Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Persone / Forpasis la kolektinto de la Zamenhofa heredaĵo

Forpasis la kolektinto de la Zamenhofa heredaĵo

de Redakcio Laste modifita: 2006-11-23 10:55
En la aĝo de 87 jaroj forpasis Ludovikito, la elstara japana esperantisto ITÔ Kanzi, kiu antaŭ trideko da jaroj komencis kolekti ĉiun literon kiu iam lasis la plumon de Ludoviko Zamenhof. Pasintjare li metis ian punkton al sia granda laboro, eldonante la verkon "pri nia pvz-ado". Ludovikito neniam uzis majusklajn literojn.

Ludovikito (ITO Kanzi)La 25-an de aprilo 2005 post longa malsano en la aĝo de 87 jaroj forpasis la elstara japana esperantisto ITÔ Kanzi, en Esperantujo pli konata sub la pseŭdonimo Ludovikito. En 1973 komencis aperi lia Iam kompletigota plena verkaro de L. L. Zamenhof, kies volumoj tuj iĝis nepra legaĵo por ĉiuj, kiuj interesiĝas pri la historio de la Esperanto-movado.

En 1998 la verkaro de Zamenhof, kun la diversaj kromkajeroj eldonitaj de Ludovikito, havis jam 55 volumojn diversampleksajn, kaj en tiu jaro Japana Esperanto-Instituto donis al li "Specialan honorigon laŭ Akademia Merito". Jam en 1990 Ludovikito iĝis honora membro de UEA.

ITÔ Kanzi pasigis la plej grandan parton de sia vivo en Kioto, kie li ankaŭ studis. Profesie li laboris ĉe la eldonejo Nagasue kiu specialiĝas je verkoj pri dent-kuracado. Esperanton li eklernis en 1959, unue leginte japanajn tradukojn el la verkoj de la konata blinda rusa esperantisto Vasilij Eroŝenko.

Post sia esperantistiĝo ITÔ Kanzi verkis japane biografian romanegon pri Zamenhof. La japanlingva verko ampleksas sume pli ol kvin mil paĝojn en ok volumoj, el kiuj la unua aperis en 1967 kaj la lasta en 1978. La plumnomo Ludovikito estas kunmetaĵo de la persona nomo de Ludoviko Zamenhof, kaj la familia nomo de ITÔ Kanzi, sed ĝia lasta parto estas ankaŭ scienca sufikso kun la signifo "suferanta je, mania je".

Efektive preskaŭ manie Ludovikito ekde 1973 kolektis, editoris kaj eldonis plenan verkaron de Zamenhof, entute 58 kajerojn ĝis 2004. La plej signifoplenajn originalajn tekstojn de Zamenhof li kolektis en la trivoluma iom reviziita plena verkaro de l.l. zamenhof kun entute pli ol 2.800 paĝoj. La titolo efektive estas minuskla, ĉar Ludovikito en siaj propraj tekstoj neniam uzis majusklajn literojn. La verkojn de ludoviko, kiel li kutimis nomi Zamenhof, li kompreneble aperigis precize en tiu formo en kiu ili estis verkitaj, farante grandajn fortostreĉojn por trovi la plej originalan tekston.

Komence Ludovikito nomis sian projekton de plena Zamenhofa verkaro "iam kompletigota", sed kiam ĝi post preskaŭ tridekjara laboro fakte estis preta, li devis spite sian modestecon renomi ĝin "iel tiel kompletigita". Ludovikito ne nur kolektis la materialon kaj grandparte financis la eldonon. Li ankaŭ faris sciencan redaktan laboron, kaj krome mem kompostis la verkojn. Li havis enorman korespondadon kun aliaj spertuloj pri la vivo kaj verkoj de Zamenhof.

En 2004 Ludovikito kaj liaj kamaradoj eldonis la pli ol 250-paĝan verkon pri nia pvz-ado, en kiu li rakontas pri la historio de la enorma projekto, sed ankaŭ pri sia sinteno al Ludoviko Zamenhof:

mi intencis priskribi ludovikon ne kiel grandan homon, sed kiel ordinarulon, senigante al li tiujn legendojn, per kiuj la esperantistoj deziris lin ornami kaj beligi.

Al tiu "ordinarulo" Ludovikito dediĉis tridek jarojn el sia vivo.