Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Publika listo de denaskuloj kaŭzas disputon

Publika listo de denaskuloj kaŭzas disputon

de Redakcio Laste modifita: 2006-10-09 19:57
Fine de septembro Ulrich Matthias, germana esperantisto kaj patro de 4-jara denaskulino, publikigis en Vikipedio liston de denaskaj esperantistoj. Laŭ li, tia listo utilas interalie por fari iom fidindan takson pri la nombro de denaskaj esperantistoj en la mondo. La publikigo de la nomoj tuj elvokis akrajn reagojn inter la gepatroj de la infanoj. "Se la listo restas en la reto kaj tie troviĝas nomoj kaj naskiĝjaroj de infanoj, sen permeso de la koncernaj gepatroj, tio fariĝas grava fonto de malakordo inter la gepatroj de denaskuloj", opiniis Jouko Lindstedt. Post la diskuto, multaj nomoj estis parte anonimigitaj aŭ tute forigitaj el la listo. Krome iu aperigis en la listo la nomojn Donald Duck, Druido Miraklomiks kaj Zozo Reguldeksep, supozeble por montri, kiel facile estas misuzi la redaktan liberecon de Vikipedio. Fine la listo estis komplete forigita el Vikipedio, sed reaperis en alia loko, tamen sen familiaj nomoj.

Listo kun 19 nomoj de "vivantaj denaskaj esperantistoj" aperis en Vikipedio fine de septembro. La listo rapide kreskis ĝis pli ol cent nomoj, kaj komence de oktobro ekis diskuto pri ĝi inter la kunlaborantoj de Vikipedio. Tiam la iniciatinto Ulrich Matthias klarigis, ke li komencis kolekti la liston  ĉefe ĉar lin interesas la nuntempa nombro de denaskuloj.

- En la germana vikipedio (artikolo Esperanto) oni mencias la nombrojn "ĉ. 1.000" kaj "200 - 2.000", sed ĉi-lastan suban limon ni eble jam baldaŭ superos, li esperis.

Li argumentis, ke la publikigo de la listo ne prezentas jurajn problemojn, almenaŭ ne laŭ la germana leĝo.

- Diskonigo de la nura nomo kaj la fakto de la denaska esperantisteco verŝajne ne estas tre tikla afero, des pli, ĉar pri plimulto de la nomitoj (krom kelkaj infanoj) la informo pri la esperantisteco ĉiukaze jam troviĝas multloke en la reto. En Germanio jam okazis fama jura proceso pri aperigo de "konfidenca" informo en Vikipedio (Artikolo: Tron (Hacker), kiun Vikipedio (Wikimedia Deutschland e.V.) fine gajnis; pliaj tiuspecaj procesoj ne estas konataj al mi.

Tamen li atentigis, ke ja indas tre bone pripensi, antaŭ ol publikigi eventuale konfidencajn informojn en Vikipedio.

- Ni ĉiam konsciu pri tio, ke informo unufoje aperigita en Vikipedio ofte ne estas plene forigebla en la reto - restas la "historio" aŭ - se administranto forigas ĝin - foje eĉ iu kopio en alia retejo. Mi kreis la liston, ĉar mi opinias ĝian utilon (donado de konkreta informo pri la E-movado) pli granda ol ĝian eventualan malutilon (kiu laŭ mi ne povas esti granda, krom se en iu lando okazos nova persekutado de esperantistoj...)

En fermita retpoŝta listo de esperantistaj familioj multaj diskutantoj esprimis fortan indignon pro la nepetita publikigo de informoj pri infanoj.

- Aldone al la utila diskuto pri la difino de denaskuleco kaj pri la historie unuaj denaskuloj, ni jam ankaŭ vidis sufiĉe akrajn esprimojn en ĉi tiu listo kaj mildan ret-sabotadon kontraŭ la koncerna Vikipedia artikolo. Bedaŭrinde ne ĉiuj rimarkas, ke en Interreto devus tamen validi la samaj bazaj reguloj kiel en la socio ĝenerale, aŭ ke ili devus validi en Esperantujo, skribis la administranto de la listo, Jouko Lindstedt.

Alia listano opiniis, ke necesus diskuti pri komunaj reguloj pri publikigeblaj informoj, sed Jouko Lindstedt atentigis, ke ne eblas fari iajn "Esperantujajn regulojn", kiam tre multaj eŭropaj landoj jam havas validan leĝon pri la publikigo de personaj donitaĵoj.

- Kiam la Esperanta Civito ekkolektis registron pri denaskuloj, oni diris al mi, ke tio eblas laŭ la svisa leĝo; en kvin minutoj mi tamen trovis en la reto svisan leĝon, kiu tre similas al la finna. Do ne hastu diri, ke en via lando tio estas permesata!

Post la akra diskuto iuj vikipediistoj komencis anonimigi la liston. Aliaj kontraŭis.

- Bert Schumann mallongigis multajn familiajn nomojn al iliaj komencaj literoj. Pri tio ni ĉi tie ne konsentis. Li simple sen konsento forigis informojn el la Vikipedio. Se iu denaskulo mem ne volas esti menciita ĉi tie per tuta nomo, tio estas alia afero. Sed ĝis nun ne venis plendoj. Do kial Bert Schumann senkiale forigis informojn el la Vikipedio? Laŭ mi, ni restarigu la plenajn familinomojn, opiniis vikipediisto Marcos.

-  Iu sennomulo anstataŭigis la familian nomon de Nóra kaj Pálma per "C.". Ĉu indas, kiam la informo, ke Ernő Csiszár havas filinojn Nóra kaj Pálma, kiuj estas denaskaj esperantistoj, jam troviĝas en Vikipedio, miris vikipediisto Lingvulo.

En la familia listo la disputo iĝis tiom akra, ke la listestro Jouko Lindstedt fine tute haltigis ĝin, argumentante, ke plua diskuto kondukus nur al plia malpaco.

- La opinioj disduiĝis tre forte - ĉe unu poluso staras tiuj, kiuj postulas respekton de la privateco kaj de la sufiĉe klaraj leĝoj tiucelaj, ĉe alia poluso tiuj, kiuj argumentas aŭ per tio, ke la listo estas utila por Esperanto, aŭ per tio, ke ĝi ĉiuokaze aperos en unu aŭ alia formo kaj ne eblas plu forigi ĝin. Persone, kiel vi rimarkas, mi estas ĉe la unua poluso. Por mi la argumentoj de la dua poluso sonas proksimume kiel "oni neniam povos tute ĉesigi ŝteladon, kaj krome mi havas neegoisman kialon ŝteli, sekve mi rajtas ŝteli".

La 5-an de oktobro aperis en la koncerna Vikipedia paĝo formala propono pri forigo. Tamen administrantoj laŭ la reguloj de Vikipedio rajtas forigi nur paĝojn, kies forigon neniu kontraŭas.

Ampleksa diskuto pri la plua sorto de la listo okazis en la Vikipedia diskuta paĝo pri forigendaj artikoloj. La 7-an de oktobro la teksto de la listo estis provizore kaŝita de tuja vido "ĝis atingo de unueco pri juraj kaj aliaj aferoj". Du tagojn poste ĝi estis forigita el Vikipedio, translokita en alian publikan retejon, kaj ĉiuj plenaj familiaj nomoj estis forigitaj.

arkivita en:
Marcos
Marcos diras:
2006-10-06 14:29
Unue, mi volas klarigi, ke mi esprimis la supre menciitan opinion antaux ol ekscii pri la forigo-diskuto en la denaskula dissendolisto. Intertempe, mi konsentas kun la mallongigo de la familinomoj de cxiuj esperantistoj, kiuj ne meritas apartan artikolon en Vikipedio.

Aldone, mi volas gxustigi la aserton en la lasta frazo. Estas skribite ke "administrantoj rajtas forigi nur paĝojn, kies forigon neniu kontraŭas". Tio ne veras. Administrantoj rajtas forigi pagxon, se la plej multaj Vikipediistoj (kiuj kundiskutis pri la forigo) konsentas kun la forigo. Unu kontrauxulo ne povas malebligi forigon de pagxo. Sed gxis nun la diskuto pri forigo aspektas malsame: En la pagxo pri forigopetoj, nur unu konsentis kun la forigopropono, dum tri kontrauxis gxin. Tial nun sxajnas versxajne, ke la listo ne estos forigita.

Marcos Cramer.
harri
harri diras:
2006-10-08 18:56
Libera folio tute pravas pri la forigoregulo. En la vikipedia paĝo "Forigendaj artikoloj", sub la titolo "Regularo pri forigoj", mi legas: "La administrantoj nur forigu paĝojn, al kies forigo neniu kontraŭis sur tiu [= por diskutoj pri forigo] paĝo." Tamen, Vikipedio estas anarkia forumo, kies reguloj povas kiam ajn ŝanĝiĝi, kaj la reguloj malsamas en la diverslingvaj versioj.