Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Usonaj esperantistoj liberigis sian retejon

Usonaj esperantistoj liberigis sian retejon

de Redakcio Laste modifita: 2006-01-09 23:37
Nova, moda, alloga retpaĝaro verŝajne nuntempe estas la plej grava vizaĝo kiun organizaĵo montras al la mondo, opinias Steven Brewer, la vic-prezidanto de Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, ELNA. La retejo de ELNA estis moderna antaŭ dek jaroj, kiam ĝi estis kreita. Poste neniu havis tempon bone prizorgi ĝin, kaj laŭ Steven Brewer ĝi komencis putri. Dum la unua plena semajnfino de januaro, teamo de entuziasmuloj kolektiĝis en Teksaso por refari la tuton. La nova retejo de ELNA ne plu restos sur la ŝultroj de unu respondeculo. Per nova sistemo, tuta teamo povos okupiĝi pri la retejo, lokaj kluboj povos facile starigi sian propran sekcion en la paĝaro, kaj ĉiuj membroj rajtos libere afiŝi artikolojn en la retejo.
Usonaj esperantistoj liberigis sian retejon

La reteja teamo, Steven Brewer meze.

Antaŭ jaro, oni petis ke mi proponu min kiel vic-prezidanton de la Esperanto Ligo de Norda Ameriko (ELNA) kaj mi akceptis. Kiam mi rigardis la bezonojn de ELNA, mi decidis ke la plej granda bezono verŝajne estis la retpaĝaro. Oni konstruis ĝin antaŭ preskaŭ dek jaroj. Tiam ĝi aspektis sufiĉe moda kaj dum kelkaj jaroj, oni sufiĉe zorge pligrandigis kaj plibonigis ĝin. Poste, ĝi komencis putri.

Dum la pasintaj kelkaj jaroj, neniu vere subtenis ĝin. Oni povis sendadi petojn al la komisiito pri la retpaĝaro kaj ricevi nenian respondon. Mi volontulis respondeci pri la konstruado de nova paĝaro kaj ĉe la 2005 Landa Kongreso oni elektis min kiel vicprezidanton kaj oficialigis min kiel komisiiton pri la retpaĝaro. Mi dissendis peton ke oni helpu min novigi kaj redesegni la paĝaron.

Teamo de aliaj homoj respondis al mia voko - mi pensas pri ili kiel aro da superhomoj: Philip "bradipo" BREWER (mia frato, verkisto, kaj iama redaktoro de Esperanto-USA); Phil DORCAS (prezidanto de ELNA kaj giganto); Tracy HUBER (lignolaboristo kaj komputila novulo); d-ro Fred MEYERS (fama fizikisto kaj longtempa esperantisto); Anderson "nehundo" MILLS (doktora studento, dancisto, kaj stelulo de la Aŭstina esperanta movado); William "ailanto" PATTERSON (retmastro, kontrolisto, kaj esperantisto ekserordinara); d-ro Robert READ (genia sciencisto kaj bona patro); Chuck "amuzulo" SMITH (juna sperta komputilisto kiu forgesis ke li estu en Germanio); Jacob "kvarko" SCHWARTZ (genia komputilisto kaj organizanto); David WOLFF (antaŭa prezidanto de ELNA kaj luphomo); kaj multaj aliaj.

Ni unue diskutis la aferojn retpoŝte. Ni komence faris decidojn pri la organizado de la novaj paĝoj. Ni decidis pri la roloj de bazaj paĝoj kaj planis ligojn al ili je la maldekstra flanko. Ĉe la supro, ni planis ligojn por diversaj aroj da homoj: lernantoj, membroj, junuloj, aktivuloj, ktp. Kaj ni komencis la laboron redakti la paĝojn per vikio (komputila sistemo kiu ebligas al pluraj kunlaborantoj libere redakti tekstojn, same kiel en Vikipedio.)

Multaj el la paĝoj estis origine verkitaj por presitaj materialoj. Tiaj aferoj ofte devas esti memstaraj: devas havi enkondukojn al Esperanto, kiel kontakti la organizaĵon, kaj tiel plu. Por la reto, oni uzas unu paĝon por ĉiu rolo, kaj simple ligas al tiu paĝo kiam necesas indiki certan informon.

Ni konsentis ankaŭ ke finfine ni elektu uzi iun pretan enhav-administran sistemon. Tiaj sistemoj ofertas multajn servojn, simpligas la aldonadon kaj redaktadon de paĝoj, kaj faciligas ke multaj homoj partoprenu la subtenon de la retpaĝaro. D-ro READ proponis Drupal, tre popularan kaj fortan sistemon. Mi timis ke la ŝanĝo al enhav-administra sistemo bezonus tiom longan tempon ke ni devus atingi ĝin en du paŝoj. Tial mi proponis ke mi povus rapide konstrui pli belan retpaĝaron el simplaj html-paĝoj por anstataŭigi la malnovan ĝis ni estos pretaj fari la grandan laboron por komplete ŝanĝi la sistemon.

Pro diversaj kialoj, tio ne okazis - plejparte pro tio ke estis pli da laboro ol unu homo povus fari sole, do ĉi-aŭtune d-ro READ proponis ke ni aranĝu lok-retan feston en lia domo dum januaro por kune fari la transprenon de la malnovaj paĝoj. Kaj mi konsentis ke, se ni havas tiun unu momenton por fari la laboron, ni tiam ekuzu enhav-administran sistemon - kaj ni elektis Drupal.

