Dalai-lamao disdonis Tinĉjon en Esperanto
Dalai-lamao, la spirita gvidanto de multaj tibetaj budhanoj, ĉi-jare transdonis la premion "Lumo de vero" al fondaĵo Hergé pro la bildstria verko "Tinĉjo en Tibeto". Lige kun la ceremonio, oni disdonis al la ĉeestantoj ekzemplerojn de la esperantlingva eldono de la verko. Esperantistoj ŝajne ne ĉeestis dum la ceremonio, sed laŭ neesperantista ĉeestinto, la esperanta versio estis disdonita "kun la espero, ke iam ni ĉiuj parolos la saman lingvon". La premio "Lumo de vero" estas disdonata ĉiujare de la Internacia Kampanjo por Tibeto. Ĝin ricevas personoj kaj institucioj, kiuj faris "signifajn kontribuojn al la tibeta batalo por homaj rajtoj kaj libereco".
Ĉi-jare estis du premiitoj. Unu estis la sudafrika ĉefepiskopo Desmond Tutu, kiu ricevis la distingon pro sia strebado por fortigi la rajtojn de subprematoj, kaj pro sia klara subteno al la rajtoj de tibetanoj.
La alia premiito ĉi-jare estis la fondaĵo Hergé, kiu estis premiita pro ĝia subteno al la heredaĵo de la forpasinta aŭtoro de Tinĉjo en Tibeto, Georges Remi (alinome Hergé). La franclingva versio de la verko estis publikigita en 1959, en la sama jaro kiam ĉinaj trupoj komplete ekregis Tibeton kaj Dalai-lamao fuĝis el Tibeto al Barato.
Tinĉjo en Tibeto estas unu el la plej popularaj verkoj en la mondfama serio de bildstrioj pri la knabeca ĵurnalisto. La libro rakontas pri la amikeco inter Tinĉjo kaj la tibeta knabo Chang, kiu travivis flugakcidenton en la montaro. Kiam Tinĉjo venas savi sian amikon, li renkontas tibetajn monaĥojn kaj la mitan neĝoviron.
La premio, en formo de tibeta buter-lanterno, estis akceptita de la vidvino de Hergé, Fanny Rodwell. Grava kialo de la premiado estis la sinteno de Hergé en rilatoj kun ĉina eldonisto de Tinĉjo. Kiam la verko aperis ĉinlingve, ĝi estis nomita Tinĉjo en ĉina Tibeto. Hergé kaj lia eldonejo protestis, kaj la ĉina flanko konsentis aperigi la verkon kun la origina titolo.
Ne nur dum la ceremonio oni disdonis ekzemplerojn de la verko al la ĉeestantoj, ankaŭ ekster la salono haveblis senpagaj Tinĉjo-libroj. Sed nur en Esperanto.
La premia ceremonio okazis en Bruselo jam en junio, kaj pri ĝi raportis multaj mondaj amaskomunikiloj. Tamen ĝis nun ne estis vaste konate inter esperantistoj, ke oni specife elektis ĝuste la esperantlingvan eldonon por disdonado. La esperanta eldono de Tinĉjo en Tibeto aperis ĉe la eldonejo Casterman en 2005.


LVE : Lille Villeneuve Esperanto
Ankaŭ menciindas ke li mem aĉetis 4000 ekzemplerojn de tiu bildstrio (por disvendi poste al diversaj asocioj), kaj li mem riskis multon por la sukseso de tiu eldono. Tiu aĉetado estis kondiĉo de Casterman por konsenti eldoni ĝin.
Mi ĝojas vidi ke la klopodo de Michel Dechy helpis por diskonigi esperanton.
Axel Rousseau
[1] http://www.lve-esperanto.com/