Augusto Casquero iĝis prezidanto de HEF
Dum la 64a Hispana Kongreso de Esperanto, okazinta de la 7-a ĝis la 10-a de julio en Alcalá de Henares (Madrid) estis elektita nova prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio, Augusto Casquero.
Augusto Casquero organizis plurajn Hispanajn Kongresojn de Esperanto, ĉefe
en Madrido kaj en Valencio, kaj li estis la ĉefmotoro de la Universala
Kongreso, okazinta en Valencio en 1993.
[NUN]
[NUN]
Ne entuziasme
Afiŝita de
António MARTINS-Tuválkin
je
2005-07-25 16:52
Menciindas ke la elektiĝo de A. Casquero okazis post pena serĉado, antaŭ kaj dum la Kongreso. Oni finfine elektis estraran skipon kiu elpaŝis kontraŭvole kaj memagnoske «ne idealas».
Ke en Hispanio, kaj en HEF, ekzistas aliaj kiuj povus pli bone plenumi la gvidan taskaron igas la situacion des pli bedaŭrinda kaj responsigas nur tiujn, kiu ne volis mem kandidatiĝi.
Kiel portugala esperantisto, ekstere sed proksime, mi preferus alion.

Detaligo
Dum la ĵusa 64‑a Hispana Esperanto‑Kongreso, apud Madrido (vd. raporton en NB89), elektiĝis nova estraro de HEF. Post pena serĉado de volontaj prezidantoj, estis elektita Augusto Casquero, konata i.a. pro la organizado de la U.K.’1993, en Valencio, kaj de postaj aranĝoj. Vicprezidanto estos Lupe Saenz, estro de la madrida “Liceo”. AGP