Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / ERA: "Corsetti amikas kun teroristoj"

ERA: "Corsetti amikas kun teroristoj"

de Redakcio Laste modifita: 2006-06-26 21:19
La itala organizaĵo ERA (Esperanto Radikala Asocio) publike atakas sian unuan prezidanton, la nunan prezidanton de UEA, Renato Corsetti. ERA interalie akuzas lin pro implicita subteno al diktatoraj reĝimoj. Renato Corsetti lastatempe partoprenis en italaj lokaj elektoj kiel kandidato de la Partio de italaj komunistoj. La komuniko de ERA asertas, ke tiu partio havas kontaktojn kun terorismaj organizaĵoj. UEA oficiale ĉesigis ĉiujn kontaktojn kun ERA jam en 1997, post kiam la agresema agado de ERA minacis la kontaktojn de UEA kun Unesko. Responde al demando de Libera Folio Renato Corsetti atentigas, ke la nunaj akuzoj de ERA ŝajnas neseriozaj, se konsideri, ke Emma Bonino de la Radikala partio nun sidas en la sama registaro kun la Partio de italaj komunistoj. "Mi taksis, ke la afero estas avantaĝa por Esperanto", diras Renato Corsetti pri sia decido kandidati. Cetere Renato Corsetti ne estis la sola inter italaj esperantistoj kiu provis mezuri sian popularecon - en lokaj elektoj kandidatis ankaŭ Valerio Ari, alinome Giorgio Silfer.
ERA: "Corsetti amikas kun teroristoj"

Pagano kaj Corsetti.

La 21-an de majo Libera Folio raportis, ke la konata simpatianto de Esperanto kaj iama EU-komisionano Emma Bonino iĝis ministro en la nova registaro de Italio. Ŝian lokon en la EU-parlamento ricevis alia reprezentanto de la itala Radikala partio, Marco Cappato, kiu same subtenas Esperanton.

Lige kun tio Libera Folio citis kritikan opinion de Renato Corsetti pri la agado de ERA, gvidata de Giorgio Pagano.

- Mi kredas ke ERA ne estas taŭga partnero por io serioza. Bonino kaj Pannella jes.

La asocio ERA ekzistas de multaj jaroj, sed malmultaj ĝiaj anoj ŝajnas regi Esperanton. Antaŭ dek jaroj  ERA lanĉis alvokon inter esperantistoj por kolekti 60.000 dolarojn por fari "studon pri la lingva (ne)komunikado en Eŭropo". La rezultoj laŭ la promesoj devis esti senditaj al 100.000 politikistoj kaj aliaj gravuloj en Eŭropo, sed tio neniam okazis.

Efektive aperis en 1997 la libro La kostoj de la eŭropa lingva (ne)komunikado, tamen ĝi konsistis ĉefe el artikoloj jam aperintaj aliloke. Krome la "studo" malgraŭ la promesoj ne estis distribuata senpage kaj grandskale, sed vendata. Nur kelkaj aŭtoroj ricevis la promesitan honorarion, kaj almenaŭ ĉe unu el ili  eĉ ne estis petita anticipa permeso por publikigo.

Jam en 1997 UEA ĉesigis ĉiajn rilatojn kun ERA, post kiam la netradiciaj kampanjoj de ERA preskaŭ igis Uneskon rompi la kontakton kun la tuta Esperanto-movado. En 1998 Eventoj 144 publikigis novan alvokon de ERA urĝe donaci al la asocio 5.000 dolarojn. Samloke aperis ankaŭ oficiala komuniko de UEA pri la neseriozeco de la agado de ERA.

Unu el la pli rimarkitaj lastatempaj kampanjoj de ERA estis la protesta fastado de ĝia sekretario Giorgio Pagano aŭtune 2003 Li postulis, ke la itala ministro de instruado akceptu delegacion de ERA. Post 18-taga nemanĝado de Pagano aŭtune 2003, la tiama ministro Leticia Morati konsentis akcepti la delegacion. Tamen ne klaras, ĉu la fastado de Giorgio Pagano iel rilatis al ŝia decido.

La lastatempa komento de Renato Corsetti pri ERA, jam pli frue aperinta en la retejo de la Nitobe-centro, ŝajne estis rimakita de Giorgio Pagano post ĝia apero en Libera Folio. La 8-an de junio ERA sendis al Libera Folio kaj kelkaj aliaj adresoj nesubskribitan gazetaran komunikon, kiu jam enkonduke mencias la koncernan artikolon de Libera Folio:

La serioza kaj neŭtrala prezidanto de UEA kandidatiĝas kun la amikoj de Milosević, de Hamas kaj Hezbollah. Renato Corsetti, UEA-Prezidanto, okaze de freŝdata Roma komunuma voĉdonado kandidatiĝis por Partito dei Comunisti Italiani (la Partio de italaj komunistoj) kaj en Libera Folio difinis  "neserioza" la  agadon de radikalaj esperantistoj  sin montrante tiele kiel perfekta kaj ortodoksa itala komunisto.

Plue la teksto de la komuniko asertas, ke Renato Corsetti kune kun komunistoj de orienta Azio kaj Kubo, kaj kun la rusia prezidento Vladimir Putin, konspiras kontraŭ la Radikala partio.

Fakte samopinias kiel li la amikoj de sia [tiele] Partio, la  komunistoj ĉinaj, vietnamaj, laosaj kaj  kubaj, kiuj plurfoje klopodis (sed ĉiam senrezulte) kune kun eksa KGB Vladimir Putin forpeligi  Radikalan Transnacian Partion, kies konstituanta asocio estas ankaŭ ERA, de Unuiĝintaj Nacioj pro sia [tiele] plena engaĝiĝo por defendi la civilajn rajtojn de popoloj subpremataj de la amikoj de amikoj de Corsetti.

La komuniko de ERA aldonas, ke inter tiuj amikoj de amikoj de Corsetti estas ne nur la intertempe forpasinta Slobodan Milosević, sed ankaŭ danĝeraj teroristoj daŭre ekzistantaj.

Ni ne parolu pri Hamas kaj Hezbollah, teroristaj organizoj kun kiuj la partio de Corsetti havas  bonajn interrilatojn kaj kontaktojn, kvankam ili deklaras malkaŝe sian volon elimini Israelon (kaj israelanojn). Kion pensus pri tio judo Zamenhof? La radikalaj esperantistoj  estas sekve de tio fieraj ke ili ne estas seriozaj kaj neŭtralaj kiel  Corsetti kaj liaj amikoj kaj amikoj de liaj amikoj.

Libera Folio petis ke Renato Corsetti komentu la akuzojn. Laŭ li, ERA "provas ekestigi cunamon pro ŝtoneto falinta en glason".

- Okaze de la urbaj elektoj en Romo, mi estis vokita de grupeto de vegetaranoj tre radikalaj, eĉ batalantaj por la rajtoj de bestoj, kaj ili demandis min, ĉu, interŝange de enprenado de Esperanto (fakte instruado en kelkaj urbaj lernejoj pro paco, internaciaj rilatoj, ktp.) en la programon de la grupeto, mi pretus kandidati ne por la urbo sed por unu el la urbaj partoj, kiuj havas sendependajn subestrarojn. La grupeto volis prezenti sin kiel grupeton, kiu ampleksas la tutan urbon.

Post pripenso, Renato Corsetti akceptis la proponon.

-  Mi taksis, ke la afero estas avantaĝa por Esperanto (cetere jam estas ligoj inter romaj esperantistoj kaj ĉi tiuj vegetaranoj, mi jam prelegis ĉe ili pri Esperanto, ktp.) kaj mi akceptis. Neniam estis eĉ konsidero pri tio, ke unu el ni povus esti efektive elektita. Tiu grupeto prezentiĝis kiel sendependa grupeto en la listo de la Partio de Italaj Komunistoj (ĉar la verduloj taksis la programon tro revolucia). Fakte la rezulto estas la mencio de Esperanto en dekmiloj da elekto-reklamiloj, kiuj estis disdonitaj en Romo, kelkaj radiaj intervjuoj, ktp.

La ligo de Renato Corsetti kun la Partio de italaj komunistoj estas do laŭ lia klarigo ne tre strikta. Aliflanke Renato Corsetti atentigas, ke la ligo inter ERA kaj la sama partio estas sufiĉe proksima: la Partio de italaj komunistoj nun partoprenas en la itala registara koalicio kune kun la Radikala Partio.

- Ĉio cetera estas fantaziaj politikaj sintenoj, multaj el kiuj rilatas al la fora pasinteco.  Mi miras, ke Emma Bonino povis akcepti esti en registaro, kie estas ankaŭ la PdIK, se estas vero ĉio, kio estas dirata en tiu komuniko. Ke mi mem ĉiam simpatiis por maldekstraj partioj, tio estas konata, kaj mi mem ne kredas, ke maldekstruloj defendis la homajn rajtojn (bonvolu legi la tutan dokumenton, kaj ne nur la parton, kiun CNN volas, ke vi legu) malpli ol tiuj, kiuj portis nian planedon al la rando de estingiĝo.

Renato Corsetti ne estis la sola inter italaj esperantistoj kiu provis mezuri sian popularacon - en lokaj elektoj kandidatis ankaŭ Valerio Ari, alinome Giorgio Silfer. Li estis kandidato de Movado de eŭropaj respublikanoj en la elektoj en Lombardio en la jaro 2005, kaj ricevis entute 83 voĉojn, kiuj ne sufiĉis por mandato. La gajninta kandidato en la distrikto tiam ricevis 19.347 voĉojn.

Postskribo: Kelkajn tagojn post kiam la komuniko de ERA estis dissendita, ĝi aperis ankaŭ en la diskutejo SCE. La komuniko kaj ĉi tiu proksimume samtempe aperinta artikolo de Libera Folio kaŭzis iom da diskuto tie. Poste samloke aperis nova komuniko de ERA, kiu denove kaŭzis iom da diskuto: fadeno1, fadeno2. La Civito en sia retejo esprimis la esperon, ke ERA nun aranĝos protestojn en aŭ ĉirkaŭ la kongresejo en Florenco.

arkivita en:
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2006-06-12 12:33

La prezidanto de UEA kandidatas por ekologiisma grupeto, kiu estis tro stranga ecx por la Verda partio kaj sekve iris al la italaj nereformitaj komunistoj, kiuj sxajne pretas fari kion ajn por plimultigi (aux malplimalmultigi) siajn vocxdonojn - ecx kiam temas nur pri lokaj balotoj. Cxiuokaze, sxajnas ke demokratio por RC estas nur fasado, cxar li ne kalkulis kun la ebleco esti elektita.

Mi ne sentas grandan bezonon ekkoni per klacxado la pozicion de RC pri Kubo, Laoso aux aliaj lokoj malproksimaj de Romo. Lia memdeklarita pozicio en la urbopartaj balotoj pli ol suficxas por demandi kiom naiva oni rajtas esti.

javergara
javergara diras:
2006-06-13 00:52

Chu vi Jens vere sentas vin rajtigita tiel malghentile opinii pri tio kion Renato Corsetti decidis fari lau sia persona libero kiel itala civitano ? Chu nur surbaze de la chi-supra informo vi povas tiom shokite kaj malserioze opinii ke tiu ekologiisma grupeto estis "tro stranga ech por la Verda partio"; ja oni nur aludis al tio ke ties programo estis tro radikala por tiu Partio, kaj kio pri tio ? Chu vi vere opinias ke partopreni elekton sen vera espero esti elektota signifas ke oni komprenas demokration nura fasado ?

Mi esperas ke oni ne spektas nun la fondon de ia Esperanta Inkvizicio.

José Antonio Vergara

jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2006-06-13 12:46

(Pardonon se mankas aline-dividoj; cxe mi estas neniu butono nomata 'Antaŭvidi komenton', kvankam la retpagxa teksto promesas tion).

José Antonio Vergara demandis:

" Chu vi Jens vere sentas vin rajtigita tiel malghentile " opinii pri tio kion Renato Corsetti decidis fari lau " sia persona libero kiel itala civitano ?

Laux mia persona libero kiel civitano Dana kaj Euxropa - jes! Mi pli hezitus, se temus pri Esperantisto malpli konata al mi kaj al la Esperantistaro gxenerale, aux pri ne-Euxropano; tamen tio ne estas garantio ke mi retenus min.

" Chu nur surbaze de la chi-supra informo vi povas tiom " shokite kaj malserioze opinii ke tiu ekologiisma grupeto " estis "tro stranga ech por la Verda partio"; ja oni nur " aludis al tio ke ties programo estis tro radikala por " tiu Partio, kaj kio pri tio ?

Mi ne estis sxokita aux surprizita, nur amuzita.

" Chu vi vere opinias ke partopreni elekton sen vera " espero esti elektota signifas ke oni komprenas " demokration nura fasado ?

Gxi efektive signifas tion. Se oni ne kandidatas por esti elektita, tio estas trompi la elektantojn. Lastatempe ni fakte havis skandalon en Danio, kie konata film-regxisorino estis elektita en komunuman konsilantaron, kvankam sxi neniam intencis perdi tempon por politika laboro kaj estis sur la listo nur por altiri vocxojn por sia partio; sxi devis portempe sxangxi la adreson por eviti konsilantaranigxon en sia hejma komunumo.

" Mi esperas ke oni ne spektas nun la fondon de ia " Esperanta Inkvizicio.

Cxiu membro de la socio rajtas esti informata pri siaj regantoj kaj mem interpreti la informojn. Tiu principo validas en cxiuj demokratiaj socioj, ankaux Esperantio.

Jens S. Larsen

javergara
javergara diras:
2006-06-13 22:29

Mi opinias ke la individuo Renato Corsetti rajtas fari politike kion li taksas tauga kaj/au oportuna en sia propra loka komunumo. Alie, se li estus uzinta monon de UEA por tio, au petinta subtenon de la Asocio por sia politika kampanjo, nu bone, ni krucumu lin. Mi havis la impreson ke vi iel subtenas la trudeman kaj malrespekteman atakon de ERA.

Sincere dirite, mi ne shatis ke vi sinpermesis moki tiun ekologiisman grupeton kies starpunkton kaj agadon vi ne konas.

José Antonio Vergara

rdmiller3
rdmiller3 diras:
2006-06-12 16:48

Do, post li estis tiom influanta rolulo en la mondpolitiko Sinjoro Corsetti supreniras al lia nuna ofico en la UEA. De tiu pozicio de ekstra potenco, li povos daŭri liajn inferajn planojn, ĉu ne?

Bona ŝerco! Diru alian!

Eble vi eksplikos kiel li apogas teruristojn per lia entuziasma varbado por disvastigi la lingvon, Esperanto.

msandelin
msandelin diras:
2006-06-12 17:28
Oni diras ke tio kio estas malklare esprimita ankau estas malklare pensita, sed mi konsentas ke foje la problemo estas tute lingva. Mi tamen divenas la sencon de via komento.

La komento de Jens aliflanke estas klara kaj lingve kaj intelekte kaj mi subtenas ĝin. Samtempe mi ne povas nei ke la "entuziasma varbado por disvatigi la lingvon" pri kiu okupiĝas Corsetti estas kortuŝa. Sed ankau kortuŝaj agoj povas esti detruaj.

Maria Sandelin
javergara
javergara diras:
2006-06-13 00:56

Chu vi povus klarigi, s-ro Miller, per pli komprenebla lingvajho se eble, kial vi tiom aplombe kaj malrespondece egaligas la partoprenon en tiu loka elekto kun la apogo al teroristoj ?

José Antonio Vergara

edrobertson
edrobertson diras:
2006-06-17 22:53

Mi tute konsentas, José. Chiu kiu konas Renato-n scias ke li estas sobra kaj sentema homo kaj iu kiu malpli similas al subtenanto de terorismo apenau imageblas. Mi ne chiam konsentis kun li, sed mi volas esprimi mian solidarecon kun li, kaj kontrau tiuj fiaj kalumnioj de ERA.

Corsetti restu libera malkonsenti kun la politiko de ERA. La emo de ERA voli kondamni aliulojn pro "penso-krimo" shajnas al mi pli simila al terorismo, ol iu ajn diro au ago de Corsetti.

Ed Robertson

esperanto
esperanto diras:
2011-03-29 20:49
http://groups.yahoo.com/group/komitato-de-uea/message/6387
chu la naskightago de Korseti estas nova festotago de la Esperanto-movado - kaj la plej grava temo en la koteria UEA-komitato ?

alia afero: http://www.esperantio.net/index.php?id=1651
La viena planlingva arkivo ne konsideras sin parto de la Eo-movado, do la aserto de HeKo ne ghustas.
Charles R.L. Power
Charles R.L. Power diras:
2013-04-01 09:59
Ĉi tiu novaĵo vokas al memoro la historion de Ivo Lapenna. Eta grupo de usonaj esperantistoj siatempe malkontentis pri tiel eminenta kaj estrema esperantisto el komunista Jugoslavio. Jardekojn poste, Lapenna mem atakis la supozeble ruĝajn simpatiojn de nova generacio de aktivuloj, inter kiuj troviĝis tiu monstro Corsetti. Kia frenezo! Mi estas ege dekstrema laŭ la normoj de nia verda komunumo, cetere pli dekstra ol mia esperantista edzino. Se mi atakus ĉiun esperantiston kies politiko al mi ne plaĉas, mi estus tute senutila al la movado.