Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Mortis la bonzo, restu la bardo

Mortis la bonzo, restu la bardo

de Redakcio Laste modifita: 2006-10-14 12:54
Gonçalo Neves de multaj jaroj estas fervora kaj senĉesa leganto de la poemoj de William Auld. Ne nur lia majstroverko, "La infana raso", sed ankaŭ liaj postaj poemaroj pruvas, ke Auld estis genia artisto, skribas Neves. Pri aliaj facetoj de Auld Gonçalo Neves ne havas same favoran opinion. "Auld poiome fariĝis ikono de la movado. Li mem nek prajmis nek nutris tiun disvolviĝon, sed li akceptis ĝin pasive. Ne pro vanto aŭ aroganto – li ja estis homo tre honesta, modesta kaj sincera – sed pro naivo kaj troa bonvolo, precipe dum la lastaj jaroj, kiam la diversaj partioj kaj skoletoj de la movado komencis uzi lian figuron kiel allogilon por siaj demagogiaj celoj kaj politikaj manovroj", skribas Gonçalo Neves en sia kuraĝa, trafa, kaj iom polemika artikolo pri Auld.

La dekunuan de septembro, kvin jarojn post la kamikazaj atakoj kontraŭ la ĝemelaj turoj en Novjorko, kaj du monatojn antaŭ sia 82-a naskotago, transmondiĝis William Auld, ekspiloto de ĉas-aviadiloj kaj emerita viclernejestro skota. Tamen la enciklopedioj ignoros liajn profesiajn okupojn kaj eternigos tute alian flankon de lia bunta vivo. Oni ja memoros lin precipe kiel eminentan poeton, kiel la plej gravan verkiston kiu ĝis nun ĝuis, ekspluatis kaj riĉigis la poezian universon de Esperanto.

En 1991, okaze de la 31-aj Internaciaj Floraj Ludoj, mi renkontiĝis kun Auld en Katalunio (Barcelono kaj Taragono), kie li festprelegis dum la premio-disdono. Tiam mi konversis kun li plurfoje kaj ankaŭ amuziĝis kun li kaj aliaj E-istaj amikoj en kafejoj, kie okazis tre vervaj kaj laŭtaj babiloj. Auld estis tre drinkema kaj facile gajiĝis post unu aŭ du glasoj. Ni multe ridis kaj ĝuis la etoson. Li estis tre afabla, inteligenta, sprita kaj agrabla konversemulo. Krome, li parolis la lingvon tre flue kaj bele. Mi kunportis al Barcelono mian ekzempleron de La Infana Raso, al kiu li aldonis subskribon kaj tre ĝentilan dediĉon. Mi konservas ĉi ekzempleron kiel relikvon kaj vendus ĝin por nenia prezo.

Tamen post kelkaj jaroj niaj vojoj disiĝis. Kiam mi publikigis satiran recenzon pri La Manto, pseŭdonima verko de Aldo de’ Giorgi koncernanta kelkajn gravajn movadulojn (precipe Giorgio Silfer kaj Perla Martinelli), Auld sendis plendleteron al la redakcio de Monato, en kiu li komunikis sian suspekton ke oni komplotas kontraŭ la fama itala paro, kun kiu li tiam havis tre bonajn rilatojn. Sekve, li demisiis de sia ofico kiel redaktoro de la literatura fako de tiu magazino. Tiam niaj rilatoj – kiuj jam antaŭe iĝis iom malvarmaj – tute rompiĝis. Pro stulta ŝerco miaflanka, bedaŭrinde…

Pri la verkaro de Auld jam aliaj verkis pli fake kaj leginde ol mi povus fari. Mi rekomendas interalie profundan eseon de Edwin de Kock ["La poeto William Auld" en Barko senpilota] kaj detalan recenzon de Mauro Nervi. Mi diru nur ke ekde 1989 mi estas fervora kaj senĉesa leganto de liaj poemoj. Auld pintas ne nur en La infana raso (1956), lia majstroverko, ofte menciata sed malofte legata de la verdaj propagandistoj. Ankaŭ liaj postaj poemaroj Unufingraj melodioj (1960) kaj Humoroj (1969) pruvas ke li estis genia artisto de la lingvo kiun li elektis por esprimi sian vizion pri la homo, la vivo kaj la universo.

De lia plumo Esperanto fluas jen kalme jen torente, sed ĉiam bele, ĉiam nove, ĉiam surprize, kvazaŭ la lingvon Zamenhof modlintus ĝuste por la lertaj manoj kaj eltrovema menso de ĉi skota kreemulo. Li uzas vortprovizon riĉan, nuancitan kaj plenan de subtile kunligitaj konceptoj. Lia rafinemo impresas kaj allogas ajnan leganton, sed samtempe liaj poemoj malhavas la laboratoriajn artifikojn kaj la buduaran ŝminkon kiuj impregnas tiom da skribaĵoj de komencantoj kaj eĉ de kelkaj aŭtoroj kiuj ĝuas bonan reputacion en la movado. Auld estas kaj ĉiam estos fonto de neelĉerpebla plezuro por ajna poezio-amanto.

Pri aliaj facetoj de Auld (interalie kiel tradukisto kaj eseisto) mi ne havas tiel favoran opinion. Unuflanke, la kvalito de lia prozo-stilo ne atingas la pinaklojn de lia poemado. Aliflanke, liajn meritojn sur ĉi kampoj iom diluas lia troa prozelitismo, kiu poiome kreskis dum lia maljuniĝo. Auld ja deziris konstante pruvi ke per Esperanto oni povas esprimi ĉion, kaj ĉi deziro instigis lin esperantigi tre malfacilajn poeziajn verkojn, sen konscii aŭ agnoski ke Esperanto ordinare havas vortojn pli longajn kaj pli “eksplikemajn” ol ekzemple la angla.

Sekve, por kongruigi la lingvon kun la ritma kaj rima kanvaso de la originaloj, li devis iom karakoli en la gramatika maneĝo, kio ofte naskis versojn iom torditajn kaj malfacile legeblajn. La samo cetere aplikeblas al Kalocsay kaj aliaj korifeoj. Krome, lia amego al Esperanto kiel movado socia kaj kultura igis lin supertaksi la kvaliton de multaj verkistoj, kio malpliigas la sciencan valoron de liaj eseoj kaj antologioj.

Auld poiome fariĝis ikono de la movado. Li mem nek prajmis nek nutris tiun disvolviĝon, sed li akceptis ĝin pasive. Ne pro vanto aŭ aroganto – li ja estis homo tre honesta, modesta kaj sincera – sed pro naivo kaj troa bonvolo, precipe dum la lastaj jaroj, kiam la diversaj partioj kaj skoletoj de la movado komencis uzi lian figuron kiel allogilon por siaj demagogiaj celoj kaj politikaj manovroj. Tiam li fariĝis vera bonzo, legata de malmultaj sed uzata de ĉiuj. Ĉio kulminis en la delira Nobel-aventuro.

Auld ne plu estis la audaca junulo de Spiro de l’ pasio, sed kultinda maljunulo, kiun neniu rajtis ĝeni aŭ eĉ kritiki. Krome, li falis en la reton de la Civito, la plej aberacia sekto kiu ĝis nun ĝermis en la holdo de la E-ŝipo. Sekto kiu celas krei mikrokosmon aŭ paralelan mondon esperantlingvan, kun propra registaro, propra parlamento, propra tribunalo, propraj policanoj, propra prizono, eble ankaŭ propra monunuo kaj propraj putinoj. Kaj Auld ne rimarkis tian ekstravagancon, aŭ preferis fermi la okulojn.

La 11-an de septembro, feliĉe, mortis nur la bonzo. La bardo restos inter ni kaj plu delektos nin per siaj vivdaŭraj verkoj.

Gonçalo Neves

arkivita en:
Jorge
Jorge diras:
2006-10-13 09:39
Necesus iam paroli ankaŭ pri la maldigna kampanjo kontraŭ Auld fare de Diego kaj Haupenthal. Sendepende de la (ne)praveco de la kritiko de Diego pri lia elangligo de la romano "Montara vilaĝo", la titoloj de la du broŝuroj ("La degenero de William Auld" kaj "Ankoraŭ pri la degenero de William Auld"), verŝajne elektitaj de la eldoninto Haupenthal sen scio de Diego, estas unu el la plej fie perfidaj atakoj en la historio de nia literaturo.