Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2006 Silfer proponas sin mem por Nobel-premio
Agoj pri dokumento

Silfer proponas sin mem por Nobel-premio

de Redakcio Laste modifita: 2006-11-18 12:10

Valerio Ari, alinome Giorgio Silfer, volas doni al si mem la Nobel-premion pri literaturo. Tion anoncas la Esperanta Civito en sia retejo. Laŭ la Esperanta PEN-centro, Valerio Ari povus ricevi la premion interalie kiel dramaturgo. La drama verkaro de Valerio Ari tamen estas tre limigita. Nur unu tute mallonga teatraĵo entute estis eldonita kiel aparta presaĵo, la 24-paĝa broŝuro "Doktoro Rosales", aperinta en 1973. Krom lin, la Civita retejo opinias taŭgaj kandidatoj por la literatura Nobel-premio la sekvajn aŭtorojn: Marjorie Boulton, Spomenka Štimec, Miguel Fernández kaj István Nemere. En sia artikolo pri la temo Jorge Camacho konstatas, ke la Esperanta PEN-centro efektive estas fermita klubo de amikoj de Valerio Ari (Silfer). La sinpropono por la Nobel-premio laŭ Camacho ne povas esti konsiderata serioze. "Nur persono blinde nekonscia pri sia literatura mediokreco povas aŭdaci tiel absolute ridindan sinmaskigon", li skribas.

La demandon pri E-kandidato por la Nobel-premio oni povas aliri diverse. Mi mem opinias ĉi premion ia oskaro pri literaturo: kiel ĉe la holivudaj oskaroj, premiiĝo aŭ nepremiiĝo de verkoj (filmoj aŭ libroj) ne havas multan rilaton kun ties graveco aŭ kvalito.

En la kazo de Esperantujo, prezento de kandidato havas nur aleksteran, reklaman, propagandan valoron. Se entute eblus premii verkiston kiel la plej gravan de la mondo en certa jaro pro la ĝistiamaj atingoj de lia literatura kariero, mi malfacile trovus en Esperantujo literaturiston kun la enverguro de eĉ famaj nepremiitoj, kiel la argentina Borges.

Aliflanke, malgranda parto de nia originala beletro eltenus la teston de tradukado nacilingven. Tial estis ĝenerala interkonsento pri la prezentebleco de Auld (ĉefe pro la signifa dimensio de La infana raso), kaj eble ĵus okazis simile (sed ĉu nur ŝerce aŭ jam serioze?) pri Montagut pro lia Poemo de Utnoa, tre ambicia poemo laŭ la amplekso kaj la humanisma enhavo.

Koncerne Esperantan PEN-Centron, necesas diri unue ke ĝi kaj ĝia membraro estas nenio alia ol fermita klubeto de amikoj de Silfer. Tion verŝajne ne scias la Internacia PEN-Klubo, sed fakte la sola sendependa reprezentejo de la esperantaj verkistoj, libera je manifestoj kaj pseŭdointelektaj dekalogoj, estas EVA (Esperantlingva Verkista Asocio), prezidata de Nervi.

Evidente Boulton estas pinta figuro de nia poezio, kaj oni povus mencii ankaŭ la nomojn de De Kock kaj Ragnarsson; rilate al pli junaj poetoj, kiel Fernández, ankaŭ Mao povus esti taŭga kandidato, se oni forpelas de la menso la preskaŭ obscenan absurdecon de la tuta Nobel-demando krom el reklama vidpunkto. Bedaŭrinde ne disponeblas, laŭ mia scio, nacilingvigoj de la poemaroj de ĉi tiuj aŭtoroj aŭ de aliaj menciutoj.

Por prozo, Štimec estas duaranga, minora figuro, kaj pri Nemere, nu, kion diri?, la nivelo de liaj romanoj abrupte falis jam antaŭ multaj jaroj, ne nur enhave sed ankaŭ stile kaj lingve, verŝajne pro nesufiĉa aliula reviziado de liaj esperantaj tekstoj plenaj je neesperantismoj; kvazaŭ en Usono oni serioze proponus "La kodo Da Vinci"! Oni tamen ne forgesu ke Nemere de longe apartenas al la Silfer-kliko. Ĉiel ajn, estas strange kaj ŝoke ke neniu menciis la proziston Steele, ege pli konsiderindan ol eĉ la plej bonaj romanoj de nia hungara furor-aŭtoro.

La teatra ĝenro ankoraŭ troviĝas ĉe beba stadio en la panoramo de nia beletro; ke Silfer prezentas sin kiel dramaturgon (sur aparta vira listo, kvazaŭ egalrange al Boulton) plian fojon konfirmas liajn senmezurajn umbilikismon kaj egocentrismon. Verŝajne ankaŭ la mencio de la aĝo devas elstarigi lin super aliaj pli oldaj kandidatoj, kvazaŭ sekso kaj aĝo havus ajnan rilaton kun literatura kvalito. Sed plej sarkasme estas, ke li aŭ lia grupeto (eŭfemisme: "la membraro de EPC") prezentas lin ankaŭ kiel "plej talentan" eseiston (laŭ la esprimo uzita eksplicite en la unua alineo kaj do implicite en la dua)!!!

Nu, neniun eseon indan je tiu nomo mi legis kun lia subskribo, sed nurajn pamfletajn artikolojn abundajn je liaj amataj pseŭdoideologiaj ĉevaletoj (t.n. raŭmismo, E-Civito ktp) kaj je ŝikaj pensmodoj, kun la sola celo glorigi lin mem. Nur persono blinde nekonscia pri sia literatura mediokreco povas aŭdaci tiel absolute ridindan sinmaskigon. Ĉiel ajn, jam siatempe Silfer ne hontis aljuĝigi al si mem premiojn en la Internaciaj Floraj Ludoj kiuj, tuj post kontakto kun la rondeto de Literatura Foiro, ekdegeneris kaj mortis, kiel cetere okazis al alitipaj iniciatoj (inter ili, PEN).

Sed se Churchill ricevis Nobel-premion pri literaturo, kial ne povus ricevi Silfer (pare kun sia same talenta edzino Martinelli) tiun... pri... fiziko?

Jorge Camacho

Rilataj ligoj:

Pri E-a Nobel-premio

Afiŝita de Joxemari Sarasua je 2006-11-17 01:02
Brave kaj prave. Mi opinias pli radikale, ke E-a kandidato al Nobel-premio (almenaŭ nun-tempe) ne nur alportas nulan reputacion al E-o, sed plene ridindigas ĝin. Malofte mi legas tiel lucidajn juĝojn, kun nomoj kaj nigre-surblanke, pri E-aj mediokraj verkistoj (kaj mi ne aparte celas Silfer).

eseistoj

Afiŝita de Jorge Camacho je 2006-11-17 10:13
Mi forgesis mencii ke, se temu pri eseisto, probable nur unu nuntempa aŭtoro havas la deziratajn nivelojn konceptan, enhavan kaj lingvan, plene kompareble kun nacilingvaj eseistoj: Probal Daŝgupto. Mi tre ŝatas la lingvajn, etimologiajn ktp artikolojn de Cherpillod, sed ne pri tio staras nun la demando. Ĉiel ajn, mi tute singarde skribis: "probable".

premiotoj

Afiŝita de Pascal Blondiau je 2006-11-21 18:03
... kaj John Francis ? Kiu do aŭdace proponos, kun mi, mian plej ŝatatan aŭtoron ?

Mempropono

Afiŝita de Gunnar Gällmo je 2006-11-24 18:55
Sveda Akademio havas hejmpagxon, kie gxi interalie prezentas la manieron decidi pri Nobelpremioj:

http://www.svenskaakademien.se/LitiumInformation/site/page.asp?Page=1&IncPage=317&Destination=5

Tie estas tre klare skribite:

"Det går inte heller att föreslå sig själv som kandidat, dvs. Nobelpriset kan inte sökas."

("Ankaux ne eblas proponi sin mem kiel kandidaton. Tio signifas ke la Nobelpremion oni ne povas peti.")

Similan regulon validas, parenteze dirite, ankaux por la aliaj Nobelpremioj, kion eble memoru UEA antaux pli-malpli kasxe proponi sin mem por la pacpremio...

Silfer ne "föreslog sig själv".

Afiŝita de Sebastian Hartwig je 2006-12-02 13:28
En sia kutima kontrauaria vervo, Georgo Kamacho ne tute precize vortigas. La proponojn ne faras s-ro Ari, sed Esperanta PEN-centro. S-ro Kamacho skribis pri "mempropono", char li estas konvinkita, ke chiuj membroj de Esperanta PEN-centro estas nuraj marionetoj de s-ri Ari.

Sebastiano

Silfer majstre trakudras el la angla

Afiŝita de Jorge Camacho je 2008-10-29 09:06
Se oni scivolas, kiel la PEN’a Majstro "tradukas" poemon el la angla (li ja ne esperantigis rekte el la ĉina), oni unue legu la anglalingvan "originalon" (http://www.penpoemrelay.org/poems/english-centre#june):

"June"

My whole life

Will never get past June
June, when my heart died
When my poetry died
When my lover
Died in romance's pool of blood

June, the scorching sun burns open my skin
Revealing the true nature of my wound
June, the swim swims out of the blood-red sea
Toward another place to hibernate
June, the earth shifts, the rivers fall silent
Piled up letters unable to be delivered to the dead


kaj poste lian "tradukon" (http://www.penpoemrelay.org/poems/esperanto-centre#juni):

"Juni' "

Sur tuta viv’

tre gravas pli Juni’
Juni’ kaj mia kor’ sen sort’
Juni’ kaj mia vers’ sen vort’
kaj mia amo
jes tie sangoflake

Juni’ la sun’ sur korpo brulas
kaj revundas krake

Juni’ fiŝo ekster sanga maro
alien por vintrumi hulas

Juni’ aliforma tero silenta rivero
vortoj stake al mortintoj mutas


Pliaj komentoj superfluas... krom tio, ke samloke Li prezentas Sin kiel “the most distinguished contemporaneous author of the Esperanto theatre” (la plej distingita nuntempa aŭtoro de la E-teatro)! Kontraŭ la stulto la dioj mem vane batalas...

Relajsa poemado

Afiŝita de Istvan Ertl je 2008-10-31 08:53
Fakte, mi trovas la tekston fare de Silfer pli poezia ol lian anglan fontotekston. Cxu iu kapablulo helpus nin pritaksi la meritojn de la cxina originalo? Rekte elcxinigi? Cxu peti al Mao Zifu?

amike
Istvan Ertl

spasma poemado

Afiŝita de Jorge Camacho je 2008-10-31 20:13
Persone mi trovas pli poezia forme fidelan verson kiel "junio, kiam mia koro mortis" ol la stakatan, spasman, stertoran "Juni’ kaj mia kor’ sen sort’ ". Sed pri gustoj oni disputi ne devas.

hibrida poemado

Afiŝita de Jorge Camacho je 2008-11-01 11:21
Fakte la "elangligo" de Silfer pensigas min pri hibridaĵo inter la zamenhofa "Ho mia kor'!" kaj la "Monosilaboj" ("sonetoj" el versoj unusilabaj) de Diderto Freto.

la originalo (pinjine)

Afiŝita de Jorge Camacho je 2008-11-03 13:36
Jen la originalo (pinjine). La angligo estas laŭvorte fidela traduko, sen la singultaj ekstravagancoj de Sinjor' Sil Fer.

"Liùyuè"

suǒyǒu de rìzi

dōu ràobuguò "Liùyuè"
Liùyuè, wǒ de xīnzàng sǐ le
wǒ de shīgē sǐ le
wǒ de liànrén
yě sǐ zài làngmàn de xuè bō lǐ

Liùyuè, lièrì shāokāi pífū
lòuchū shāngkǒu de zhēnxiàng
Liùyuè, yúr líkāi xuèhóng de hǎishuǐ
yóu xiàng lìngyī chǔ dōngmián zhī dì
Liùyuè, dàdì biànxíng héliú wúshēng
chéngduī de xìnzhá yǐ wúfǎ sòngdào sǐzhě shǒuzhōng

la originalo (en ĉina skribo kaj aŭskulteble)

Afiŝita de Jorge Camacho je 2008-11-04 09:34
http://www.penpoemrelay.org/

traduko rekte el la ĉina

Afiŝita de Jorge Camacho je 2008-11-04 09:44
"junio"

ĉiuj miaj tagoj

ne transsaltos "junion"
junio, kiam mia koro mortis
mia poezio mortis
mia amanto
mortis en flako de sango romantika

junio, la arda sun' bruligas mian haŭton
vidigas la veron de la vundo
junio, la fiŝ' fornaĝas el la maro sangoruĝa
aliloken por travintri
junio, la tero transformiĝas, la rivero eksilentas
stako da leteroj ne povas trafi la manojn de l' mortintoj

paĝoj pri Shi Tao ĉe ALE kaj Vikipedio

Afiŝita de Jorge Camacho je 2008-11-11 19:46
Jen paĝo pri "junio", de Shi Tao, en la retejo de ALE (Akademio Literatura de Esperanto, antaŭe EVA):

http://www.everk.it/index.php?id=19,202,0,0,1,0

Kaj nova artikolo pri la aŭtoro en la esperanta Vikipedio:

http://eo.wikipedia.org/wiki/Shi_Tao

La Civit'

Afiŝita de Jorge Camacho je 2008-11-03 18:53
"La Civit' "

En mond' de Esperant'

imponas "La Civit' "
La Civit' kaj mia kap' kun pal'
La Civit' kaj mia man' sen kal'
kaj mia umbiliko
jes tie senate

La Civit' la Konsul' la mondon ravas
kaj envultas mate

La Civit' polpo en garaĝo
aliien por tentakli fornaĝas

La Civit' uniforma cerbo danda silento
vortoj faras lin des pli stulta

historia silogismo

Afiŝita de Jorge Camacho je 2008-11-07 09:58
Jen anonima silogismo legebla en http://esperantio.net/index.php?id=709 [HeKo 372 9-A, 6 nov 08]:

"Sojle de la milito en Irako la Esperanta Civito, per konsula deklaro, estis la sola transnacia subjekto en Esperantio kiu kuraĝis alpreni starpunkton: kio per si mem montras, ke la Esperanta Civito estas plenrajta reprezentanto de la esperantlingva komunumo. Hodiaŭ interalie la historio pravigas ankaŭ tiun deklaron."

Eĉ malgranda muŝ' ne estas sen Bush!

koplo pri Silfer

Afiŝita de Jorge Camacho je 2008-08-01 16:25
Poemaron verkis Silfer.
Jen novajho kaj evento!
Jaron antau publikigo
li jam verkis la recenzon!

http://esperantio.net/index.php?id=621

http://esperanto.net/literaturo/uea/temptemprec.html

http://jorgecice.blogspot.com/2008/06/enkonduko-al-literatura-kritiko.html

plia koplo pri Valerio

Afiŝita de Jorge Camacho je 2008-08-02 19:47
Jen resume, per tri vortoj,
(jaron antau publikigo!)
kaj recenzon kaj titolon,
nome: "Dauxras la deliro".

Powered by Plone CMS, the Open Source Content Management System

Ĉi tiu retejo sekvas la jenajn normojn: