Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Dalai-lamao disdonis Tinĉjon en Esperanto

Dalai-lamao disdonis Tinĉjon en Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2006-12-17 12:53
Dalai-lamao, la spirita gvidanto de multaj tibetaj budhanoj, ĉi-jare transdonis la premion "Lumo de vero" al fondaĵo Hergé pro la bildstria verko "Tinĉjo en Tibeto". Lige kun la ceremonio, oni disdonis al la ĉeestantoj ekzemplerojn de la esperantlingva eldono de la verko. Esperantistoj ŝajne ne ĉeestis dum la ceremonio, sed laŭ neesperantista ĉeestinto, la esperanta versio estis disdonita "kun la espero, ke iam ni ĉiuj parolos la saman lingvon". La premio "Lumo de vero" estas disdonata ĉiujare de la Internacia Kampanjo por Tibeto. Ĝin ricevas personoj kaj institucioj, kiuj faris "signifajn kontribuojn al la tibeta batalo por homaj rajtoj kaj libereco".

Ĉi-jare estis du premiitoj. Unu estis la sudafrika ĉefepiskopo Desmond Tutu, kiu ricevis la distingon pro sia strebado por fortigi la rajtojn de subprematoj, kaj pro sia klara subteno al la rajtoj de tibetanoj.

La alia premiito ĉi-jare estis la fondaĵo Hergé, kiu estis premiita pro ĝia subteno al la heredaĵo de la forpasinta aŭtoro de Tinĉjo en Tibeto, Georges Remi (alinome Hergé). La franclingva versio de la verko estis publikigita en 1959, en la sama jaro kiam ĉinaj trupoj komplete ekregis Tibeton kaj Dalai-lamao fuĝis el Tibeto al Barato.

Tinĉjo en Tibeto estas unu el la plej popularaj verkoj en la mondfama serio de bildstrioj pri la knabeca ĵurnalisto. La libro rakontas pri la amikeco inter Tinĉjo kaj la tibeta knabo Chang, kiu travivis flugakcidenton en la montaro. Kiam Tinĉjo venas savi sian amikon, li renkontas tibetajn monaĥojn kaj la mitan neĝoviron.

La premio, en formo de tibeta buter-lanterno, estis akceptita de la vidvino de Hergé, Fanny Rodwell. Grava kialo de la premiado estis la sinteno de Hergé en rilatoj kun ĉina eldonisto de Tinĉjo. Kiam la verko aperis ĉinlingve, ĝi estis nomita Tinĉjo en ĉina Tibeto. Hergé kaj lia eldonejo protestis, kaj la ĉina flanko konsentis aperigi la verkon kun la origina titolo.

Ne nur dum la ceremonio oni disdonis ekzemplerojn de la verko al la ĉeestantoj, ankaŭ ekster la salono haveblis senpagaj Tinĉjo-libroj. Sed nur en Esperanto.

La premia ceremonio okazis en Bruselo jam en junio, kaj pri ĝi raportis multaj mondaj amaskomunikiloj. Tamen ĝis nun ne estis vaste konate inter esperantistoj, ke oni specife elektis ĝuste la esperantlingvan eldonon por disdonado. La esperanta eldono de Tinĉjo en Tibeto aperis ĉe la eldonejo Casterman en 2005.

arkivita en:
axel584
axel584 diras:
2006-12-15 16:52
Indas mencii ke, eĉ se Casterman eldonis la bildstrion, la loka asocio LVE [1] (el franca nordregiona urbo) multe klopodis por eldonigi ĝin kaj sen la grava laboro de Michel Dechy (prezidanto de tiu asocio), la bildstrio neniam realiĝus.
Ankaŭ menciindas ke li mem aĉetis 4000 ekzemplerojn de tiu bildstrio (por disvendi poste al diversaj asocioj), kaj li mem riskis multon por la sukseso de tiu eldono. Tiu aĉetado estis kondiĉo de Casterman por konsenti eldoni ĝin.
Mi ĝojas vidi ke la klopodo de Michel Dechy helpis por diskonigi esperanton.

Axel Rousseau

[1] http://www.lve-esperanto.com/
javergara
javergara diras:
2006-12-15 18:33
Oni ne povus imagi pli inspiran kaj esperigan manieron festi la Zamenhofan tagon ol tiun chi belan novajhon (ech se la afero mem okazis en junio), dum liaj puraj memoro kaj espero estas tiel degenere ofenditaj de la Pola registaro. Mi dankas al la morala figuro de la Dalai-lamao ke li, tute neatendite kaj charme emociigas min, en maltrankviliga tago por nia movado pro la malhelaj potencoj plu detruemaj. Kompreneble mi estas neniu, apenau unu el tiuj simplaj naivuloj kiuj klopodas esti paca batalanto lau la tenera spuro de tiu juna judo, homo, homarano naskighinta antau 147 jaroj, pri kiu mi, en tute alia flanko de la mondo, fieras.

José Antonio Vergara (15-an de decembro 2006)
Loren
Loren diras:
2006-12-16 02:15
<i>Oni ne povus imagi pli inspiran kaj esperigan manieron festi la Zamenhofan tagon</i>

... kaj mi ne povus imagi ke la Dalai-lamao provizus tian manieron festi Zamenhof-tagon tiel rekte lige kun Gxe-Conkapa-tago - ! (Por tiuj dekoj da homoj kiel mi kiuj havas veran okazon festi ambaux.) Tiun gxojigan novajxon mi devos cxi-vespere disponigi vizagx-al-vizagxe al kelketaj amikoj kiuj supozeble gxuos gxin kaj malofte auxdas pri Esperanto.

(ankaux cxi tie ankoraux 2006-12-15)
javergara
javergara diras:
2006-12-16 19:55
Kara flavchapelulo,

mi ghojas ke estas Geluk-anoj che ni. Chu vi jam alighis al la diverskola Budhana Ligo Esperantista ?

Amike,

joseantonio.vergara(a)gmail.com
javergara
javergara diras:
2006-12-15 20:18
La foto kiu enestas la artikolon de Libera Folio fakte estas la sola anglalingva referenco kiun mi trovis pri tiu ceremonio (Light of Truth Awards) kun eksplicita mencio al Esperanto :

http://www.savetibet.org/programs/lotaward/2006/images.php?id=2

Amike,

José Antonio Vergara
dormomuso
dormomuso diras:
2008-04-21 09:45
"La libro rakontas pri la amikeco inter Tinĉjo kaj la tibeta knabo Chang, kiu travivis flugakcidenton en la montaro."

Fakte, Ĉang estas ĉina. Kaj la franca tinĉjo, kun tibetanoj, savas lin. Amikeco inter popoloj estas eble !!!