Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Herzberg oficiale eknomis sin "Esperanto-urbo"

Herzberg oficiale eknomis sin "Esperanto-urbo"

de Redakcio Laste modifita: 2006-07-22 13:25
Laŭ la decido de la urba konsilantaro, la germana urbo Herzberg nun oficiale uzos la titolon "Herzberg am Harz – die Esperanto-Stadt", por diskonigi sin en la mondo. La oficiala leterpapero surhavos ankaŭ esperantlingvan version: "La Esperanto-urbo". La voĉdono en la urba konsilantaro okazis marde la 11-an de julio, kaj neniu el la deputitoj de la kvar partioj en la konsilataro kontraŭis ĝin. Tri el la deputitoj sindetenis en la voĉdonado.

La urbo Herzberg diversmaniere subtenas Esperanton, kaj planas uzi la lingvon por reklami sin internacie. Ĝis nun la retejo de la urbo estas nur germanlingva, sed vendrede la 21-an de julio aperis tie informoj pri la unuaj pozitivaj reagoj al la nova decido.

La retejo rakontas, ke pli ol cent gratuloj pro la decido atingis la urbon el diversaj partoj de la mondo. Unu esperantista familio el norda Germanio intertempe aĉetis domon ĉe la bazara placo, por vivi tie kaj malfermi butikon. Pluraj gratulantoj diras ke ili volas viziti Herzberg, kaj unu restoraciesto volas krei Esperanto-picon.

- Mi kredas, ke la diligento kaj kuraĝo de la Esperanto-amikoj en Herzberg estos premiita. Ĉi tio utilas al Herzberg. Nia urbo pro la engaĝiĝo de la esperantistoj jam nun havas bonan famon ne nur en Eŭropo, sed ankaŭ en aliaj kontinentoj. Ĉi tiun engaĝiĝon ni devas honori, kaj tial estis por mi ĝojo peti la konsilantaron aprobi la Esperanto-aldonon, komentas la urbestro Gerhard Walter.

Jam de iom da tempo esperantlingvaj oficialaj vojmontriloj montras al la loka Esperanto-Centro. Krome Esperanto estas uzata en la ĝemelurbaj kontaktoj kun Góra en Pollando. Esperanto-arkivejo funkcias en la malnova urbodomo,  kaj partatempa dungito de la urbo zorgas pri aferoj kun rilato al Esperanto. Krome la urbo provizas senpage aŭ tre favorpreze ejojn por Esperanto-kursoj, konferencoj, kunsidoj, renkontiĝo kaj koncertoj.

La loka Esperanto-asocio aktivas jam de 30 jaroj, kaj lokaj kaj regionaj Esperantistoj senpaŭze multflanke aktivis por akceptigi la novan titolon de la urbo.

"Lastsemajne inter la urbaj deputitoj estis aŭdeblaj ankoraŭ kelkaj, kiuj estis malcertaj, dubaj, kontraŭantaj. Pro tio, ĝustatempe, ni ankoraŭ dissendis al ili leteron kun taŭgaj argumentoj. Mardvespere urbestro Gerhard Walter petis en la kavalira salono de Kastelo Herzberg la urbajn deputitojn voĉdoni por la oficiala Esperanto-urbo Herzberg. Krom 3 sindetenoj ĉiuj aliaj deputitoj de ĉiuj 4 partioj voĉdonis por Esperanto. Poste ni ricevis multajn gratulojn kaj bondezirojn", skribas la aktivuloj de la loka Esperanto-centro en komuniko dissendita la 15-an de julio.

La nova Esperanto-urbo Herzberg situas iom norde de la geografia centro de Germanio, en la suda parto de la ŝtato Malsupra Saksio (Niedersachsen). En la urbo estas proksimume 15.000 loĝantoj. Ekzistas ankaŭ alia urbo kaj du vilaĝetoj kun la nomo Herzberg en orienta Germanio. Tial la Esperanto-urbo ofte estas nomata Herzberg am Harz, laŭ la Harc-montaro ĉe kiu ĝi situas.

arkivita en: