Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Miloj da rusoj legas Esperanto-novaĵojn

Miloj da rusoj legas Esperanto-novaĵojn

de Redakcio Laste modifita: 2006-11-08 07:20
La ruslingva retejo Esperanto novosti estas kredeble la plej sukcesa nacilingva novaĵservo pri Esperanto. La retejo estas regule legata de centoj da homoj ĉiutage, kaj la reta dissendo havas pli ol 5.000 abonantojn. La ruslingva novaĵservo estis fondita en 1999, kaj dum la lastaj kvin jaroj ĝin prizorgas Slavik Ivanov. La celo de la servo laŭ li ne estas ĉefe igi homojn lerni Esperanton, sed unuavice altiri atenton al lingvaj problemoj ĝenerale. Por alilandaj esperantistoj, kiuj volus fondi similan servon en sia nacia lingvo, Slavik Ivanov donas gravan konsilon: "Plej unue decidu, por kiu vi skribos. Ĉu por duonesperantistoj, kiuj preferas legi nacilingve (ankaŭ nobla tasko fakte), ĉu por jamaj interesiĝantoj pri Esperanto, ĉu ankoraŭ por iuj. Havi specialan celgrupon en la kapo devas multe helpi al la projekto."

Informado estas la unua prioritato en la Strategia laborplano de Universala Esperanto-Asocio. Laŭ la Gvidlinioj por informado de UEA, la celoj de tiu informado estu unuavice konsciigi la publikon pri la problemoj en la nuna internacia lingva ordo, pri la ekzisto kaj funkciado de Esperanto, kaj nur post tio kuraĝigi al  lernado de Esperanto.

Pri la nacilingva informado laŭ la sama dokumento unuavice respondecas la landaj asocioj de UEA, sed malmultaj el ili efike utiligas la novajn eblecojn, kiujn donas interreto. La atenton de la publiko kaj de amaskomunikiloj plej facile povas altiri regule ĝisdatigataj retejoj kun interesaj kaj surprizaj novaĵoj kun rilato al Esperanto, sed tiajn informojn landaj asocioj de UEA ne kutimas diskonigi.

Pri tiaj aktivaj kaj aktualaj retejoj anstataŭe okupiĝas kelkaj privatuloj, sendependaj de la organizita Esperanto-movado. Unu el la plej konataj tiudirektaj iniciatoj estas Esperantoland.org, dulingva retejo administrata de la Berlina esperantisto Lu Wunsch-Rolshoven. Eĉ pli populara inter neesperantistoj tamen estas la rusa projekto Esperanto novosti.

Libera Folio petis, ke la Peterburga prizorganto de Esperanto novosti, Slavik Ivanov (sur la foto), iom rakontu pri sia retejo.

Libera Folio: Kiam, kial kaj de kiu Esperanto novosti estis fondita?

Slavik Ivanov: La servo estis fondita somere de la jaro 1999. Ĝin fondis Andreo Grigorjevskij. Tiam Esperanto novosti havis alian nomon (Novaĵoj de la rusia Esperanto-movado, se traduki el la rusa) kaj ĝi estis retpoŝta dissendolisto ĉe la retejo subscribe.ru. Post la elektiĝo al la estraro de UEA, Grigorjevskij transdonis la dissendon al mi, aŭtune de la jaro 2001. Post multaj jaroj da evoluo la retpoŝta dissendo plu ekzistas, sed ĝi iĝis sekundara afero, plej unue la novaĵoj aperas en la paĝaro e-novosti.info kaj legeblas per RSS.

Kiuj krom vi nun kontribuas al Esperanto novosti, kaj kiel ofte aperas artikoloj?

Kontribuas ĉefe mi (ofte mi simple tradukas el Esperanto kun iom da adaptoj por neesperantista publiko, ĉefe el La Ondo de Esperanto kaj Libera Folio), tamen mi de temp' al tempo sukcesas verkigi aliajn personojn inter la rusiaj esperantistoj aŭ nur ricevi komenton por citi ĝin en la teksto. Mi eĉ kelkfoje uzis alilingvajn fontojn, kiel en la kazo de d-ro Giridhar Rao, kiu rakontis pri la lingva situacio en sia parto de Barato speciale por Esperanto-novosti (en Esperanto, kaj mi tradukis). La artikoloj aperas senregule: foje kelkaj tage, sed plej ofte 2-3 semajne. La retpoŝta dissendo okazas unufoje dum du monatoj kaj enhavas ĉiujn tekstojn de la periodo (kaj foje la aldonajn, kiuj estis "neformataj" por aperi en la retejo).

Ĉu do Esperanto novosti estas ekzemplo de la ĝenerala tendenco, laŭ kiu novaj iniciatoj ĉiam pli ofte estas prizorgataj ne de la organizita movado, sed unuopaj entuziasmuloj?

Jes, plej kutimas, ke bonaj Esperanto-projektoj estas farataj de privatuloj, tamen foje bona projekto post sia apero ricevas subtenon de la organizoj: miakaze estis E@I, kiu provizas senpagan rethotelon kaj kiu signife trejnis min en siaj seminarioj pri retaj teknologioj, kaj Rusia Esperantista Unio. REU ĝenerale tre bone rilatas al Esperanto novosti kaj eĉ dum du jaroj helpetas mone. Laŭ sia nuna stato Esperanto novosti aperas (tion eblas trovi en la paĝaro) "en kunlaboro kun REU", ĝi estis fondita de tre aktiva REU-membro kaj nuna REU-prezidanto.

Ĉu iam okazis, ke artikolo el Esperanto novosti estis reaperigita en neesperantista eldonaĵo reta aŭ papera?

enovostiJes, okazis kelkfoje. Certe plej ofte temas pri reaperigo en alia retejo. Okazis ankaŭ grandaj sukcesoj, kiel reapero de mia novaĵo pri la melonforma tatuaĵo de Sonja Kisa ĉe Gay.ru, unu el la plej vizitataj paĝaroj de ruslingva interreto, dediĉita al samseksemuloj kaj transseksuloj. Alia okazo estis, kiam fakulo pri la hispana kaj portugala lingvoj verkis speciale por Esperanto novosti, laŭ mia mendo, tekston "Kial lerni la hispanan?" - tiu teksto poste reaperis en speciala paĝaro, dediĉita al la hispana (mi hazarde trovis ĝin tiam kaj devis insisti pri mencio de la fonto). Mi vidis niajn tekstojn ankaŭ aliloke, kiel ekz. en dulingvaj lokaj Esperanto-informiloj ktp. Mi imagas, ke estas pluraj faktoj de reuzo, pri kiuj mi simple ne scias.

De pli ol unu jaro Esperanto novosti estas en la listo de News.Yandex, tio signifas, ke tre populara ruslingva novaĵ-serĉilo serĉas ankaŭ inter niaj tekstoj. Tiel la tekstoj iĝis pli citataj lastatempe.

Kiom da legantoj estas, kiel kreskis la kvanto de legantoj dum la lastaj jaroj?

La novaĵ-retejon legas 300-500 homoj tage. Plus eble cento legas ĝin en diversaj aliaj paĝaroj, kie ĝi reaperas dank' al RSS-eksportado; kelkaj homoj legas ĝin senpere per RSS-legilo. Ekzistas ankaŭ la poŝta dissendo, kiu havas pli ol kvin mil abonantojn. La legantaro multe kreskis dum la pasintaj jaroj (fine de 1999 estis nur 500 abonantoj de la dissendo). Tamen min la kresko ne kontentigas: ĝi estas proporcia al la kresko de interret-uzantoj en la landoj, kie la rusa estas uzata.

Kiel vi elektas la novaĵojn por ke ili taŭgu por neesperantistaj legantoj?

Iam mi lernis Esperanton aŭtodidakte kaj plu memoras mian tiaman serĉon. Estas relative facile por mi kontroli laŭ mi mem, ĉu la materialo estus al mi interesa aŭ ne. Certe mi uzas ankaŭ eksterajn ekspertojn inter miaj konatoj neesperantistaj (kelkajn per tio mi jam tedas, sed pro amikeco ili toleras, povruloj).

Ĉi-jare mi komencis studadon ĉe la fakultato, kie mi ankaŭ laboras kiel instruisto (kaj tial havas signifajn rabatojn cetere), en jarlonga intensa kurso por ĵurnalistoj kaj redaktoroj. Mi jam sentas novan inspiron kaj novan scion, kiu helpas al mi en la laboro; espereble post paso de jaro *pliprofesiiĝon* (UEA ne vane ripetis tiun vorton milfoje, por mi tio efikis!) sentos ankaŭ la legantoj.

Ĉu vi spertas, ke Esperanto novosti vekis interesiĝon pri Esperanto, eble eĉ logis iujn lerni la lingvon?

Mi certe ne havas precizajn datumojn pri tio, sed ne dubas, ke tio (veko de interesiĝo) okazas ĉiutage. La celo de la servo, cetere, apenaŭ estas lernigi Esperanton al oni. Per la tekstoj mi ŝatus plej unue altiri atenton al la lingvaj problemoj ĝenerale. Certe per mencio de Esperanto-eventoj kaj esperantistaj iniciatoj mi ankaŭ reklamas la lingvon. Ofte aperas novaĵoj pri kursoj de Esperanto kun kontakteblecoj, do rekta reklamo de studeblecoj.

Ĉu vi konas similan iniciaton en alia lingvo? Kiajn konsilojn vi donus al alilandaj esperantistoj, kiuj volus ekigi novaĵ-servon pri Esperanto en sia nacia lingvo?

Mi bone konas nur pri litovlingva Mozaika de Jevgenij Gaus, laŭ lia propra konfeso influita de Esperanto novosti. Mozaika tamen, laŭ ĝia paĝaro, aperas malpli ofte. Mi aŭdis pri aliaj similaj projektoj en la lingvoj angla, germana, portugala kaj aliaj.

Por la startuloj mi ŝatus doni tre gravan konsilon: plej unue decidu, por kiu vi skribos. Ĉu por duonesperantistoj, kiuj preferas legi nacilingve (ankaŭ nobla tasko fakte), ĉu por jamaj interesiĝantoj pri Esperanto, ĉu ankoraŭ por iuj. Havi specialan celgrupon en la kapo devas multe helpi al la projekto. Bedaŭrinde en mia kapo forestas tia imago, kaj tio malhelpas min: mi devas imagi ĉiujn grupojn, kiuj iam pro iuj kialoj aliĝis al Esperanto novosti, kaj inventi ion interesan por ĉiu grupo. Tamen eĉ mi sukcesas gardi iom unuecan stilon, ŝajne.

Se vi en la reto ekigas tian servon, uzu trafajn vortojn. Ekzemple, Esperanto novosti estas bone trovata en ruslingva interreto per la nomoj de kelkaj rusiaj regionoj, per la serĉmendoj prilingvaj ("lingvoj de UN", "hinda lingvo", "tutmonda uzo de la angla" kaj simile) - tiel multaj homoj hazarde ekscias, ke Esperanto estas daŭre viva kaj ke esperantistoj havas tre specialan vidpunkton pri kio estas justa lingva ordo.

arkivita en: