Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2005 Persone Forpasis Franko Luin, kreinto de e-librejo
Agoj pri dokumento

Forpasis Franko Luin, kreinto de e-librejo

by Redakcio Laste modifita: 2005-10-23 20:47

La 15-an de septembro, kelkajn tagojn post akuta malsaniĝo, en la aĝo de nur 64 jaroj, forpasis Franko Luin. Franko Luin estis vaste konata en Esperantujo pro sia elstara retejo de elektronikaj libroj, kiu interalie disponigis al vasta publiko multajn delonge elĉerpitajn verkojn.

Franko Luin denoveKrom sia E-librejo, Franko Luin estis konata pro sia laboro en la tipografia fako. Lia komerca entrepreno desegnis mondvaste uzatajn litertipojn, kaj por la esperantistoj li kreis multajn tiparojn kun la esperantaj literoj, jam longe antaŭ ol disvastiĝis la uzo de unikodo. Liaj solvoj kaj konsiloj estis aparte aprezataj inter uzantoj de Macintosh-komputiloj.

Li starigis kaj prizorgis la tre sukcesan retejon de Sveda Esperanto-Federacio, kaj kreis la retejon Kiosko, kie li kolektis informojn pri gazetoj el la tuta mondo. La retejo Kiosko ricevis grandan atenton precipe en Svedio, kie ĝi estis rekomendata de multaj bibliotekoj.

Dum multaj jaroj Franko Luin estis prezidanto de Sveda Esperanto-Federacio, kaj dum kelkaj jaroj li estis ankaŭ komitatano de Universala Esperanto-Asocio. Li loĝis en Svedio ekde 1961, sed li estis etna sloveno el Italio, kaj ankaŭ inter slovenoj li estis konata pro sia eldonado de elektronikaj libroj, en la slovena lingvo. Li ankaŭ elektronike reeldonis librojn de svedaj verkistoj el la 19-a jarcento.

Esperanton Franko Luin lernis jam en la aĝo de 15 jaroj. Lia edzino estis la konata sveda esperantisto Ulla Luin, nun estrarano de UEA. En mesaĝo sendita interalie al la redakcio de Libera Folio, ŝi skribas jene:

"Franko kaj mi estis kune dum pli ol 40 jaroj, kaj mi ĉiam memoros tiujn jarojn kun ĝojo. Mi petas vian komprenon, ke dum iom da tempo mi ne sukcesos akurate plenumi ĉiujn taskojn. Mi petas ankaŭ vian respekton al mia deziro, ke oni ne uzu retleterajn listojn aŭ grupojn da retaj adresoj por kondoleancoj kaj plusendo de la informo.  Se vi plueninformas per unuopa reta letero, bonvolu mencii tiun ĉi deziron. Nia filo Janko kaj mi volonte akceptos surpaperan saluton, se vi volas rakonti ion, kion vi memoras pri Franko."

Pri sia vivo Franko Luin mem rakontas en ĉi tiu retpaĝo. Franko Luin estas konata ankaŭ pro siaj tradukoj kaj kantotekstoj. Krome li verkis kelkajn poemojn en Esperanto. Jen unu el ili.


La reveno

La ŝtonoj kuŝas sur siaj lokoj
 nur pli rondaj
 nur pli glataj
 de la multaj pluvoj
 la arboj kreskas sur la samaj lokoj
 eble pli grandaj
 ilia ombro pli vasta
 pli da birdoj en iliaj branĉoj
 la domoj la homoj la bestoj
 ĉio estas kiel antaŭe

 La homoj kun siaj voĉoj
 agrable afablaj
 la domo kiu iam estis hejmo
 la ŝtonoj kiuj iam sukcesis
 transdoni sian varmon
 al la nudaj piedoj
 la arboj kies branĉoj
 kutimis luli min
 kiam mi tion postulis de ili
 ne estas kiel antaŭe

 Miaj pensoj estas for de ili
 mia sopiro alie
 fremde rigardas ilin miaj okuloj
 la piedoj ne plu nudaj
 ne povas senti la varmon de la ŝtonoj
 nek la ŝtonoj povas rekoni mian paŝon

Franko Luin


Ankau slovena literaturo

Afiŝita de zlatko tišljar je 2005-10-08 00:22

Franko Luin estis slovendevena italo, pro kio li aparte zorgis ankau pri eldonado de slovena literaturo. Krom la biblioteko en kiu trovighis elshuteblaj libroj en Esperanto li zorgis pri granda elektronika dosiero de literaturo en la slovena lingvo. Li faris tion antau iu ajn alia en Slovenio mem. Kiam mi laste longe parolis kun li en Vilno, li prezentis grandegajn planojn, kiujn li ankoru havis rilate eldonan planon en Esperanto kaj en la slovena. Ni parolis pri vizito al Maribor kaj li prelego. Mia tristo estas enorma. Liaj iniciatoj kaj kreado por nia Movado estis esceptegaj kaj ni povos konstrui plu sur la fundamento kiun li starigis. Zlatko Tišljar


Powered by Plone CMS, the Open Source Content Management System

Ĉi tiu retejo sekvas la jenajn normojn: