Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Forpasis Auld - silento morta post ruliĝ' lavanga

Forpasis Auld - silento morta post ruliĝ' lavanga

de Redakcio Laste modifita: 2006-10-07 21:00
Forpasis William Auld, unu el la plej grandaj esperantaj verkistoj de ĉiuj tempoj. Li naskiĝis la 6-an de novembro 1924, kaj forpasis matene la 11-an de septembro 2006, du monatojn antaŭ sia 82-a naskiĝtago. "Ligas min al Esperanto amikeco, ĉar dum mia vivo mi akiris multoble pli da veraj amikoj per Esperanto ol per mia denaska lingvo", Auld mem iam diris. Auld estis la aŭtoro de La Infana Raso, kiu laŭ Gaston Waringhien estas "unu el tiuj tre malmultaj originalaĵoj en nia lingvo, kiuj egaliĝas kun la unuarangaj produktoj de la aliaj literaturoj". La enterigo de William Auld okazis en Skotlando lunde, la 18-an de septembro. Ĉeestis interalie Renato Corsetti kiel reprezentanto de UEA, kaj Brian Moon kiel reprezentanto de la Akademio de Esperanto.

Forpasis Auld. La tago ŝajnas stranga
post vort' subita kaj silento sekva,
silento morta post ruliĝ' lavanga,
tamen serena, ĉar la blanko puras,
forpasis homo, kies bild' staturas
en niaj pensoj alte, vojogvide
por daŭre krei, same lingvofide.
Baldur Ragnarsson
2006-09-12


La verkoj de William Auld unuafoje prezentis en la Esperanta literaturo la eblecon koncepti la modernan homon kiel esence aspirantan al altegaj atingoj kaj trafantan, ĝuste pro tiu aspiro, senprecedencan solecon. Auld per vervaj bildoj montris, ke en tiu soleco, naskita de la intelekto, oni akute sentas la tenton kapitulaci antaŭ iu kreda sanktejo, religia au doktrina.

En Auld, tia kapitulaco kontraŭdiras la tutan intelektan kaj moralan bazon de la vivo de moderna homo. Li demandas sin, kiamaniere homo aspiranta al la astroj, kaj akceptanta la fakton de la nigreco de la ĉirkaŭa spaco, povas racie kaj hodiaŭane rekonstrui tiujn bazojn de la interhoma solidareco, kiujn ni iam serĉis en la religioj kaj la sekularaj fidoj.

Tiu lia sindemandado, eble plej klare dismetita en Unufingraj melodioj, ŝoforas la klasikan rerakonton de la homara historio en La infana raso, la multfingrajn melodiojn de Humoroj, la multegajn partoprenojn en la homaraj kulturaj aventuroj per abunda traduka kaj kritika verkado, kaj tro multon alian por simpla listigo.

La interveno de Auld tiel komplete refasonis nian ĉielon, ke neniu posta verkisto en Esperanto povis ne loĝi sub ĝuste lia ĉielo. Kvazaŭ ĉi tio ne sufiĉus, li donis al ni brilajn antologion, krestomation, lernolibron, postlernajn studilojn.

Nun, kiam ni ne plu persone havas lin inter ni, ni komencas kompreni, kial al absolute neniu en la Esperanta komunumo venis en la kapon, ke iu alia ol li povus esti nia kandidato por literatura Nobel-premio.

Probal Daŝgupto


William Auld - 80 jaroj en barko senpilota

La unua versio de ĉi tiu artikolo aperis en Libera Folio okaze de la 80-a naskiĝtago de William Auld.

auldbarko.jpgInter la verkoj de Auld estas ne nur poezio, sed ankaŭ multaj valoraj volumoj pri literaturo, lingvo kaj aliaj artoj. Lia ĉefverko, La Infana Raso, estis eldonita ankaŭ en la hungara, nederlanda kaj portugala lingvoj. Krome ekzistas tradukoj ankoraŭ ne eldonitaj en la angla, franca, pola (nekompleta) kaj probable aliaj lingvoj.

Esperanton William Auld lernis en 1937, en la aĝo de 13 jaroj.   Tiam li estis skolto, kaj pri Esperanto li eksciis, kiam li trovis skoltajn regularojn en Esperanto. Poste li demandis al la skoltestro pri la lingvo. Kiel respondon li ricevis lernolibron - kaj li estis perdita. Esperanton li poste persiste uzis kun siaj amikoj John Francis kaj Reto Rossetti. Pli malfrue, la kvaropo konsistanta el ili plus John Dinwoodie kaj Auld mem iĝis konata kiel la Skota skolo de la esperanta literaturo.

En sia junaĝo William Auld partoprenis la duan mondmiliton kiel milita aviadisto, kaj la militaj spertoj evidente grave formis lian mondrigardon.

En la brita aer-armeo William Auld servis dum la jaroj 1942-46, interalie kiel piloto. Unue li estis trejnata en la tiama brita Rodezio (nuna Zimbabvo). En 1944 li gajnis, inter 50 kandidatoj, la solan pilot-lokon en spiona aviadilo de la tipo Spitfire, kaj poste li spion-pilotis kaj fotadis en ĝi ĝis la fino de la milito, en norda Afriko, Proksima kaj Meza oriento, Grekio kaj Italio. La finon de la milito li renkontis en Palestino, kaj poste li dum iom da tempo laboris kiel testpiloto de la flugarmeo.

Jam en la armeo li komencis verki en Esperanto, kaj post sia reveno al sia hejma regiono Skotlando, en 1947, li aperigis poemon tradukitan el la angla en la dua numero de la nova periodaĵo Esperanto en Skotlando. Poste li dum pluraj jaroj redaktis tiun modestan, sed historie signifan periodaĵon, kiu iĝis diskutejo de junaj verkistoj.

- Reto Rossetti vidis tiun poemon kaj tiel entuziasmiĝis, ke li venis viziti min. Li surpriziĝis, ke mi bone konas la lingvon, sed ne konas la poezion de Esperanto. Li enkondukis min al Kalocsay, Baghy, Schwartz kaj entuziasmigis min pri la Esperanta literaturo, Auld rakontas en la verko William Auld - 75 jaroj.

Li debutis ankaŭ en la legenda revuo Literatura Mondo tuj antaŭ ol ĝi estis fermita en 1949. Literatura Mondo estis la plej grava literatura revuo iam ajn ekzistinta en Esperanto. Ĝi komencis aperi en 1922. La eldonado estis interrompita de la milito, sed poste la revuo aperis denove dum du jaroj.

auldgrupo.jpgPor la internacia publiko William Auld iĝis pli konata en 1952, post la apero de la poemaro Kvaropo, kie li kunlaboris kun la jam menciitaj John Dinwoodie, John Francis kaj Reto Rossetti. Kvaropo signis la debuton ankaŭ de la nova eldonejo Stafeto, kiun fondis Juan Régulo Pérez en La Laguna en la Kanariaj insuloj. Tiu nova elstara eldonejo helpis ŝtopi la breĉon, kiun kaŭzis la malapero de la eldonejo de Literatura Mondo en Budapeŝto.

La Infana Raso laŭ multaj estas ne nur la ĉefverko de William Auld, sed eĉ la ĉefverko de la esperantlingva literaturo. Ĝi estas unu granda poemo aŭ epopeo en 12 partoj, kaj pri ĝia ekzisto ni povas danki malrapideman anglalingvan eldonejon.

- Ĝis 1950 mi ankoraŭ ne findecidis, ĉu mi verkos en Esperanto aŭ en la angla. Mi verkis la unuan kanton de La Infana Raso en la angla lingvo, kaj mi sendis ĝin al eldonejo. Pasis ok aŭ naŭ monatoj ĝis la respondo... Sed pro la longa nerespondo, mi decidis verki ĝin en Esperanto, rakontis Auld en la libro William Auld - 75 jaroj.

Mem William Auld opiniis sia ĉefverko la tradukon de la kompleta Mastro de l' Ringoj de Tolkien, kies reeldono estas planata por la jaro 2007. Aliaj gravaj tradukoj de Auld estas ekzemple La sonetoj kaj Epifanio de Shakespeare, Aniaro de Harry Martinson (tradukita kunlabore kun Bertil Nilsson) kaj La robajoj de Omar Kajam.

Gravan laboron William Auld faris ankaŭ kiel membro kaj dum iom da tempo prezidanto de la Akademio, kiel redaktoro de pluraj revuoj (Esperanto, Monda kulturo, Norda prismo, La brita esperantisto, Fonto...) kaj dum kelkaj jaroj kiel vicprezidanto de UEA.

Sian edzinon Meta-n William Auld konis jam en la lernejo, kiam li estis 15-jara kaj ŝi 13-jara. Ili renkontiĝis denove en 1946, kiam William havis forpermeson de la armeo, enamiĝis, kaj de tiam restis kune. Ili havas unu filinon, Judit, kiu naskiĝis en 1954, kaj unu filon, Roy, kiu naskiĝis en 1956.

En 1963 la familio aĉetis domon en Dollar en Skotlando. Ĝis sia emeritiĝo William Auld laboris kiel vicestro en proksima liceo.

auldkolekto.jpgDum la jardekoj de sia esperantisteco William Auld kolektis imponan bibliotekon de esperanta literaturo, preskaŭ kvin mil volumojn. En 2001 li decidis donaci la tutan kolekton al la Skota Nacia Biblioteko. Sekve de tio la biblioteko nun havas unu el la plej gravaj kolektoj de esperanta literaturo en la mondo.

- Ligas min al Esperanto amikeco, ĉar dum mia vivo mi akiris multoble pli da veraj amikoj per Esperanto ol per mia denaska lingvo, Auld iam diris.

En sia recenzo pri En barko senpilota (kompleta originala poemaro de Auld), Mauro Nervi skribas:

Konklude, kaj pli eksplicite: William Auld estas pinto de la Esperanta literaturo, kaj unu el niaj malmultaj realismaj aŭtoroj. La unuvoluma apero de lia originala poemaro estas profitenda okazo por paŝi al "plena posedo", ne nur de la lingvo, sed ankaŭ de pli matura - kaj ne diletanta - ideo pri poezio; en ĝi la homa ĉiutago viviĝas sub la lumo de la poeta rigardo, kaj poezio mem moviĝas en regionoj kie, laŭ tipe aulda kontrasto,

furioze fajfas la vento sub klara ĉielo.

arkivita en:
bab
bab diras:
2006-09-14 18:38

Sxoko por cxiuj poeziamantoj estas la novajxo pri la morto de Auld. Mi esperas ke oni ne taksos min cinika, parolantan pri libra produkto cxi-kuntekste, sed cxu ne nun estus gxusta momento por la esperantaj eldonejoj reeldoni "La infana raso"? (Gxi sxajne tute elcxerpigxis cxie.) Kiel posthonori Auld se ne perlege? Ne mortis liaj vortoj.

Jorge
Jorge diras:
2006-10-07 21:30
Estas interese kiel nun, en nekrologoj k.s., oni facil-anime forgesas pri la flirtoj de Auld kun "Literatura Fetoro" en parto de la lastaj jaroj de sia vivo. Oni evitas paroli ankaŭ pri la maldigna kampanjo kontraŭ li fare de Diego kaj Haupenthal. Eble post kelka tempo estos malpli da plene merititaj laŭdoj kaj pli da same studindaj faktoj.