Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Ĉiuj ni amegas Usonon...

Ĉiuj ni amegas Usonon...

de Redakcio Laste modifita: 2007-01-14 19:16
Ĝustatempe por la ĉi-jara Internacia Seminario aperis la nova, profesinivela kompaktdisko de "La Perdita Generacio", internacia bando estiĝinta lige kun la Internaciaj Junularaj Kongresoj en Svedio kaj Rusio. Ĝustatempe por la silvestra balo en la 50-a IS aperas la unua recenzo de la nova disko. La recenzon speciale por Libera Folio verkis Oleg Izjumenko. Li mem atentigas, ke li estas ne nur amiko de unu el la bandanoj, sed ankaŭ granda ŝatanto de la bando, do la recenzo neeviteble estas favora. Sed ja aperos aliaj. Vi povas bonuse elŝuti du kantojn el la nova albumo, en la formatoj ogg aŭ mp3.

Ĉiuj ni amegas Usonon… sed ĉiu laŭ sia propra maniero. Tiu de unu el la plej novaj (naskiĝinta en la jaroj 2003–04 lige kun la IJK-j en Svedio kaj Rusio respektive) muzik-grupoj de Esperantio, nome La Perdita Generacio, certe estas tre specifa.

Nepretan aŭskultanton ja povas mirigi asertoj kiel: ‘riĉaj homoj estas feliĉaj, paradizo estas en Beverly Hills’, aŭ ‘belaj famaj homoj endas pli, kiu volas malriĉulon vidi?’, aŭ ‘ĉia valoro malprofunda estas, kompreneble ĝi aĉeteblas’. Sed eble tiuj ĉi esceptoj el unu de iliaj kantoj eĉ pli ŝokos tiujn, kiuj iomete konas la historion kaj personaron de la grupo: tiu plejparte konsistas el verduloj (politikaj kaj nepolitikaj).

Sufiĉos tamen konatiĝi kun aliaj kantoj de la albumo por kompreni la absurdŝercan ironion de la kanto ‘Ĉiuj ni amegas Usonon’. Ja ne mankas ankaŭ multe pli sinceraj kaj seriozaj verkaĵoj kiel, ekzemple, ‘Revu viviganto’, ‘Ĉiu momento estas voĵaĝo’ aŭ ‘Societo de vivantaj poetoj’ – mi listigas ‘kvinstelajn’ listanojn el mia iTunes.

Finaŭskultante la lastan el tiuj, aŭdas mi la vortojn ‘estas eble la plej bona kanto’ kaj emas konsenti, kvankam malfacilas elekti iun solan la plej bonan el tiu ĉi stile bunta diverskanta albumo… Ĝi, profesie surdiskigita en studio, eldoniĝis sur KD-j antaŭ la Kristnasko 2006. Pri mendado vi povas kontakti la grupestron (Tomas Q. Nilsson, <kontakto@laperditageneracio.se>).

Eble tia senkritika kaj delonga ŝatanto de muziko de LPG kiel mi ne estas bona kandidato por verki la unuan recenzon de Eksenlime… Sed la vivo estas mirinda afero, kaj ideo de tiu ĉi artikoleto naskiĝis ĉe la vespermanĝa tablo inter la grupestro de LPG Tomas Q. Nilsson, la ĉef-redaktoro de Libera Folio Kalle Kniivilä, kaj via modesta recenzanto.

Aliaj, multe pli nekredeblaj, personaj travivaĵoj, spertoj kaj aventuroj de la muzik-verkisto kaj kunkantisto Tomas estas la ĉefaj inspirantoj de preskaŭ ĉiu kanto de la albumo. Renkontinte lin ĉe iu Esperanto-aranĝo, ne maltrafu vian ŝancon demandi pri la historioj malantaŭ la kantoj ‘La kosma aventuro’, ‘Valso kun komunistino’ kaj ‘La Pasinta Generacio’.

Eksenlima muziko sonas kaj resonas el mia komputilo dum verkado de tiu ĉi recenzo, kaj venas al mi la penso: se oni foje nomas JoMon ‘Elvis Presley de la Esperanto-movado’, tiam ĉu, demandas mi min, Esperantujo ekhavas nun sian John Lennon?


Speciale por Libera Folio
Oleg Izjumenko
Oleg326756@gmail.com

Du kantoj de la nova albumo:
Ĉiuj ni amegas Usonon (ogg, 3Mb)
Revu viviganto (ogg, 4Mb)
Ĉiuj ni amegas Usonon (mp3, 3Mb)
Revu viviganto (mp3, 4Mb)

Kelkaj uzantoj raportis teknikajn problemojn pri la ogg-versioj, sed la dosieroj bone funkcias almenaŭ en la senpaga son- kaj filmludilo VLC.

arkivita en: