Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Baltiaj Esperanto-Tagoj allogis 137 partoprenantojn

Baltiaj Esperanto-Tagoj allogis 137 partoprenantojn

de Redakcio Laste modifita: 2006-07-16 11:25
La tradiciaj Baltiaj Esperanto-Tagoj ĉi-jare okazis de la 4-a ĝis la 8-a de julio en Estonio kaj logis 137 partoprenantojn.

La ĉi-jaraj, jam 42-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj okazis en Kuressaare sur la insulo Saaremaa, Estonio. La slogano de BET-42 estis "Por unueco kaj diverseco de la popoloj ĉe la Balta Maro". Kadre de BET-42 okazis la amatora arta konkurso "Kannel".

La aranĝon partoprenis 137 esperantistoj el pli ol 10 landoj (Estonio, Latvio, Litovio, Finnlando, Svedio, Germanio, Hispanio, Luksemburgio, Britio, Pollando kaj aliaj). La plej multaj estis nature estonoj - 40 personoj, latvoj estis 21, litovoj - 17.

Estis honorigitaj la fondintoj de BET - Biruta Rozenfelde el Latvio, Zenonas Sabalys el Litovio, Mart Vabar el Estonio kaj Laanest Lembe el Estonio. Estis aranĝita somera universitato, kaj  aperis kolora faldfolio pri Saaremaa kaj Kuressaare.

[laŭ informoj de Povilas Jegorovas]

arkivita en: