Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Araba-juda lingvo de paco: vera historio

Araba-juda lingvo de paco: vera historio

de Redakcio Laste modifita: 2006-06-25 23:46
En la Tel-Aviva Esperanto-societo "Paca Stelo" en 1924 kune membris judoj kaj araboj. En 1934 Tel-Avivo gastigis Mezorientan Esperantistan Konferencon kun multaj eksterlandaj gastoj, interalie el Egiptio. Dek jarojn poste judo estis elektita honora membro de Egipta Esperanto-Asocio, kaj denove egiptiaj esperantistoj gastis la Palestinan Esperanto-Kongreson. Sur solena kongresa foto, aperinta tiun novembron en Esperanto Internacia, ili plektas la manojn kun siaj judaj amikoj. En ampleksa kaj bone dokumentita artikolo Doron Modan rakontas pri la mirinda historio de araboj kaj judoj, kiuj "pionire, naive kaj pacreve praktikis la esencon de Esperanto". Unu el la arabaj Esperanto-aktivuloj en Palestino en la 1920-aj jaroj krome havis la nomon Arafat, kaj iuj asertis lin onklo de la palestina gvidanto Jaser Arafat. Tiun aserton Doron Modan montras ne tre kredinda, sed li atentigas, ke Palestina Liberiga Organizaĵo (PLO) siatempe uzis Esperanton en propaganda flugfolio.
Araba-juda lingvo de paco: vera historio

Alklaku la foton por grandigi.

La perspektivo, kiun havigas la tempopaso, ebligas percepti disajn eventojn kiel fenomenon. Jen, kiu kredus, ke Esperanto ne nur servis iam kiel paca lingvo inter araboj kaj judoj en la mezoriento, sed eĉ ke, dum la koncerna periodo, la roluloj mem rilatis al ĝi tute nature, neniam prezentante sian amikecon kiel ion eksterordinaran?

Tamen, estas ĝuste la tempopaso, kiu tramordis informerojn, postlasante nurajn fragmentojn, penege kolektitajn. Eĉ plu ne vivas iu ajn el la protagonistoj: la lasta ebla atestanto forpasis en 2002.

[S-ano J. Giladi, forpasinta 94-jara, agadis por la tiama Palestina E-Ligo (PEL) post sia enmigro Palestinon en 1929. Egipta Esperanto-Asocio jam delonge ne ekzistas, kaj ĉiuj ties agantoj, sufiĉe aĝaj eĉ tiam, forpasis antaŭ jardekoj.]

Des pli singarda, do, devas esti la tasko alkroĉiĝi ekskluzive al dokumentoj kaj eviti supozojn, traktante tiun fascinan temon.

Verkante la artikolon mi ne imagis, ke ĝuste nun, ses jardekojn post kiam ĉesis konstantaj kontaktoj inter judoj kaj araboj per Esperanto, aliĝos al la rondoj de Esperanto-Ligo en Israelo du arabaj studentoj, paro kiu studis Esperanton dum 2005 en la Politeknika Instituto en Hajfa, ofertanta Esperanton kiel unu el elekteblaj kursoj. Ili ricevis stipendion de ELI (kun 3 aliaj junuloj) por vojaĝi al la IJK en Zakopane, fervoriĝis kaj aktiviĝis en nia movado.

La unua informo pri komuna araba-juda agado por Esperanto venas el la Tel-Aviva Esperanto-societo en 1924, kiu meritis sian nomon "Paca Stelo", [aliloke nomata "Konkordo"17] , ĉar en ĝi membris kune judoj kaj araboj (tio estis nur tri jarojn post sangaj atakoj de araboj kontraŭ judoj en la najbara araba urbo Jafo). 54 jarojn poste memoris la juda pioniro Josef Ravikov inter la dek homoj aperantaj sur foto en lia posedo, araban nomon Arafat, kaj alian "arabon el Jafo". Tio igis Aleksander Manor esprimiĝi en artikoleto: "Tio hodiaŭ sonas kiel fabelo, ke la araba aktivulo, kiu propagandis la Internacian Lingvon inter la araboj en Jafo estas Arafat, la onklo de Jaser Arafat, la hodiaŭa ĉefo de P.L.O., araba terorista organizo, kies celo estas detrui Israelon."1

[Estus prudente trakti skeptike la deklaron pri tio, ke s-ano Arafat estis onklo de la prezidanto de Palestina Liberiga Organizo. La patrino de Jaser Arafat devenis el Jerusalema familio, kaj la familio de la patro vivadis en Egiptio. Mi trovis nek pruvon nek malpruvon pri la sensacia aserto de Manor. Kurioze, P.L.O. uzis Esperanton en propaganda flugfolio, kies titolo estis: “Ĉu vi scias?” (laŭ la hebrelingva gazeto Dvar Haŝavua, 1987-12-4, p.20). Bibliografiaj indikoj en Trovanto]

Du jarojn poste, en Bejruto, Libano, sekve de "rekta propagando de Internacia Centra Komitato", esperantistiĝis rondo de diversnaciaj instruistoj, inter kiuj judo kaj arabo, kaj krome… perso, armeno, usonano, franco kaj anglo. Revuo Esperanto anoncis, ke "grupo baldaŭ estos formata"2.

La ideo, kiu hodiaŭ sonus tro grandioza, okazigi "Mezorientan Esperantistan Konferencon", naskiĝis la 20-an de januaro 1934, dum la dua tutlanda kunveno de Palestinaj esperantistoj3. La PEL-anoj rapidis sendi al Edmond Privat, la redaktoro de la revuo Esperanto, longan invitartikolon kun bildoj4.

La Mezorienta Esperantista Konferenco, aŭ 'Kongreso', kiel ĝi nomiĝas en la artikolo en Revuo Esperanto, okazis dum tri tagoj – ekde la 10-a ĝis la 12-a de majo 1934, kadre de la kvara Orienta Foiro en la juda urbo Tel-Avivo. Tiu Foiro estis internacia ekspozicio kaj ĉefa jara allogaĵo de la urbo. La Mez-Orienta Esperanto-Kongreso altiris 100 ĉeestantojn, inkluzive de multaj eksterlandaj gastoj, inter ili el Egiptio.

En la foirejo estis oficiala pavilono de Esperanto, kiu allogis multajn homojn. La estro de la Orienta Foiro kaj tiam konata poeto Imanuel Harusi, paroladis al la kongresanoj. La duan tagon tagmeze okazis la solena inaŭguro de strato Zamenhof, "La unua Zamenhof-strato en la Mezoriento", far la unua urbestro de la nova urbo Tel-Avivo, Meir Dizengof, kiu paroladis varme kaj longe pri Zamenhof.

En la laborkunsido estis pritraktata la neceso kaj eblo de kunlaboro inter la esperantistaro de la Levantaj (Proksim-Orientaj) landoj. Fine de la Kongreso la gaja samideanaro pasigis adiaŭan vesperon en la marborda kafejo kun la pitoreska nomo "Neĝo de Lebanono".5

pelkunveno.jpgLa okazintaĵo plivigligis la poresperantan agadon en Palestino, sed "nova periodo de malpacaĵoj (1936–38) bremsis la laboron"6. Tiel J. Kohen-Cedek seke referencas al periodo de sennombraj atakoj de arabaj bandoj je juda loĝantaro, reage al la plivastiĝanta juda enmigrado en Palestinon, atakoj kiujn la britaj regantoj ne sukcesis haltigi. Dum tiu periodo la ĉiutaga vivo en Palestino estis parte paralizita.

Tiu sama periodo, pli-malpli, ne estis bonaŭgura ankaŭ por la Egiptia movado: kvankam inter 1933 kaj 1935 agadis en Egiptio la konata angla esperantisto s-ro Newell7, kaj poste s-ro Helmi, kiu gvidis kelkajn kursojn, la movado dormis ĝis 1940. Ekde tiam okazis nur loka agado en Aleksandrio kaj Ismailia, ĝis la refondo de Egipta Esperanto-Asocio (EEA) en 19448.

En 1942, kiam en Palestino necesis pretigi novan studmaterialon, la juda ĉefaktivulo N. B. Ĥavkin aperigis stencile du samtempajn eldonojn de la Zamenhofa Ekzercaro, kaj hebree kaj arabe. La hebrelingva estis kun gramatiko kompilita de J. Kohen-Cedek kaj vortareto de N. Z. Maimon, la arablingva profitis de jud-araba kunlaboro: la judo prof. Naĥum Braun okupiĝis pri la gramatiko, kaj la arabo J. Randour pri la vortareto9. Tiu Randour iĝis la postan jaron IEL-fakdelegito pri arabaj aferoj en Palestino10.

[Efektive lia nomo aperas en la Informilo de IEL kiel J. G. Ghandour. Tamen, estas ŝajne la sama homo, ĉar la komenca konsonanto de lia familia nomo estas elparolata kiel voĉa velara frikativo, fonemo kiu ekzistas en la araba sed forestas en Esperanto, kaj estas transskribata en diversaj lingvoj jen kiel R, jen kiel Gh aŭ G. Alia dubo koncernas la inicialon de lia persona nomo: en artikolo de Kohen-Cedek el 19699 ĝi estas B., ne J. G., sed eblas kredi al la samperioda listo de "Pagintaj PEL-anoj" por 1944-194523, kie ĝi estas J.]

Kaj dume en Egiptio, Tadros Megalli, arabo-kopto, fakdelegito de IEL pri metafiziko kaj vegetarismo11, daŭre organizis kursojn por militistoj, ĉefe el Novzelando kaj Britio, kaj foje (kiel okazis en 1944) li restis preskaŭ sen lernantoj, kiam tiuj militistoj estis translokitaj. El grupo de sep, la sola novzelanda militisto kiu restis en Egiptio, Ross Gordon Robbins (kiu mem antaŭe estis translokita el Palestino)6, instruadis en klubo por militistoj12, kaj do Megalli instruis dek fraŭlinojn en la nacia YMCA.

En tiu jaro oni refondis EEA13, per paroladoj de judo favora al Esperanto, d-ro Cohen, nomumita Honora prezidanto de EEA! D-ro Cohen parolis france, s-ro Helmi el Kairo parolis arabe, kaj s-ro Nassif Isaac – angle. Pro la klopodoj de la judo Isac Pérèz, la paroladoj kaj kurso de 12 gejunuloj estis starigitaj en la juda klubejo Cercle Judéo-Egyptien. D-ro Cohen estis direktoro de la Teozofia Societo kaj de Oxford Institute, kio ebligis tie okazigi kurson, kaj starigi la ejon de EEA.

Araba-juda agado por Esperanto manifestiĝis, do, kaj ene de ĉiu el la unuopaj asocioj, kaj per kunlaboro inter PEL kaj EEA, kiel ni estas vidontaj.

Paralele al la supre menciitaj egiptiaj okazaĵoj, en Jerusalemo okazis la 14-an de aprilo 1944 la sesa tutlanda PEL-kunveno, kun pli ol 100 partoprenantoj, inter ili esperantistaj eminentuloj el Egiptio. Iliaj elokventaj diroj dum la kongreso pruvis, ke inter EEA kaj PEL (kiu konsistis ĉefe el judoj) ekzistas nek iaj principaj malkonsentoj, nek ia reciproka malkontento14. La egiptaj eminentuloj estis Tadros Megalli, kaj ties iamaj lernintoj de Esperanto, Nassif Issac kaj Nassif Mahrus15. En solena kongresa foto, aperinta tiun novembron en Esperanto Internacia, ili plektas la manojn kun siaj judaj amikoj.

Megalli estis invitita paroli antaŭ la kongresanaro pri la Esperanto-movado en Egiptio. Li priskribis, i.a., kiel li hazarde eksciis, veninte al la nova Esperanto-klubejo, ke la eksprezidanto de la Teozofia Societo (do antaŭulo de s-ro Cohen), Egizio Veronezi, estis inter la plej fruaj pioniroj de la esperanta movado en Egiptujo. En lia libraro li trovis multajn Esperantajn dokumentojn, dank' al kiuj, li eksciis pri fruaj esperantistoj en Egiptio, kiel la rusa advokato Vilkin kaj s-ro Atkins.

Mahrus, kiu parolis nome de la Egiptaj esperantistoj16, estis la prezidanto de la E-grupo en Kairo dum la mondmilitaj jaroj. Ne estus bagatele mencii, ke en artikolo pri "la palestina periodo", lia foto tute nature aperas inter naŭ PEL-pioniroj (!). Same aperas foto de alia arabo, la juna Jozefo Anastas el Bet-Leĥemo, Palestino17. Komparante tiujn figurojn al la gravaj aktivuloj tie aperantaj, kiel D-ro I. Olsvanger, N. B. Ĥavkin, C. Armoni k.a., eblas ekhavi bildon pri la centra loko de Anastas, des pli de la egipto Mahrus, en la agado de PEL, almenaŭ en la menso de la verkinto, prof. Josef Kohen-Cedek.

Post la kongreso la egiptaj gastoj vizitis kun d-ro Olsvanger tri judajn agrikulturajn loĝlokojn. Reveninte al Egiptio, aperigis Megalli artikolon en la araba revuo Asyut, la 10-an de junio, 1944: "Vizito al Palestino". En la artikolo li skribas i.a.: "Ni vere admiris la grandiozan laboron faritan de la judoj, kiuj kreis de la roka kaj dezerta tero fekundan kaj fruktodonan teron […] Vere, estis por ni tre belaj momentoj…"18

Kvankam ne ĉio iris glate inter la du asocioj (Kohen-Cedek malklare aludas pri "ies-ajn reciproka kritika elpafo, kiel ekzemple mia, ricevinta respondon en la novembra bulteno de EEA"), tamen "ne estis kaŭzita eĉ nebuleto sur la lazurpura ĉielo de la vera interfratiĝo de PEL kaj EEA".19

ekskurso.jpgLaŭ invito de EEA al PEL, partopreni ilian unuan Landan Kongreson, PEL decidis aranĝi ekskurson al Kairo por PEL-anoj kaj por simpatiantoj de la movado. Sur la formularo dissendita al la membroj estis skribite: "ni volas ke la ekskurso estu grandsukcesa por konvinki niajn egiptajn samideanojn ke nia movado en Palestino estas vere vigla. Do, mi esperas ke vi klopodos por la ideo inter viaj samideanoj kaj simpatiuloj por ke plejeble granda nombro paroprenu." Kaj ja, partopreni la unuan egiptian landan kunvenon esprimis pretecon 110 (!) personoj el Palestino.20

Ĝia programo estis 8-taga, nome kelkajn tagojn antaŭ kaj post la Egipta Kongreso, kaj inkluzivis trajnan vojaĝon, viziton al la piramidoj, diversaj moskeoj kaj sinagogoj, muzeoj kaj ĝardenoj.20

Tamen, ĝi estis "tiel domaĝe haltigita pro vizomanko", laŭ Kohen-Cedek.20 PEL estis mirakle savita de financa katastrofo post la nuligo (la bilanco montras, ke la perdo sumiĝis je sepoble la tiama kotizo al Internacia Esperanto-Ligo21), sed la vera perdo kuŝas kompreneble tute aliloke.

Tiu unua Egipta Esperanto-Kongreso okazis, do, la 15-an kaj 16-an de decembro 1944, sen la 110 gastoj el Palestino, sed saluttelegramo al la kongresanoj venis el Palestino de P. Laĥovicki, kaj salutleteroj de D-ro I. Olsvanger, prezidanto de PEL, kaj de s-ro C. Armoni. La PEL-anoj, devigitaj malĉeesti, povis legi artikolon pri la unua Egipta Esperanto-Kongreso en sia "Interna Bulteno"22.

Kvankam la antaŭe menciitaj figuroj en EEA estis ĉefe judoj kaj eksterlandanoj, soldatoj kaj aliaj, la preskaŭ komplete araba konsisto de la la estraro elektita dum la Kongreso montras, sen eblo miskompreni, ke la aktivuloj de la asocio estis ankaŭ araboj. En la estraro membris, krom Ernst Lunzer el Aleksandrio, la arabaj A. El Mofti (prezidanto), Helmi, Harfuŝ, Mahrus (vicprezidantoj), Megalli (sekretario), kaj aliaj

[Cetere, almenaŭ en junio 1945 anoncis IEL pri 5 novaj delegitoj kaj fakdelegitoj portantaj pure arabajn nomojn: Ayac, Sabbah, Abd el Aziz, Tawil kaj Atalla Hanna.11 ]

Dua parto

En 1944 maturis la grundo por la ideo fondi "en la nuna aŭtuno" Proksim-Orientan Esperanto-Ligon (PROEL). La iniciatinto, Natan Ben-Cion Ĥavkin el Jerusalemo, proponis kiel portempan sekretarion s-ron Megalli el Egiptio, kaj en la revuo Esperanto Internacia esprimiĝis la espero, ke ĉiuj samideanoj en la Proksima Oriento kaj Nord-Afriko interrilatos kun liB1. Ĥavkin celis ĉefe la taskon propagandi Esperanton inter la arablingvanoj, kun sidejo en Kairo kaj kun laŭstatute difinitaj personoj kiel estraranoj. Oni planis la unuan renkontiĝon de PROEL por decembro 1944 en Kairo. Kaj PEL kaj EEA informis pri tio aparte al IEL. Ambaŭ asocioj jam petis subtenon de IEL, sed la respondo estis, ke 'ŝlosiloj' judaj kaj arabaj jam ekzistas, kaj ke plia helpo povos esti traktata de la Estraro nur post la militoB2.

leterouea.jpgTamen, Kohen-Cedek kontraŭis, ne la ideon, sed ĝian efektivigeblecon. En akra kritika artikolo li argumentis, ke malgraŭ tio, ke la celoj kaj taskoj de ambaŭ asocioj, nome, disvastigi la scion pri la esperantaj idealo kaj movado, estas tute identaj, ekzistas teknikaj baroj al tio, kaj krome la komuna organizo ne necesas, ĉar la landaj asocioj jam okupiĝas pri propagando. Li starigas retorikajn demandojn kiel: Kie estu la sidloko de la komitato, ĉu en Kairo, ĉu en Jerusalemo? Kiu prezidu la kunsidojn? Kiamaniere oni aranĝu la elektojn de la Estraro? Kial aktivulo devas partopreni la laboron de kvar organizoj: sia urba grupo, landa asocio, nova interlanda PROEL, kaj la internacia IEL? Tio nur signifus dispolvigi senrezulte la energion de ĉiu membro. Li resumas la kritikon dirante, ke la afero estas nerealigebla, estante sensencaĵa absurdo.

Anstataŭe Kohen-Cedek proponis en sia artikolo, ke ambaŭ centraj komitatoj, de EEA kaj de PEL, foje renkontiĝu ie ajn, por fondi komunan ag-ordon kaj difinu laborplanon, ke ambaŭ centraj komitatoj starigu laŭ sia elekto komunan Oficejon, kies tasko estu plenumi la ellaboritan planon. La Oficejo preparu la eblon kunvoki Universalan Esperantan Kongreson en la Proksima Oriento, kaj la sidejo de la Oficejo estu po du jaroj en ĉiu ĉefurbo laŭvice. Interesa propono lia estis, ke la Oficejo eldonu komunan bultenon. La palestinan parton redaktu PEL-ano, kaj la egiptan EEA-anoB3.

