Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Persone / Małgorzata Handzlik: "Esperanto utilus al EU"

Małgorzata Handzlik: "Esperanto utilus al EU"

de Redakcio Laste modifita: 2005-02-02 12:13
En ekskluziva intervjuo donita al Libera Folio la unua esperantista ano de la Eŭropa Parlamento, Małgorzata Handzlik, rakontas pri sia laboro. La nova posteno komplete ŝanĝis ŝian vivon, ŝi rakontas. "Ĉiusemajne lunde mi flugas al Bruselo aŭ Strasburgo kaj revenas ĵaŭde nokte. Vendrede, sabate kaj dimanĉe mi kutime estas en Pollando. Tiam okazas multaj renkontiĝoj kiujn mi devas partopreni. Foje mia familio venas por kelkaj tagoj al nia Brusela loĝejo."
Libera Folio: Kiaj estas viaj ĝisnunaj spertoj pri la laboro en la Eŭropa Parlamento? Ĉu eblas ilin mallonge resumi?

Małgorzata Handzlik: Same kiel miaj kolegoj el novaj membroŝtatoj, mi ne havis antaŭajn spertojn pri laboroj en EP. Dum la sep unuaj monatoj mi lernis. Nun mi povas paroli pri miaj propraj spertoj. Mi jam scias pri la proceduroj laŭ kiuj funkcias la Parlamento. Mi aktive partoprenas la laborojn de mia Komisiono pri Interna Merkato kaj Protektado de Konsumantoj.

Mi kiel la unua el la polaj eŭrodeputitoj preparis propran raporton pri la „Interna merkato en la novaj membroŝtatoj”. Ĝi estis bone akceptita de la Komisiono.

Mi aktive laboras pri la direktivo pri malhonestaj komercaj praktikoj. Mi proponis al ĝi plurajn korektojn, gravajn por entreprenistoj. Krome mi kunpreparas raporton pri la merkato de servoj en tuta EU.

Krome kiel „membro-anstataŭanto“ mi laboras en la Komisiono pri Kulturo (kiu okupiĝas ankaŭ pri lingvoj) kaj ankaŭ en la Delegacio por la interparlamentaj rilatoj de EU kaj Mercosur – la organizo de Brazilo, Argentino, Urugvajo kaj Paragvajo.

Mi estas ankaŭ sekretario kaj trezoristo de la pola delegacio de EPP-ED (Eŭropa Popola Partio, la plej granda grupo en la Eŭropa Parlamento).

Ĉu ankaŭ en la kampo de protektado de konsumantoj vi povas apliki
principojn de lingva egaleco?


En la kampo de protektado de konsumantoj oni aplikas la lingvan egalecon. La direktivo pri pakumoj  klare diras, ke sur ĉiu pakumo de varo vendata en EU  ĉiuj klarigoj, instrukcioj aperu en loka lingvo. En ĉiuj novaj membroŝtatoj nun ekas reklam-kampanjo, finacata de EU, pri la rajtoj de konsumantoj.

Kiuj estas viaj ĉefaj celoj en la parlamento?

Bona laboro por la nacioj de Eŭropo.

Kaj pli detale?

Mi estas entreprenistino, kaj mi volas aktivi por ke la leĝoj pri entreprenoj instigu la eŭropan ekonomion iĝi pli konkurenca kaj pli kapabla krei novajn laborlokojn.

Kiel grava estas por vi la laboro por Esperanto?

Grava. Mi konas Esperanton ekde la fino de la okdekaj jaroj, mi kaj mia familio partoprenis plurajn Esperanto-aranĝojn. Dank’ al tiu ĉi lingvo mi havas multajn amikojn sur ĉiuj kontinentoj. Mi kredas, ke Esperanto estas ilo, kiu povas plibonigi la laborojn de EP kal tiujn de la aliaj eŭropaj institucioj.

Kiujn konkretajn paŝojn vi ĝis nun sukcesis fari por Esperanto kaj/aŭ lingva egaleco?

Ne tiom haste. Vi celas la superfrakcian komisionon pri lingvaj rajtoj? Ĉio en ĝusta tempo. Fondi komisionon en EP estas malsimpla afero. Kaj cetere ne ĉiu komisiono atingas la celon starigitan de la fondintoj. Ĉu vi memoras, ke fine de la antaŭa mandato la parlamentanoj malaprobis eĉ mencion pri Esperanto? Ni devas esti bone preparitaj el ĉiuj flankoj. Ni devas trovi amikojn, kiuj apogos nin en la strebo. Kaj klare difini la atingeblan celon. Ĝuste tion mi nun faras. En tio multe helpas min Seán Ó Riain, irlanda diplomato, esperantisto.

Tamen multaj homoj en la Parlamento scias ke mi parolas la Internacian Lingvon, ke mi estas esperantistino. Mi estis intervjuata de Marko Lins por la Parlamenta Magazino. Mi rakontis pri miaj rilatoj al E-o. Ofte miaj kolegoj en la EP demandas min, ĉu mi intencas paroladi esperante en la Parlamento. Bedaŭrinde nun tio ne estas ebla, ĉar en la Parlamento oni rajtas oficiale uzi nur la 20 oficialajn lingvojn. Do same oni ne rajtas dum plenkunsido paroladi en la okcitana aŭ kataluna. Oni interpretas nur el kaj al la oficialaj lingvoj.

Antaŭ kelkaj tagoj germana eurodeputito rakontis al mi, ke li mem ne parolas esperante, sed havas amikon, kiu estas esperantisto. Li petis de mi retadreson por peri la kontakton.

Polaj gazetoj skribante pri mi ankaŭ mencias pri Esperanto. Dum miaj vizitoj en polaj universitatoj kaj aliaj lernejoj mi plurfoje lekciis pri lingva diverseco de EU kaj pri Esperanto. Se diras tion eŭrodeputito, la aŭskultantoj akceptas la vortojn iom pli kredeme ol kutime.

Ĉu vi foje mencias Esperanton en diskutoj kun kolegoj? Se jes, kiaj  estas la reagoj?

Post la artikolo miaj kolegoj mem demandas. Multaj apenaŭ kredas, ke tia lingvo reale ekzistas, ke oni povas komuniki per ĝi. Ofte ili opinias, ke Esperanto estas morta lingvo kaj komparas ĝin al latino. Ili miras, kiam mi rakontas ke mi esperante legas librojn, gazetojn, korespondas rete.  Ili MirEGEGas aŭdante pri internaciaj kongresoj. Kelkaj taksas tion nedanĝera hobio, aliaj sintenas iom favore.

Kian konkretan utilon laŭ vi povus porti Esperanto al la Eŭropa Unio? Al la Eŭropa Parlamento?

Unue malplialtigon de la kostoj. Poste precizecon de la tradukado, kaj veran kaj praktikan interkompreniĝon de la eŭropanoj.

Eŭropo malvolonte parolas pri lingvaj problemoj, malgraŭ ke ili daŭre okazas. Spite al la enormaj sumoj, kiujn kostas la multlingveco, ne ĉiam la kunsidoj de la komisionoj estas tradukataj al la lingvoj de ĉiuj partoprenantoj. La plej multajn dokumentojn mi kaj aliaj parlamentanoj ricevas angle.

Kaj jen ekzemplo el la lastaj tagoj. Oni trovis, ke en la pola traduko de la Eŭropa Konstitucio estas pli ol kvardek eraroj. Ne temas pri etaĵoj. En la angla versio estas malpermesata nerajtigita komercado pri armiloj - en la pola oni malpermesas ajnan komercadon pri armiloj. Kaj ambaŭ dokumentoj havas rangon de originalo.

Kiel vi sintenas al la proponoj igi Esperanton lingvo, kiu portu la komunan eŭropan identecon? Ĉu tio ne endanĝerigus la neŭtralecon de Esperanto kaj ĝian pozicion ekster Eŭropo?

La ideo "unueco en diverseco" donas la realan dimension de Eŭropo. Esperanto povus esti ilo subtenanta la diversecon. Ĝi perdus sian unikecon de lingvo, kiun parolas la unikaj, eksterordinaraj homoj, kiaj estas esperantistoj, sed samtempe ĝi povus fariĝi vere universala lingvo. Mi ne kredas, ke Eŭrope akceptita Esperanto perdus sian neutralecon en aliaj lokoj. Se Eŭropo iam akceptos Esperanton, ĝi faros tion ankaŭ pro ĝia neutraleco.

Ĉu multaj esperantistoj kontaktas vin lige kun via parlamenta laboro? Se jes, kion ili volas/proponas? Kion vi respondas al ili?

Jes, multaj. Pri tio helpas mia edzo Georgo, baldaŭ ankaŭ Kinga – esperantistino, kiu iĝis mia asistantino. Tuj post la elekto mi ricevis pli ol ducent gratulajn retmesaĝojn el kelkdeko da landoj. La samideanoj sendas proponojn pri solvo de la lingva problemo en Eŭropo, sendas materialojn kiuj pruvas, ke Esperanto estas pli bona lingvo por internacia komunikado ol la aliaj. Kaj, same kiel la poloj, ili volas renkontiĝi kun mi en la Eŭropa Parlamento aŭ demandas kiom da oficialaj lingvoj uzas EU. Post kelkaj semajnoj al EP venos kristana grupo de esperantistoj, kiu proponis renkontiĝon en la Parlamento. Kadre de la programo Euroscuola venos al Strasburgo lernantoj el Finnlando, Ukrainio kaj Pollando: ankaŭ kun ili mi planas renkontiĝi.

Kiel ŝanĝiĝis via persona vivo pro la nova posteno?

Ĉiuflanke. Ni devis havigi duan loĝejon en Bruselo. Ĉiusemajne lunde mi flugas al Bruselo aŭ Strasburgo kaj revenas ĵaŭde nokte. Vendrede,  sabate kaj dimanĉe mi kutime estas en Pollando. Tiam okazas multaj renkontiĝoj kiujn mi devas partopreni. Foje mia familio venas por kelkaj tagoj al nia Brusela loĝejo. Tiel ni strebas kultivi nian familian vivon. Tio estas grava por mi kaj por Georgo, kaj precipe por niaj du filinoj (11, 14). Mi plu interesiĝas pri niaj kompanioj en Pollando, sed grandan parton de mia laboro devis transpreni la aliaj, ĉefe mia edzo.




arkivita en:
jinglada
jinglada diras:
2005-02-02 14:40
Respektinda parlamenta sinjorino:
Al la demando "Kian konkretan utilon laŭ vi povus porti Esperanto al la Eŭropa Unio? Al la Eŭropa Parlamento?", vi respondis: "Unue malplialtigon de la kostoj. Poste precizecon de la tradukado, kaj veran kaj praktikan interkompreniĝon de la eŭropanoj."
En prelego pri Esperanto cxe mia vilagxo, Vilanova i la Geltrú, Katalunio, Hèctor Alòs, sekretario de Kataluna Esperanto-Asocio diris rilate al tio ke la nuna kosto de tradukado kaj interpretado estas 6 euro/europano kaj ke li preferus pagi iom pli por ke oni oficialigu cxiujn europajn lingvojn, cxar kio vere interesas ne estas ke Esperanto anstatauxigu la anglan por sxpari monon sed la okazigo de la paradigma sxangxo por garantii la gardon de la lingva diverseco pere de la lingva demokratio fronte al la lingva imperiismo. Pere de la paradigma sxangxo atingus la merkaton la kulturaj varoj (libroj, diskoj, filmoj, ktp) de cxiuj kulturoj en egalecaj kondicxoj.
Cxu vi opinias ke tiu argumento povas esti utila?
Kore salutas vin, Joan Inglada