En la monatoj antaŭ la retfesto, ni faris la teknikan laboron necesan por starigi la sistemon. Mi instalis la programaron, agordis la servilon kaj refasonis la "temon" (la paĝaranĝon, kolorojn, bildetojn, ktp.) por ke ĝi taŭgu por niaj celoj. Mi ankaŭ faris kelkajn ŝanĝojn al la Drupala sistemo mem, por ke ĝi pli bone taŭgu por niaj celoj. Kiam la sistemo ekfunkciis, d-ro READ kaj mi komencis la transprenon de paĝoj kaj komencis reklami la paĝojn kaj la feston al pli kaj pli granda grupo da homoj.

La retfesto komenciĝis
je la 6-a de januaro 2006. Kelkaj flugis al Austin, Texas, aliaj veturis per aŭto. En la subetaĝo de lia domo, d-ro READ konstruis komputilreton, kaj oni ligis la komputilojn al la reto. Mi kunportis makintoŝan kaj linuksan komputilojn. Kelkaj havis porteblajn komputilojn, aliaj alportis siajn grandajn skatolojn kaj ekranojn. Kaj mi kaj "Nehundo" Anderson MILLS alportis sen-dratajn bazstaciojn. Kaj ni komencis labori.

Dum la tuta semajnfino, ni prenis malnovajn paĝojn de la retpaĝaro, redaktis ilin, kaj enmetis ilin en la nova sistemo. Ni havis kelkajn longajn diskutojn pri solvendaj problemoj kaj estontecaj demandoj. Ni faris ankaŭ diversajn aliajn taskojn: ekzemple ni preparis videoregistraĵojn por reklamoj pri Esperanto per videokamerao kaj parolis pri aliaj diversaj projektoj por antaŭenigi Esperanton en Usono kaj tra la mondo. Ni ankaŭ trinkis bieron, manĝis italan pasteĉon, kaj spektis la filmon Blade III (kiu uzas Esperanton diversmaniere).

Ni aldonis kelkajn dinamikajn aspektojn al la paĝaro: ĉe la unua paĝo estas diversaj bildoj el kiuj unu estas hazarde elektita por aperi. Ankaŭ je la dekstra flanko estas la kvin plej novaj bildoj ĉe la retloko Flickr en la grupo Esperantujo.

Flickr estas nova, provizora servo, kiun Yahoo aĉetis antaŭ kelkaj monatoj. Flickr funkcias kiel foto-arkivejo, kiu samtempe provas helpi ke oni trovu homojn kun similaj interesoj. Ĝi estas teknike profesia servo, ĝi estas senkosta (por ĝis 20MB de bildoj ĉiumonate), kaj estas multaj diversaj manieroj interagi kun la servo de teknika flanko (kaj por aldoni kaj por serĉi kaj vidi bildojn).

En Flickr oni povas indiki pri kio temas bildoj kaj facile trovi similtemajn bildojn de aliaj uzantoj. Ankaŭ eblas starigi grupojn de bildoj kun simila temo (ekzemple "Esperantujo"). Estas 19 homoj kiuj apartenas al la grupo nun, kaj espereble pliaj aniĝos.

Dum Flickr restos provizora, oni ne tradukos la interfacon al aliaj lingvoj, sed post kiam ĝi atingos la unuan finitan version, oni promesas ke aliaj lingvoj eblos. Ĝis tiam, al mi ja plaĉas ke esperantlingvaj kaj esperanttemaj bildoj videblas kune kun la aliaj miloj da bildoj.

Dum la fina posttagmezo de la retfesto, ni finis nian laboron pri la retpaĝaro. Ni kontrolis la paĝojn por trovi eventualajn erarojn kaj verkis artikolojn kiuj aperos en la unua paĝo dum kelkaj semajnoj (se nenio alia aperos). Estos, kompreneble, multege da aferoj ankoraŭ farindaj - multaj teknikaj problemoj por mi, pri la aspekto kaj funkciado.

Ni ankoraŭ devas ŝanĝi la adreson por la nova retpaĝaro anstataŭigu la malnovan. Ankaŭ por la estraro restas diversaj demandoj pri politiko: kiu rajtas uzi la retpaĝaron kaj por kio? Kiu ricevu kiajn privilegojn? Kiam membroj ricevu privilegiojn kaj kiam perdu ilin, se oni ne plu membriĝas? Kaj tiel plu. Sed ekde nun ELNA havas pli bonan, profesian kaj modernan aspekton por la mondo.

Nova, moda, alloga retpaĝaro estas nuntempe verŝajne estas la plej grava vizaĝo kiun organizaĵo montras al la mondo. Nun ni povos publikigi nian adreson sen timi ke ĝi forpuŝos vizitantojn. Plue, ni jam ĉi-semajnfine bone instruis al 7-8 homoj kiel bone regi la sistemon, tiel ke la tuta afero ne devos resti nur sur la ŝultroj de unu aŭ du homoj. Kaj ni komencas plani por la estonteco: unu projekto finiĝas kaj ni rigardas al la estonteco. Kiu nun estas la plej grava problemo? Ne probleme! Estas nenio kion niaj superhomoj ne povas fari!

Steven Brewer
foto el Esperantujo

Rilata enhavo
La nova retejo de ELNA
arkivita en: