Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2006 La elsendoj en Esperanto ne ĉesis
Agoj pri dokumento

La elsendoj en Esperanto ne ĉesis

de Redakcio Laste modifita: 2006-12-04 14:33

La esperantlingvaj elsendoj de la Pola Radio ne ĉesis komence de decembro, kvankam du el la tri konstantaj kunlaborantoj estas maldungitaj. En la unua elsendo post la monatŝanĝo, vendrede la 1-an de decembro, aŭdiĝis la voĉoj de Barbara Pietrzak, la estro de la redakcio, kaj Milada Szwedo.

Meze de novembro la du ĵurnalistoj de la Esperanto-redakcio ĉe Radio Polonia ricevis oficialan informon pri maldungo. Krom la maldungitaj Gabi Kosiarska kaj Wojtek Usakiewicz, en la Esperanto-redakcio konstante laboras nur ĝia estro, Barbara Pietrzak.

Wojtek Usakiewicz devos foriri fine de februaro, kaj Gabi Kosiarska pro amasiĝintaj feriaj tagoj ŝajne jam komence de decembro. Komplete mankas oficiala informo pri tio, kiam la estraro de la Pola Radio intencas ĉesigi la esperantlingvajn elsendojn, sed laŭ diversaj supozoj la elsendoj povos finiĝi jarŝanĝe aŭ eĉ pli frue, ĉar ekmankas laborfortoj en la redakcio.

Same kiel pli fruaj elsendoj, ankaŭ la unua decembra esperantlingva elsendo de Pola Radio eĉ ne per unu vorto menciis la decidon de la radia estraro nuligi la Esperanto-redakcion.

cxu cenzuro?

Afiŝita de Bjørn A. Bojesen je 2006-12-05 02:05
Mi ne auxskultas radion (krom podkastojn) - sed cxu ne strangas ke la elsendo neniom mencias pri sia baldauxa forigxo? Cxu la redakcio parolas sub cenzuro?

Imagu malaperontan gazeton, kiu nenion skribas pri sia neestonto! Aux televi- ho, prave, ni ja havas ITV...

Cxu ni dauxras kiel Komunista estraro?

Afiŝita de Rafael Berzunza je 2006-12-09 03:05
Mi surprizigis kiam lasta 7a de decempbro mi denove auskultis radio elsendo sed strange la parolantoj sonis eta malvarma kaj ne dankis sia dauxrigo nek a la apogo.. mi vere pensas ankaue ke ilin estas minaca.. bone ni esperantistoj devas elpensi pri UEA oficiala radio aux privata. Kaj ni ne bezonos plori por auskultu nian negrava lingveto.. Pola radio meritas elsendu en la rusa .. zwagila ... klingona .. lingvo..
ne estas nian problemon cxu ne? ;)


Powered by Plone CMS, the Open Source Content Management System

Ĉi tiu retejo sekvas la jenajn normojn: