Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Silfer proponas sin mem por Nobel-premio

Silfer proponas sin mem por Nobel-premio

de Redakcio Laste modifita: 2006-11-18 12:10
Valerio Ari, alinome Giorgio Silfer, volas doni al si mem la Nobel-premion pri literaturo. Tion anoncas la Esperanta Civito en sia retejo. Laŭ la Esperanta PEN-centro, Valerio Ari povus ricevi la premion interalie kiel dramaturgo. La drama verkaro de Valerio Ari tamen estas tre limigita. Nur unu tute mallonga teatraĵo entute estis eldonita kiel aparta presaĵo, la 24-paĝa broŝuro "Doktoro Rosales", aperinta en 1973. Krom lin, la Civita retejo opinias taŭgaj kandidatoj por la literatura Nobel-premio la sekvajn aŭtorojn: Marjorie Boulton, Spomenka Štimec, Miguel Fernández kaj István Nemere. En sia artikolo pri la temo Jorge Camacho konstatas, ke la Esperanta PEN-centro efektive estas fermita klubo de amikoj de Valerio Ari (Silfer). La sinpropono por la Nobel-premio laŭ Camacho ne povas esti konsiderata serioze. "Nur persono blinde nekonscia pri sia literatura mediokreco povas aŭdaci tiel absolute ridindan sinmaskigon", li skribas.

La demandon pri E-kandidato por la Nobel-premio oni povas aliri diverse. Mi mem opinias ĉi premion ia oskaro pri literaturo: kiel ĉe la holivudaj oskaroj, premiiĝo aŭ nepremiiĝo de verkoj (filmoj aŭ libroj) ne havas multan rilaton kun ties graveco aŭ kvalito.

En la kazo de Esperantujo, prezento de kandidato havas nur aleksteran, reklaman, propagandan valoron. Se entute eblus premii verkiston kiel la plej gravan de la mondo en certa jaro pro la ĝistiamaj atingoj de lia literatura kariero, mi malfacile trovus en Esperantujo literaturiston kun la enverguro de eĉ famaj nepremiitoj, kiel la argentina Borges.

Aliflanke, malgranda parto de nia originala beletro eltenus la teston de tradukado nacilingven. Tial estis ĝenerala interkonsento pri la prezentebleco de Auld (ĉefe pro la signifa dimensio de La infana raso), kaj eble ĵus okazis simile (sed ĉu nur ŝerce aŭ jam serioze?) pri Montagut pro lia Poemo de Utnoa, tre ambicia poemo laŭ la amplekso kaj la humanisma enhavo.

Koncerne Esperantan PEN-Centron, necesas diri unue ke ĝi kaj ĝia membraro estas nenio alia ol fermita klubeto de amikoj de Silfer. Tion verŝajne ne scias la Internacia PEN-Klubo, sed fakte la sola sendependa reprezentejo de la esperantaj verkistoj, libera je manifestoj kaj pseŭdointelektaj dekalogoj, estas EVA (Esperantlingva Verkista Asocio), prezidata de Nervi.

Evidente Boulton estas pinta figuro de nia poezio, kaj oni povus mencii ankaŭ la nomojn de De Kock kaj Ragnarsson; rilate al pli junaj poetoj, kiel Fernández, ankaŭ Mao povus esti taŭga kandidato, se oni forpelas de la menso la preskaŭ obscenan absurdecon de la tuta Nobel-demando krom el reklama vidpunkto. Bedaŭrinde ne disponeblas, laŭ mia scio, nacilingvigoj de la poemaroj de ĉi tiuj aŭtoroj aŭ de aliaj menciutoj.

Por prozo, Štimec estas duaranga, minora figuro, kaj pri Nemere, nu, kion diri?, la nivelo de liaj romanoj abrupte falis jam antaŭ multaj jaroj, ne nur enhave sed ankaŭ stile kaj lingve, verŝajne pro nesufiĉa aliula reviziado de liaj esperantaj tekstoj plenaj je neesperantismoj; kvazaŭ en Usono oni serioze proponus "La kodo Da Vinci"! Oni tamen ne forgesu ke Nemere de longe apartenas al la Silfer-kliko. Ĉiel ajn, estas strange kaj ŝoke ke neniu menciis la proziston Steele, ege pli konsiderindan ol eĉ la plej bonaj romanoj de nia hungara furor-aŭtoro.

La teatra ĝenro ankoraŭ troviĝas ĉe beba stadio en la panoramo de nia beletro; ke Silfer prezentas sin kiel dramaturgon (sur aparta vira listo, kvazaŭ egalrange al Boulton) plian fojon konfirmas liajn senmezurajn umbilikismon kaj egocentrismon. Verŝajne ankaŭ la mencio de la aĝo devas elstarigi lin super aliaj pli oldaj kandidatoj, kvazaŭ sekso kaj aĝo havus ajnan rilaton kun literatura kvalito. Sed plej sarkasme estas, ke li aŭ lia grupeto (eŭfemisme: "la membraro de EPC") prezentas lin ankaŭ kiel "plej talentan" eseiston (laŭ la esprimo uzita eksplicite en la unua alineo kaj do implicite en la dua)!!!

Nu, neniun eseon indan je tiu nomo mi legis kun lia subskribo, sed nurajn pamfletajn artikolojn abundajn je liaj amataj pseŭdoideologiaj ĉevaletoj (t.n. raŭmismo, E-Civito ktp) kaj je ŝikaj pensmodoj, kun la sola celo glorigi lin mem. Nur persono blinde nekonscia pri sia literatura mediokreco povas aŭdaci tiel absolute ridindan sinmaskigon. Ĉiel ajn, jam siatempe Silfer ne hontis aljuĝigi al si mem premiojn en la Internaciaj Floraj Ludoj kiuj, tuj post kontakto kun la rondeto de Literatura Foiro, ekdegeneris kaj mortis, kiel cetere okazis al alitipaj iniciatoj (inter ili, PEN).

Sed se Churchill ricevis Nobel-premion pri literaturo, kial ne povus ricevi Silfer (pare kun sia same talenta edzino Martinelli) tiun... pri... fiziko?

Jorge Camacho

Rilataj ligoj:

arkivita en:
Joxemari
Joxemari diras:
2006-11-17 01:02
Brave kaj prave. Mi opinias pli radikale, ke E-a kandidato al Nobel-premio (almenaŭ nun-tempe) ne nur alportas nulan reputacion al E-o, sed plene ridindigas ĝin. Malofte mi legas tiel lucidajn juĝojn, kun nomoj kaj nigre-surblanke, pri E-aj mediokraj verkistoj (kaj mi ne aparte celas Silfer).
Jorge
Jorge diras:
2006-11-17 10:13
Mi forgesis mencii ke, se temu pri eseisto, probable nur unu nuntempa aŭtoro havas la deziratajn nivelojn konceptan, enhavan kaj lingvan, plene kompareble kun nacilingvaj eseistoj: Probal Daŝgupto. Mi tre ŝatas la lingvajn, etimologiajn ktp artikolojn de Cherpillod, sed ne pri tio staras nun la demando. Ĉiel ajn, mi tute singarde skribis: "probable".
Ubikuo
Ubikuo diras:
2006-11-21 18:03
... kaj John Francis ? Kiu do aŭdace proponos, kun mi, mian plej ŝatatan aŭtoron ?
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2006-11-24 18:55
Sveda Akademio havas hejmpagxon, kie gxi interalie prezentas la manieron decidi pri Nobelpremioj:

http://www.svenskaakademien.se/LitiumInformation/site/page.asp?Page=1&IncPage=317&Destination=5

Tie estas tre klare skribite:

"Det går inte heller att föreslå sig själv som kandidat, dvs. Nobelpriset kan inte sökas."

("Ankaux ne eblas proponi sin mem kiel kandidaton. Tio signifas ke la Nobelpremion oni ne povas peti.")

Similan regulon validas, parenteze dirite, ankaux por la aliaj Nobelpremioj, kion eble memoru UEA antaux pli-malpli kasxe proponi sin mem por la pacpremio...
Sebastiano
Sebastiano diras:
2006-12-02 13:28
En sia kutima kontrauaria vervo, Georgo Kamacho ne tute precize vortigas. La proponojn ne faras s-ro Ari, sed Esperanta PEN-centro. S-ro Kamacho skribis pri "mempropono", char li estas konvinkita, ke chiuj membroj de Esperanta PEN-centro estas nuraj marionetoj de s-ri Ari.

Sebastiano
Jorge
Jorge diras:
2008-10-29 09:06
Se oni scivolas, kiel la PEN’a Majstro "tradukas" poemon el la angla (li ja ne esperantigis rekte el la ĉina), oni unue legu la anglalingvan "originalon" (http://www.penpoemrelay.org/poems/english-centre#june):

"June"

My whole life

Will never get past June
June, when my heart died
When my poetry died
When my lover
Died in romance's pool of blood

June, the scorching sun burns open my skin
Revealing the true nature of my wound
June, the swim swims out of the blood-red sea
Toward another place to hibernate
June, the earth shifts, the rivers fall silent
Piled up letters unable to be delivered to the dead


kaj poste lian "tradukon" (http://www.penpoemrelay.org/poems/esperanto-centre#juni):

"Juni' "

Sur tuta viv’

tre gravas pli Juni’
Juni’ kaj mia kor’ sen sort’
Juni’ kaj mia vers’ sen vort’
kaj mia amo
jes tie sangoflake

Juni’ la sun’ sur korpo brulas
kaj revundas krake

Juni’ fiŝo ekster sanga maro
alien por vintrumi hulas

Juni’ aliforma tero silenta rivero
vortoj stake al mortintoj mutas


Pliaj komentoj superfluas... krom tio, ke samloke Li prezentas Sin kiel “the most distinguished contemporaneous author of the Esperanto theatre” (la plej distingita nuntempa aŭtoro de la E-teatro)! Kontraŭ la stulto la dioj mem vane batalas...
pistike65
pistike65 diras:
2008-10-31 08:53
Fakte, mi trovas la tekston fare de Silfer pli poezia ol lian anglan fontotekston. Cxu iu kapablulo helpus nin pritaksi la meritojn de la cxina originalo? Rekte elcxinigi? Cxu peti al Mao Zifu?

amike
Istvan Ertl
Jorge
Jorge diras:
2008-10-31 20:13
Persone mi trovas pli poezia forme fidelan verson kiel "junio, kiam mia koro mortis" ol la stakatan, spasman, stertoran "Juni’ kaj mia kor’ sen sort’ ". Sed pri gustoj oni disputi ne devas.
Jorge
Jorge diras:
2008-11-01 11:21
Fakte la "elangligo" de Silfer pensigas min pri hibridaĵo inter la zamenhofa "Ho mia kor'!" kaj la "Monosilaboj" ("sonetoj" el versoj unusilabaj) de Diderto Freto.
Jorge
Jorge diras:
2008-11-03 13:36
Jen la originalo (pinjine). La angligo estas laŭvorte fidela traduko, sen la singultaj ekstravagancoj de Sinjor' Sil Fer.

"Liùyuè"

suǒyǒu de rìzi

dōu ràobuguò "Liùyuè"
Liùyuè, wǒ de xīnzàng sǐ le
wǒ de shīgē sǐ le
wǒ de liànrén
yě sǐ zài làngmàn de xuè bō lǐ

Liùyuè, lièrì shāokāi pífū
lòuchū shāngkǒu de zhēnxiàng
Liùyuè, yúr líkāi xuèhóng de hǎishuǐ
yóu xiàng lìngyī chǔ dōngmián zhī dì
Liùyuè, dàdì biànxíng héliú wúshēng
chéngduī de xìnzhá yǐ wúfǎ sòngdào sǐzhě shǒuzhōng
Jorge
Jorge diras:
2008-11-04 09:34
http://www.penpoemrelay.org/
Jorge
Jorge diras:
2008-11-04 09:44
"junio"

ĉiuj miaj tagoj

ne transsaltos "junion"
junio, kiam mia koro mortis
mia poezio mortis
mia amanto
mortis en flako de sango romantika

junio, la arda sun' bruligas mian haŭton
vidigas la veron de la vundo
junio, la fiŝ' fornaĝas el la maro sangoruĝa
aliloken por travintri
junio, la tero transformiĝas, la rivero eksilentas
stako da leteroj ne povas trafi la manojn de l' mortintoj
Jorge
Jorge diras:
2008-11-11 19:46
Jen paĝo pri "junio", de Shi Tao, en la retejo de ALE (Akademio Literatura de Esperanto, antaŭe EVA):

http://www.everk.it/index.php?id=19,202,0,0,1,0

Kaj nova artikolo pri la aŭtoro en la esperanta Vikipedio:

http://eo.wikipedia.org/wiki/Shi_Tao

Jorge
Jorge diras:
2008-11-03 18:53
"La Civit' "

En mond' de Esperant'

imponas "La Civit' "
La Civit' kaj mia kap' kun pal'
La Civit' kaj mia man' sen kal'
kaj mia umbiliko
jes tie senate

La Civit' la Konsul' la mondon ravas
kaj envultas mate

La Civit' polpo en garaĝo
aliien por tentakli fornaĝas

La Civit' uniforma cerbo danda silento
vortoj faras lin des pli stulta
Jorge
Jorge diras:
2008-11-07 09:58
Jen anonima silogismo legebla en http://esperantio.net/index.php?id=709 [HeKo 372 9-A, 6 nov 08]:

"Sojle de la milito en Irako la Esperanta Civito, per konsula deklaro, estis la sola transnacia subjekto en Esperantio kiu kuraĝis alpreni starpunkton: kio per si mem montras, ke la Esperanta Civito estas plenrajta reprezentanto de la esperantlingva komunumo. Hodiaŭ interalie la historio pravigas ankaŭ tiun deklaron."

Eĉ malgranda muŝ' ne estas sen Bush!
pistike65
pistike65 diras:
2010-04-08 16:34
La Civito klopodas manipuli ecx postmorte:
http://www.esperantio.net/index.php?id=1248
"Estas malprobable ke LF-koop omaĝos al la tre malmultaj kooperintoj kiuj eksiĝis antaŭ sia morto"
Mi demandas min kio okazos pri la kooperintoj kiuj eksiĝis POSTE.

scivole
István Ertl
esperanto
esperanto diras:
2010-04-08 17:35
Supozeble al la civitanoj oni tie transdonos solene ilian propran urnon, kiun ili mendis malmultekoste che la sociala servo de la urbo La Chaux-de-Fonds; necesos nur aldoni la verdan stelon kaj la vortojn "Ni fosis nian sulkon, sed ni bedaurinde malsukcesis kaj restis neatentitaj kaj efemeraj en la universo, sed feliche ni almenau trovis belan lokon en la Panteono de Cxaudefono, kie ni esperos resurekti au reenkarnighi (ne kiel musoj au ratoj, sed kiel membroj de UEA)".
pistike65
pistike65 diras:
2010-04-08 17:42
amike
ie
pistike65
pistike65 diras:
2010-04-09 00:10
La Majstro
a, estas pasia leganto de ajna mushfekajho en Libera Folio (kvankam li devus eviti chi skandalgazeton kiel diablo benitan akvon);
b, ofendighas pro ajna mencio, ne memorante ke ajna mencio valoras pli ol nenia mencio.
Li enfosas sin en senesperan izolon, ech senkrokodilan:
"Vivi en diasporo neeviteble kondukas al distingo inter ni kaj la aliaj (gaĝoj, gojoj aŭ krokodiloj), ekzemple." ktp.
Jen senpaga reklamo por
http://www.esperantio.net/index.php?id=1250

amike
Istvan Ertl (Ministro In Partibus Infidelium, Ceteris Paribus, Pro Domo kaj Postdomo)
esperanto
esperanto diras:
2010-04-09 01:15
Lau mia kompreno de la klasika difino, la esperantista popolo ne estas kaj ne povas esti diasporo, char por tio mankas al ghi kelkaj kondichoj:
Ekzemple ghi origine ne estas etna au religia grupo. Eble ia kulturo, sed kun rezervoj.
Due ghi ne havis teritorion el kiu ghi disvastighis (kiel la judoj, armenoj, poloj, kaj aliaj).

Do, diasporo en la klasika senco ne tute kongruas kun la situacio de la esperantistaro (kaj inverse), kiu estas io alia, vershajne unika, char praktikas neutralan planlingvon (t.e. maletnan lingvon). Tion neniu alia grupigho au ento faras/is. Eble la esprantistaro estas nur subspecio de diasporo.

Pri tio, chu la esperantistoj estas movado au komunumo, estis multe diskutita, kaj pro tio mi ne eniras tiun diskuton chi tie.

Sed kiun jukas tiuj konsideroj. La fakto, ke oni daure citas tradiciajn opiniojn en la Eo-movado kaj ne kontraudirajn, montras ke la Eo-movado stagnas sur la nivelo de la praepoko, kiu ne superis sin mem, char jam delonge ne okazis intelekta evoluo en la Eo-movado.

Koncerne UEAn, la Eo-movado stagnas sur la strategia nivelo de la jaroj 70aj. Pri tio kulpas la ideologoj chirkau Tonkin, Lins, Blanke kaj Corsetti, kiuj diktis la oficialan tonon en ideologio, propagando, stategio aj historiografio, kaj malpermesis ajnan pluan ideologian evoluon de la esperantismo. Pro tio aperis disidentoj kiel Silfer, Zelazny, Leyk k.a. Sed en chiu movado estas oficialaj ideologoj kaj disidentoj.
Certe Silfer provis alporti novajn ideojn, sed ili estis tro bizaraj, tro ekstravagancaj, tro fantaziaj, tro elitaj, tro politikaj. Silfer faris la esencan eraron, ke li sektighis kaj proklamis sian koncepton kiel superan. Li distancighis de la realeco, opoziciis kontrau UEA (dua peko) kaj iusence politikighis, kion la e-istoj ne toleras (tria peko).
pistike65
pistike65 diras:
2010-04-09 10:57
En iu tre malnova numero de Kontakto (chu ech en la epoko de Dario Besseghini?) aperis eseo pri chu au ne diasporeco de esperantistoj, kun komparo al efektivaj diasporoj. Chu Vi, au iu, memoras la referencon?

amike
Istvan Ertl
Jorge
Jorge diras:
2008-08-01 17:25
Poemaron verkis Silfer.
Jen novajho kaj evento!
Jaron antau publikigo
li jam verkis la recenzon!

http://esperantio.net/index.php?id=621

http://esperanto.net/literaturo/uea/temptemprec.html

http://jorgecice.blogspot.com/2008/06/enkonduko-al-literatura-kritiko.html

Jorge
Jorge diras:
2008-08-02 20:47
Jen resume, per tri vortoj,
(jaron antau publikigo!)
kaj recenzon kaj titolon,
nome: "Dauxras la deliro".
Jorge
Jorge diras:
2009-05-28 19:50
http://esperantio.net/index.php?id=881
Jorge
Jorge diras:
2009-07-23 11:16
El [HeKo 397 1-A, 19 jul 09] ĉe http://esperantio.net/index.php?id=931 :

<<La ĉeftemon "Humura literaturo en esperanto" pritraktos kelkaj prelegantoj, el kiuj nur unu (Jacques Le Puil) prelegos eĉ tri fojojn: fakte preskaŭ ĉiumatene, ĉar kiam ne parolos li, parolos lia edzino.>>

Laŭ HeKo, la edzino de Le Puil havas nek nomon nek proprajn rolon aŭ personecon. Kion pensi do pri la geedze simbioza paro Ari(Silfer)-Martinelli?!

Cetere, tiun frazon publikigis HeKo, civitfadene ligita kun la t.n. Feminisma Esperanta Movado...

Jorge
Jorge diras:
2011-10-02 12:10
esperanto
esperanto diras:
2011-10-02 12:59
Maltrankviliga estas la informo pri la akcidento de Aneto, kaj mi esperas, ke nenio grava okazis. Neniu reagis al tio. Oni simple lasas la legantjn en malklareco. La resto de la informo estas, kiel kutime, sensignifa fatraso.
lancelot
lancelot diras:
2011-12-22 19:18
http://www.esperantio.net/index.php?id=1856

Laŭ invito de KCE (=Giorgio Silfer) prof. Silfer prelegos en Ĉaŭdefono, 28 februaro 2012 je 14h30, pri sia lasta verko, la unuakta dramo "La butiketo de la juvelisto" (aperonta en Literatura Folio 255, februaro 2012).

Poste, en la sekva numero de LF, legeblos tre favora recenzo de la fama intelektulo kaj literaturkritikisto Giorgio Silfer pri tiu nova verko de la plej grava aŭtoro kaj ĉefa gvidanto de la Esperanta PEN (Giorgio Silfer), dum en Heroldo de Esperanto kaj HeKo la ĵurnalisto pri kulturaj kaj artaj temoj Giorgio Silfer laŭde komentarios la okazon. Siaflanke, la plej grava raŭmisma intelektulo (Giorgio Silfer) ankaŭ kontribuos per brila analizo pri la rolo de la tuta verkaro de Giorgio Silfer en la daŭra konstruado de la idearo kiun la nova Esperantio proponas al la tuta mondo.
pistike65
pistike65 diras:
2012-03-25 08:21
La 24-an de marto 2012 aperis che esperantio.net la komuniko "Esperanta Civito | HeKo 501 7-C, 23 mar 12: Fartoproblemoj solvita kaj solvata", sub la urlo
http://esperantio.net/index.php?id=1894
Tagon poste ghi estas malaperinta, sed almenau parte ghi plu legeblas en la kashmemoro de Guglo:

"Ĉi-semajne sen. prof. Giorgio Silfer estis operaciita ĉe la ventro, en svisa hospitalo, fare de teamo gvidata de d-ino Marike Papen. La operacio plene sukcesis, la baldaŭ eksa Konsulo rapide resaniĝas hejme.
Fine de marto okazos lia renkonto kun la eliranta Vickonsulo, kaj nova Konsulino, sen. Marie-France Conde Rey, prepare al la inaŭgura parlamenta sesio de la Esperanta Civito.
La sesion tre bedaŭrinde ne povos partopreni c-ino Perla Martinelli, delegitino de "Femina" ĉe la Forumo. Baldaŭ ŝi trapasos gravan operacion ĉe la brusto en hispana hospitalo, kaj restos en Andaluzio ĝis la somero. "

Pli bonan sanon al ambau protagonistoj!

amike
Istvan Ertl
Jorge
Jorge diras:
2012-03-25 09:01
Kompatindaj malaganoj!
esperanto
esperanto diras:
2012-03-26 17:13
Intertempe chi-mesagho mirakle reaperis en HeKo. La teksto shajne kongruas, kun aldonita kromfrazo.

Sed mankas klarigo pri la intertempa foresto de la mesagho.
nicole
nicole diras:
2012-03-27 13:16
La vortoj "ĉe la brusto" malaperis en la nova versio.
pistike65
pistike65 diras:
2012-03-27 20:09
Forsaltis.

amike
István Ertl
esperanto
esperanto diras:
2012-03-27 22:34
La afero estas, ke che via brusto ne trovighas Silfero, se vi vizitas Cxaudefonon, kiel en mia kazo hodiau, kaj trinkas kun vi ion en la stacidoma bufedo, povunte diskuti kun vi pri homaranismo au raumismo, sed ia afrika publikulino, kiu volas trinki kune kun vi alkoholajhon, kaj poste vershajne volas ankorau ion alian, sed kiu nenion komprenas, se vi komencas klarigi al shi la situacion en shia patrujo. Pro tio la (nerekomendebla) restado en tiu urbo kutime restas senfrukta kaj vana.
esperanto
esperanto diras:
2012-03-26 16:37
http://iej.esperanto.it/ijf/2012/programo.php?lingvo=it

Mi ne komprenis, chu temas pri tiu chi D.A.:

http://de.wikipedia.org/wiki/Davide_Astori

Chu kandidato por la nobelpremio?
(mi jam estas tute konfuzita...)