendojn": Emilio Cid respondis: "Mi ne sukcesas kompreni kial s-ro Targalski volas provoki la esperantistojn. Li respondis al mi sarkasme, kvazaŭ mi petis likvidi la elsendojn!"
La finno Jorma Ahomäki: "Mi aŭskultas la elsendojn ekde 1959, kaj estas malfacile al mi kredi ke ili estos likviditaj. Larmoj aperis en miaj okuloj. Ja dank' al tiuj elsendoj Pollando havas verajn amikojn en la mondo".
Eĉ en la interrejo de ĉinaj esperantistoj legeblas: "Ni kredas ke necesas trovi aliancanojn en la polaj socio kaj registaro".
La Esperanto-redakcio funkciis kadre de Radio Polonia. Tiun radion financas plene la ministerio pri eksterlandaj aferoj - jare per preskaŭ 9,5 milionoj da zlotoj. La porparolanto de la ministerio, Paweł Sadoś:
- Ni estas por la konservado de la transmisiado de tiu programo.
Targalski fine kompromisis: la Esperantaj programoj estos elsendataj tra interreto. Li bazas tion sur esploro, laŭ kiu 92 procentoj de la aŭskultantoj de esperantaj programoj aŭskultas ĝuste en la reto. Li ne povas nun diri kiam startos la interreta versio de la elsendoj.
Traduko el la pola: István Ertl
La pola originalo de la artikolo: Radio nie chce audycji po esperancku
Netradukaj eraroj
Kalle Kniivilä
redaktoro de
Libera Folio
Ja eraroj, sed ne gravas...
Bona ĵurnalismo
Diskutado de legantoj
Zamenhof do Izraela = Zamenhof en Israelon
Eraretoj
Tute duone
Kalle Kniivilä
redaktoro
Donu cesaro kiu estas de cesaro...
Sincere.
Rafael Berzunza
Traduk-eraretoj