Persone, estis portempa streĉo inter Kohen-Cedek kaj la de li admirata, 30 jarojn pli aĝa, Ĥavkin, rezulte de la malkonsento inter la du pioniroj. La projekto elvokis "ŝercriproĉojn" flanke de Kohen-Cedek, rilate al Ĥavkin. Ĥavkin nur ridetis, sed en Kairo oni ofendiĝis.B3

Post tiu polemiko, la nomo PROEL estas nenie plu dokumentata.

La vaste legata hebrea ĵurnalo
Ha'arec raportis pri la Kongreso de Palestina Esperanto-Ligo en Jerusalemo, la 1-an kaj 2-an de aprilo 1945, i.a. pri ĉeesto de 40 delegitoj el la tuta lando, "judoj kaj araboj". Ĝi ankaŭ raportas pri saluto nome de la Egiptiaj esperantistoj, fare de pola gasto el Egiptio. Tiu estis la pol-armea majoro Roman Fiedorowicz.

Li portis publike salutojn de amikoj, kiuj ne povis veni: Nassif Mahrus, Megalli kaj Nassif Issac, kaj de diversnaciaj soldatoj servantaj en Egiptio. Fine li parolis pri la granda sukceso de EEA lastatempe, unu el kies gravaĵoj estas la amikaj rilatoj starigitaj inter la mezorienta esperantistaro.B5

Estis laŭtlegataj salutleteroj, i.a oficiala letero de EEA, kaj de N. Mahrus el EgiptioB6. Anastas estis inter la salutantoj de la Kongreso, kaj paroladis "nome de la Arabaj Esperantistoj", kiel li diris. Pli poste li estis elektita vicprezidanto por Bet-Leĥemo, kiel unu vicprezidanto el inter kvar.B7

La kongreso akceptis i.a. decidon, postulantan kunvoki la unuan post-militan Universalan Kongreson en Jerusalemo.B4 Temas ja pri urbo sankta kaj por judoj kaj por araboj, kun tiam pli-malpli egala loĝantaro de la du popoloj. Efektive, la propono al IEL estis farita ripete, kiel pruvas rifuzletero de IEL jam de septembro de la antaŭa jaro 1944, kun la argumento, ke la unua postmilita UK devos esti en lando kiel eble plej centra en Eŭropo.B2 Menci-indas, ke sugesto kunvoki UK-on en Jerusalemo estis farita jam en 1926 (!) dum la Edinburga UK, fare de D-ro Emanuel Olsvanger. La sugesto akceptiĝis "kun granda intereso kaj entuziasmo", laŭ anglalingva gazetara komuniko, dissendita al la brita gazetaro far la cionisma organizo Keren HajesodB8.

La dua Egiptia Esperanto-Kongreso okazis la 15-an kaj 16-an de decembro 1945, en la nacia YMCA, Kairo. En foto akompananta la raporton en Esperanto Internacia videblas ĉ. 50 gesamideanoj, inkluzive infanojn. La programon, kiu inkluzivis i.a. teatraĵon kaj ekskurson al la piramidoj, ĝuis ankaŭ la juda gastino el Palestino, Lea Rousseau.B9

Gastoj vojaĝadis ankaŭ en la inversa direkto: komence de 1945 venis al Jerusalemo Mahrus el Fayoum, Egiptio. Gesinjoroj Tejtel aranĝis por li gast-akcepton, kun preskaŭ la tuta jerusalema samideanaro.B10

Ĝis la fino de la dua mondmilito, la mezorientaj esperantistoj havis aliajn zorgojn ol la lokan interetnan konflikton. Nur post la fino de la mondmilito troveblas en la esperanta gazetaro eĥoj pri la konflikto, kvankam ĝi ekzistis longe antaŭe. Tiel skribas s-ano Eliezer Wurzel el Palestino al fora Meksikio en oktobro 1945: "La popoloj de Proksima Oriento jam elreviĝis de sia letargio, kaj postulas sian rajton kiel popoloj kaj kiel homoj. Persujo, Irako, Sirio, Egiptujo postulas, ke ĉiuj soldatoj de fremdaj registaroj forlasu ilin, kaj ili mem volas regi sen fremduloj […], sed la situacio estas katastrofa: la araboj kontraŭ la judoj, la judoj kontraŭ araboj, kaj Britujo kontraŭ ili ambaŭ. […] Kio okazos? Ĉu denove ni donos nian vivon senkulpe? Ĉu denove regos en la mondo la morto kaj la sango? Pro kio silentas la mondo?"B11

S-ano Kapitano M. H. Robinson el Anglio estas pli aludema: "Mi ne deziras polemiki per tiu ĉi artikoleto ion rilate al la situacio politika de la juda-araba malkonkordo […], mi nur volas priskribi miajn impresojn, vizitante kolektivan kolonion hebrean ('kibuco')".B12

Finiĝis la esperantista tabuo koncerne la lokan, baldaŭ kulminontan konflikton. Venis nova tempo.

Post la milito de 1948-9, sekve de la tumultoj de milito, homperdoj, kaj forveturo de eksterlandaj soldatoj, kaj PEL kaj EEA suferis konsiderindan malfortiĝon. Almenaŭ pri PEL skribis Josef Kohen-Cedek: "Nur en aŭtuno 1949 ni denove kunvenis en Tel-Aviv, por prikalkuli niajn homperdojn, kuraci la vundojn kaj restarigi nian landmovadon".B13

Tamen, dum por EEA la milito signifis mortobaton, PEL kiu alinomiĝis je ELI post la fondiĝo de la juda ŝtato Israelo en majo 1948, daŭre evoluis, interalie danke al vasta enmigrado de judaj esperantistoj ĉefe el Eŭropo. Tiun avantaĝon ne ĝuis EEA, kiu en 1951 haltis, eligante tamen lastan stertoron per registrado de iu "Mezorienta Esperanto-Federacio" ĉe la Ministerio pri Socialaj Aferoj.

Kvankam en oktobro 1952 opiniis anonima intervjuito al hebrea gazeto, ke en Egiptio daŭre estas aktiva Esperanto-asocio, tiu intervjuito konfesis: "antaŭe estis fortaj amikecaj kontaktoj inter la du asocioj [Palestina kaj Egiptia], sed tiuj ĉesis kun la komenco de la milito. En Bet-Leĥemo troviĝas ĝis hodiaŭ 'delegito', nome gvidanto de esperantista 'filio' kiu… ne ekzistas".

Certe la fermita limo inter la nun malamikaj landoj malpliigis al la restintaj izolitaj egiptiaj samideanoj la eblon praktiki sian esperantistecon. Relative facila trajna vojaĝo el Kairo al Tel-Avivo aŭ Jerusalemo, kio estadis antaŭe tiom kutima, kaj kio povus adekvate rekompenci la maleston de proksime loĝantaj esperantistoj, estis post majo 1948 malebla. Evidente Esperanton en Egiptio neniel helpis la ŝanĝiĝanta reĝimo en 1952 post la tiel nomata 'oficira revolucio', kiu kaŭzis sociajn ŝanĝojn, ĉefe rilate al la kleraj tavoloj, kaj foriradon de eksterlandanoj.

renkontigho.jpgLaŭ Lins, Nassif Issac estis longtempe la sola araba delegito dum Universalaj Kongresoj,B14 sed tamen ankaŭ la maljuna Megalli (kiu dume jam dividadis sian vivon inter Egiptio kaj GermanioB17), renkontadis ELI-anojn en UK-oj dum la 80-aj jaroj.B18 Dum la alternativa IJK en Israelo, 1967, vizitis grupo ĉe Anastas.B19 Ankoraŭ en 1979 rakontis israela junulo pri la gastamo kiun li ricevis iam ĉe araba samideano en Bet-Leĥemo.B20 [Li ne skribas lian personan nomon, sed temas pri almenaŭ 2 esperantistoj Anastas en Bet-Leĥemo: Jozefo Anastas, kaj laŭ la Jarlibro de IEL 1947, p. 191, ekzistis ankaŭ A. G. Anastas. La tabelo de pagintaj PEL-anoj montras ke dum 1944 estis krom J. Anastas, ankaŭ J. A. Anastas, sed tiu lasta en 1945 plu ne estis membro. B23]  Sed tio estis verŝajne la lasta restaĵo de la erao ĝis 1948. Dum la jaroj estis ja hazardaj renkontoj de arabaj kaj judaj esperantistoj en UK kaj IJK, sed tiuj estis sporadaj, kaj certe ne reprezentis konstantan kunlaboron kiel iame.

Epilogo

La decido de la landa jarkonferenco de ELI, de la 15-a de aprilo 1979, tekstas:

"La israelaj esperantistoj […], kiuj opinias, ke la Internacia Lingvo estas unu el la plej valoraj instrumentoj por semi kaj proksimigi la veran humanan pacon inter diversaj homoj kaj nacioj, deklaras kun kontento kaj ĝojo, ke ili bonvenigas la subskribon de la paca traktato inter Israelo kaj Egiptio."B21

Kelkajn monatojn poste, ricevis prezidanto de ELI A. Manor kaj la sekretario J. Giladi leteron el la buroo de ĉefministro Menaĥem Begin:

"Bonvole akceptu la elkoran dankon de la Ĉefministro pro la gratuloj, okaze de la decido aljuĝi al li la Pacan Nobelpremion, kune kun la Prezidento Saadat. Sinjoro Begin kredas, ke la vera premio estas la Paco mem. Ni daŭrigos penadi por ĝin akiri." B22

Ĉu tio ĉi signifas, ke la paco ne bezonas Esperanton por efektiviĝi?

La aŭtoro de ĉi linioj ne konsentas kun tiu ĉi hipotezo. Packontrakto estas nur skeleto. Estas la homaj rilatoj kiuj animas la pacon, kaj Esperanto liveris vivan ekzemplon de fortaj amikaj rilatoj, jardekojn antaŭ la pac-kontrakto, en la jaroj 1924-1948.

Doron Modan


La artikolo estas dediĉita al la araboj kaj judoj, kiuj pionire, naive kaj pacreve praktikis la esencon de Esperanto. [La aŭtoro]

La teksto origine aperis en Israela Esperantisto, en du partoj. Libera Folio reaperigas la iomete redaktitan artikolon kun la afabla permeso de la aŭtoro. La subtitoloj de la originala publikaĵo ne aperas ĉi tie, kaj piednotoj estas donataj en la teksto mem [kursive en angulaj krampoj].


Bibliografiaj notoj:

1 Manor, Aleksander (1978), El la Historio de nia Esperanto-movado, en: IE, n-ro 66, p. 2.
2 Kroniko: Sirio, en: Revuo Esperanto, n-ro 7/1926, p. 144 (12).
3 Kohen-Cedek, Josef (1976), Natan Ben-Cion Ĥavkin (Ekzemplo de homa vivo), Tel-Avivo,
E.L.I., p. 10 kaj 13.
4 Kohen-Cedek, Josef (1934), La Levanto-Foiro en Tel-Aviv, en: Revuo Esperanto, aprilo 1934,
p. 60-61.
5 Kongresoj: Unua Proksim-Orienta en: Revuo Esperanto (1934) 100(12) n-ro 6.
6 Kohen-Cedek, Josef (1969), La Palestina periodo, en: Nia Ligilo, n-ro 30, p. 7.
7 Lins, Ulrich (1974), Landaj organizaĵoj por disvastigo de Esperanto, en: “Esperanto en
Perspektivo” (ĉefredaktoro – Ivo Lapenna), Roterdamo: CED (UEA), p. 504.
8 Esperanto en Egiptujo (parolado de Tadros Megalli), en: Interna Bulteno, vol. 3 n-ro 1, 1945, p. 7.
9 Kohen-Cedek, Josef (1969), La Palestina periodo, en: Nia Ligilo, n-ro 30, p. 8. Vd. ankaŭ:
Kritikrikolto (J. Kohen-Cedek) en: Interna Bulteno, vol. 3 n-ro 1, 1945, p. 5.
10 Oficiala Informilo de IEL, n-ro 161, en: Esperanto Internacia, 5-6/1943, p. 47.
11 Oficiala Informilo de IEL, n-ro 174, en: Esperanto Internacia, 6/1945, p. 67.
12 “El multaj landoj – Egiptujo”, en: Esperanto Internacia, 7-8/1944, p. 54.
13 “El multaj landoj – Egiptujo”, en: Esperanto Internacia, 7-8/1944, p. 71.
14 Kohen-Cedek, Josef, Kritikrikolto, en: Interna Bulteno, vol. 3 n-ro 1, 1945, p. 2-3.
15 Megalli, Tadros, Esperanto en Egiptujo, en: Interna Bulteno, vol. 3 n-ro 1, 1945, p. 7.
16 Megalli, Tadros, Vizito al Palestino, en: Interna Bulteno, vol. 3 n-ro 1, 1945, p. 20.
17 Kohen -Cedek, Josef (1969), La Palestina periodo, en: Nia Ligilo, n-ro 30, p. 3-6.
18 Megalli, Tadros, Vizito al Palestino, en: Interna Bulteno, vol. 3 n-ro 1, 1945, p. 20-21.
19 Kohen-Cedek, Josef, Kritikrikolto, en: Interna Bulteno, vol. 3 n-ro 1, 1945, p. 3.
20 Ekskurso al Egiptujo – dokumento el la arĥivo de E.L.I.
21 Bilanco je la 31.12.44 en: Interna Bulteno, vol. 3 n-ro 2, 1945, p. 6. 
22 La unua Egipta Esperanto-Kongreso en: Interna Bulteno, vol. 3 n-ro 1, 1945, p. 18-19.
23 Pagintaj PEL-anoj, en: Interna Bulteno, vol. 3 n-ro 2, 1945, p. 5.

Dua parto:
B1 "El multaj landoj – Egiptujo", en: Esperanto Internacia, 7-8/1944, p. 71.
B2 Letero el la arĥivo de UEA. Kompleze de Ziko M. Sikosek.
B3 Kohen-Cedek, Josef, Kritikrikolto, en: Interna Bulteno, vol. 3 n-ro 1, 1945, p. 3.
B4 "La Kongreso de la Esperanto-Ligo de Palestino" (hebrelingva, neindikita ĵurnalisto), Ha'arec 5/4/1945. Kompleze de la Cionisma Arĥivo en Jerusalemo.
B5 "S-ro Roman Fiedorowicz, pol-armea majoro el Aleksandrio salutis", en: Interna Bulteno, vol. 3 n-ro 3, 1945, p. 2.
B6 Interna Bulteno, vol. 3 n-ro 3, 1945, p. 8.
B7 Elektoj, en: Interna Bulteno, vol. 3 n-ro 3, 1945, p. 20.
B8 La gazetara komuniko estas komplezo de la Cionisma Arĥivo. Ĝi datas de 8/8/1926.
B9 El Egiptujo, en: Esperanto Internacia, 1946, p. 34-35.
B10 Novaĵoj, en: Interna Bulteno, vol. 3 n-ro 3, 1945, p. 23.
B11 Wurzel, Eliezer (1945), Palestino kaj la Proksima Oriento, en: Renovigo, dulingva revolucia gazeto, januaro 1946, p.12.
B12 Robinson, M. H. (1945), Militisto rigardas kolektivan kolonion Palestinan, en: Esperanto Internacia, 11-12/1945, p. 93.
B13 Kohen-Cedek, Josef (1969), La Palestina periodo, en: Nia Ligilo, n-ro 30, p. 7.
B14 Lins, Ulrich (1974), Landaj organizaĵoj por disvastigo de Esperanto, en: "Esperanto en Perspektivo" (ĉefredaktoro – Ivo Lapenna), Roterdamo: CED (UEA), p. 504.B
B15 Goos, Heidi (1999), De Esperanto Beweging in Africa (licencia verko en la nederlanda), legeblas ankaŭ Interrete en: cas1.elis.rug.ac.be/avrug/pdf06/thesis06.pdf
B16 Baŝan, Refael (1952): "50% el la Esperanto-parolantoj estas virinoj" (hebrelingva raportaĵo okaze de la 3-a tutlanda kunveno de E.L.I. en Hajfa). Eltiraĵo el neindikita gazeto, 9/10/1952, kompleze de la Cionisma Arĥivo en Jerusalemo.
B17 Kongresa Libro de la 72-a UK en Varsovio, p. 153.
B18 Laŭ foto el la postlasaĵo de s-ano J. Giladi, kaj persona komuniko de s-ano J. Tilleman.
B19 Persona komuniko de s-ano Josef Ŝemer.
B20 Blonŝtejn, Naĥum [subskribinta kiel N. B.] (1979), Gastamo, en: Israela Esperantisto, n-ro 68, 1979, p. 14.
B21 "Decido de la Landa Konferenco de ELI", en: Israela Esperantisto, n-ro 68, 1979, p. 3.
B22 "Dankletero de la ĉefministro", en: Israela Esperantisto, n-ro 68, 1979, p. 4.
B23 Pagintaj PEL-anoj, en: Interna Bulteno, vol. 3 n-ro 2, 1945, p. 5.

arkivita en:
javergara
javergara diras:
2006-07-06 17:53

Dankon pro tiom bela historia fresko. Mi esperas ke samtiel oni klopodos chie repreni por nia kolektiva memoro la spurojn de tiaj eroj el nia historio, ech surprizaj kaj kortushaj kiel la araba-juda kunlaboro en Palestino antau postaj homaj tragedioj, mondaj kaj tiuregionaj. Tiu chi mikrohistoria ero emociigas min, pro la kreemo kaj agemo de simplaj homoj enamighintaj al la beleco de chi tiu ideo.

José Antonio Vergara

neil_nachum
neil_nachum diras:
2010-09-11 19:09
Dum unu el miaj 3 au' 4 vizitoj al Betlehemo, cxirkau' la jaro 1980, Jusef Anastas, per unu el liaj filoj portis min al lia kuzo, Antonio George Anastas, kun kiu mi pasigis kelkaj horojn. Povas esti ke J. A. Anastas estas la same Jorge Antonio Anastas. Mi emas kredi la unua nomo estis George. Oni kontrolu kun unu el la infanoj de Jusef: Wael au' Halil.

Wael gastigis/regalis cxirkau' dek esperantistojn post la UK en 2000. Jusef mortis lastatempe. Cxeestis la edzino, Miryam kaj la filino, dentistino, Olivia. (Inter aliaj Elizabeth Schwarzer (Berlino) kaj Ana Montesino (Hispanio-Anglio) kaj du laboristoj de UEA (Franjo Veuthy).
Neil Blonstein
Neil Blonstein diras:
2013-03-10 21:54
Mi logxis en Kibuco Maabarot, apud urbo Natanjo, cxirkau' 1978, kun taga babilado kun kibuc-membro, Esperantisto, Grisxa Sxutov. Li rakontis al mi ke li zorgis en la fruaj jaroj de Israelo krei vortaron hebrean-araban. La lasta kontakto inter mi+ man-pleno da esperantistoj kun Grisxa estis dum I J K - Neurim. (Estis grupa gvido de la IJK-partoprenantoj en tiu Kibuco.) Spite de profunda malsano, Alzhajmer, kelkaj esperantistoj babilis kun li, kiu ankorau' regis Esperanton kaj plurajn lingvojn flue.
Doron Moran
Doron Moran diras:
2015-01-12 17:10
Dankon, Neil, pro viaj belaj rememoroj. Doron