Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Francio protestas kontraŭ jubilea emblemo

Francio protestas kontraŭ jubilea emblemo

de Redakcio Laste modifita: 2006-11-20 12:01
Multlingva emblemo ne povas simboli eŭropan unuecon. Tion opinias la franca registaro, kiu esprimis oficialan proteston pri la ĵus elektita emblemo de la kvindekjara jubileo de la Eŭropa Unio. La emblemo de la jubilea jaro estis elektita post publika konkurso, al kiu estis senditaj proksimume 1.700 proponoj. La gajnintan konkursaĵon fasonis Szymon Skrzypczak el Pollando, kaj ĝi enhavas la anglajn vortojn "Tögethér since 1957", "Kune ekde 1957", kun nenormaj supersignoj kiuj supozeble simbolu diversecon. La supersignoj de la angla versio poste estis forigitaj, kaj la emblemo ricevis grafikan formon en ĉiuj nunaj kaj baldaŭaj oficialaj lingvoj de EU. Ni kreis aldone esperantan version.

En 2007 EU solenos la kvindekjariĝon de la Traktato de Romo, kiun en 1957 subskribis la fondantaj membroj de EU: Belgio, Francio, Germanio, Italio, Luksemburgio kaj Nederlando.  Al Francio ne plaĉas la nova multlingva emblemo, speciale ellaborita por la jubilea jaro.

La franca ministro pri eŭropaj aferoj, Catherine Colonna, kritikas la emblemon en letero sendita al la prezidanto de la eŭropa komisiono,  José Manuel Barroso.

- La emblemo estigas problemon. Mankas en ĝi la mesaĝo pri eŭropa unueco, ĉar ĉiu emblemo estas malsama, ŝi skribis, laŭ la franca gazeto Libération.

En Francio oni ekdiskutis la simbolan signifon de la multlingva logotipo post kiam la konata filozofo Barbara Cassin publike kritikis ĝin. Cassin estas ankaŭ membro en la nova "altnivela laborgrupo" de EU pri multlingveco. Laŭ ŝi la emblemo estas precize la malo de tio, kiel Eŭropo devus voli sin difini, kaj ĉefe similas al la emblemo de Google. Krome malplaĉis al ŝi, ke la anglalingva versio enhavas la literon R en cirklo, kvazaŭ Eŭropo estus komerca produkto.

Kiam la gajninta konkursaĵo estis prezentita, oni laŭdis ĝuste la ironian similecon al komerca marko kiel unu el la plusoj de la emblemo. La uzon de diverskoloraj literoj kaj diversaj litertipoj, kiujn kunigas mem la signifo de la vorto "kune", oni klarigis kiel simbolon de la eŭropaj diverseco kaj unueco.

Plian simbolon oni povus vidi ĝuste en la varia aspekto de la diverslingvaj versioj, kreitaj jam post la elekto de la emblemo. Spite la ekziston de la versioj en multaj lingvoj, Eŭropa Unio tamen uzas ĉefe la anglalingvan version en siaj retejoj.

La grafika formo de la diversaj versioj efektive estas tre malsama, ne nur pro tio, ke estas uzataj tri diversaj alfabetoj, sed ankaŭ ĉar la kvanto de bezonataj literoj tre varias. La dana kaj la sveda bezonas 11 literojn por la vorto "kune" ("tillsammans"), dum pluraj aliaj lingvoj elturniĝas per ses literoj.

eulogobildoLa respondeca ano de la eŭropa komisiono, Margot Wallström, respondis al la kritikoj dirante, ke laŭ ŝia opinio la gajninta emblemo estas "freŝa, malpeza, moderna kaj malburokrata".

Krom Parizo, la nova jubilea emblemo de EU iritis registarojn ankaŭ en Helsinko kaj Berlino. La respondeculojn de la finna registaro, kiu nun prezidas Eŭropan Union, ĝenis la fakto, ke la centra aparato de EU en Bruselo ne kontaktis Helsinkon por diskuti la novan emblemon, kvankam la finnaj aŭtoritatoj tion petis.

En Germanio la registaro ne kritikas la novan emblemon, oni simple intencas ne uzi ĝin dum la plej multaj jubileaj solenaĵoj. La germana registaro preferas sian propran novan emblemon, speciale kreitan por la germana duonjara prezidado de EU. La germana emblemo estos publikigita en decembro.

Ŝajne neniu kritikis la fakton, ke la vorto TöGEthéⓇ de la originala versio de la emblemo estis simpligita per forigo de la nenormaj supersignoj, kiuj kredeble celis simboli diversecon en unueco. Tamen estus interese vidi, kiel la tradukistoj de EU elturniĝus pri la tasko elpensi en ĉiuj lingvoj amuzajn supersignojn, kiuj ne ŝanĝus la signifon de la vorto "kune". Por la esperanta versio oni povus proponi ekzemple la variaĵon ĶŰŇÊ.

Ĉar esperanta versio de la jubilea emblemo de EU ial mankas en la retejoj de EU, Libera Folio kunmetis ĝin el la elementoj de la alilingvaj versioj, tamen sen kromaj supersignoj. La esperanta emblemo estas unuafoje publikigata lige kun ĉi tiu artikolo. Klaku la bildon por grandigi ĝin. Bonuse estas aldonataj la versioj en ĉiuj nun oficialaj lingvoj de EU, kaj kelkaj pliaj. Aŭ ĉu mankas iu el ili? Se vi ne rekonas ĉiujn lingvojn, la solvon vi trovos ĉi tie.

arkivita en:
mankso
mankso diras:
2006-11-14 09:18
Kaj chu estas iu kasha signifo en la fakto, ke en la greka versio mankas la du lastaj literoj al la vorto 'mazí' (kune)?
redakcio
redakcio diras:
2006-11-14 09:54
Evidente temas pri teknika eraro en la PDF-dosiero, kie estis kolektitaj ĉiuj lingvoversioj de la emblemo. La ĝusta greka versio ja aperas en la retejo de EU:

http://tinyurl.com/y74yfk

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio
redakcio
redakcio diras:
2006-11-20 12:02
Nun la bildo en Libera Folio enhavas la ĝustan grekan version.
ancxjo
ancxjo diras:
2006-11-25 14:16
En la rettaglibra (bloga) forumo de EU-Komisionano pri Komunikado kaj Instituciaj rilatoj, Margot Wallstrom, vi povas legi (cxe la retadreso http://tinyurl.com/y294k4 ) kion diris cxi-rilate la Komisionano mem, la Debatestro de sxia rettaglibro, kaj la forumanoj.
Iuj el tiuj mesagxoj estis tradukitaj al pluraj EUaj lingvoj (inkluzive de Eo), uzante Esperanton kiel pontlingvo, fare de la Grupo de Peresperantaj Plur-lingv-ig-istoj Por la Rettaglibro de Wallstrom.

Amike,
Ancxjo Pac-Horano.


--------------------------------------------
GRUPO DE PERESPERANTAJ PLURLINGVIGISTOJ POR LA RETTAGLIBRO DE WALLSTROM

Se vi volas ekscii kiuj ni estas, kion ni faras, kiel ni agas, kiel vi povas libere EKSPLUATI NIAN TRADUKSERVON, kiel vi povas eventuale igxi membroj de nia grupo, ktp... Do bonvolu sendi, al mia persona retadreso:

fontanaandrea @ fastwebnet.it (FORIGU LA DU SPACETOJN),

retleteron titolitan: SENDU AL MI INFORMOJN PRI LA “PROJEKTO WALLSTROM”. Kiel eble plej baldaux mi sendos al vi respondon entenantan SINTEZAN priskribon pri nia projekto.
--------------------------------------------