Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Literaturo / Sovetia lernolibro trompis la cenzuron

Sovetia lernolibro trompis la cenzuron

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2007-05-25 10:07
En Sovetio la regantoj suspektis ĉiujn kontaktojn de ordinaraj homoj kun eksterlando. Evidente ankaŭ studado de Esperanto estis suspektinda, kaj ne facilis aperigi lernilojn de tia maltaŭga lingvo. Tamen precize antaŭ 30 jaroj Boris Kolker sukcesis ruze ĉirkaŭiri la oficialan cenzuron, nomante sian novan lernolibron "ekzercaro". Ekzercaroj ne bezonis oficialan aprobon, sed tamen iu poste denuncis la aferon.

Boris KolkerNuntempe akademiano Boris Kolker estas precipe konata pro sia elstara progresiga legolibro Vojaĝo en Esperanto-lando.  Tamen en la landoj de la eksa Sovetio oni daŭre uzas la ruslingvan lernolibron de Boris Kolker, kies unua libroforma eldono aperis duonpirate ĝuste antaŭ 30 jaroj. Per tiu libro lernis la lingvon generacioj de esperantistoj en (eks)Sovetio, kaj ĝi restas ĝis nun la ĉefa lernolibro por ruslingvanoj. Ni petis Boris Kolker rakonti pri la okazaĵoj ĉirkaŭ la libro.

Libera Folio: Kio okazis antaŭ tridek jaroj?

Boris Kolker: La nula versio de tiu baza Esperanto-kurso aperis en la junulara ĵurnalo en la urbo Ufa (Baŝkirio, Rusio, Sovet-Unio) en aŭgusto de la jaro 1973. Tio estis senprecedenca evento, pri kies interesaj detaloj mi nun ne parolu. La 1-an de oktobro 1974 oni telefonis al mi el presejo kaj diris, ke la mendita lernolibro estas presita, broŝurita kaj pakita. Mi petis kolegon, kiu posedis aŭton, veturi kun mi kaj alporti du mil ekzemplerojn en mian hejmon. Tiel realiĝis mia kvazaŭ nerealigebla revo.

Kiujn ĉefajn malfacilaĵojn vi spertis? Ĉu temas pri la cenzuro, pro kiu suferis ankoraŭ Ludoviko Zamenhof?

Lernolibro de KolkerLa cenzuro en la cara Rusio estis ege liberala kompare kun la rigora cenzuro en Sovet-Unio. La sovetia ŝtato pleje timis la Vorton. Kaj por kontroli fluon de informoj, ĝi kreis potencajn instancojn kun senlimaj ebloj: Glavlit (oficiala cenzuro de presaĵoj) kaj KGB (nevidebla kontrolo de la tuta socio kaj ĉiu individuo). Pri suspektatoj kaj kaptitoj okupiĝis jura sistemo, kiu agis ne tiom laŭ leĝoj, kiom laŭ ordonoj de partiaj instancoj. En kiaj cenzuraj kondiĉoj agis sovetiaj esperantistoj, montras alitema historio, republikigita en la ĉi-jara numero de Sennacieca revuo.

Unue, mi havigis al mi por atenta tralego la sekretan dokumenton de Glavlit. Kun kontento mi malkovris tie liston de kategorioj de presaĵoj, kiuj ne bezonis cenzuradon – ekzemple, invitiloj al edziĝfestoj, kaj kelkaj aliaj. Do mi donis al mia lernolibro la titolon La internacia lingvo Esperanto. Metodikaj instrukcioj kaj kontrolaj taskoj por kursoj. Tiu stranga titolo kaj stranga antaŭparolo estis destinitaj nur por unu persono: la cenzuristo, kiu iam interesiĝos pri la libro. Tio savis min kelkfoje en estonteco de grandaj malagrablaĵoj – akuzo pri subtera (= kontraŭleĝa) eldono de libroj.

Prespapero en Sovet-Unio estis granda problemo. Kiel vi solvis ĝin?

La organizaĵoj aĉetadis prespaperon laŭ distribuaj listoj de Konsilioj de ministroj kaj similaj instancoj en regionoj. Post kiam mi fintajpis la lernolibron, mi estis obsedita pri serĉo de prespapero. Mi rimarkadis prespaperajn rulojn ĉie – jen sub ŝtuparo de vizitita organizaĵo, jen en preterveturanta kamiono...

Foje dum flugado en Moskvon min apudis viro, kiu ne ŝajnis al mi speciale interesa. En Moskvo estis malbona vetero, kaj ni reflugis al Uljanovsk kaj atendis tie. Dum interparolo mi eksciis, ke mia najbaro laboras en Departamento de provizado. Interesege! - Kiu posteno? - Vicestro. – Kiu el viaj vicestroj okupiĝas pri papero? – Mi. Hm, nekredeble! Ni najbaros sufiĉe longan tempon. Do mi komencas rakonti al li pri Esperanto.

Finfine, mi diras pri papero, bezonata por la lernolibro. Li promesas pensi pri tio. En difinita tago mi venis al li kun petletero de distrikta komitato de komsomolo (junulara organizaĵo), kun kiu nia Esperanto-klubo bone kunlaboris. Kaj li subskribis permeson pri 200 kilogramoj da (sufiĉe malaltkvalita) prespapero.

Ĉu la lernolibro estis presita nur unufoje, en 2000 ekzempleroj? Tio estus malmulte por tia enorma lando kia estis Sovetio...

Jen jaroj de eldono de diversaj versioj de la lernolibro en Ufa: 1974, 1976, 1978, 1979, 1980. Ĉiu eldono estis presita en Ufa du-trifoje. Krome, ĉiu eldono estis presita en multaj urboj de la vastega Sovet-Unio. En Kujbiŝev (nun Samara) ĝi aperis kiel lernilo por studentoj de la loka pedagogia instituto. En Tallinn aperis versio en la estona lingvo (kunaŭtoro Jan Ojalo), rekomendita de la Ministerio de edukado de Estonio por fakultativa instruado en lernejoj.

Kiom da ekzempleroj de ĉiuj eldonoj kaj multobligoj do aperis?

Mi ne scias, sed supozas, ke ne malpli ol 50 mil. Dank’al kelkaj amasaj korespondaj kursoj, kiuj funkciis en Sovet-Unio, la lernolibro disvastiĝis eĉ en la plej forajn urbojn kaj vilaĝojn de la landego.

Do la lernolibro havis feliĉan sorton, ĉu ne?

Ne tute. En januaro 1982 mi estis tajpanta hejme novan version de la lernolibro, kiam aŭdiĝis telefonvoko. Ba! La estro de la regiona Glavlit (cenzurejo) invitis min por konversacio. Li rekte diris dum la konversacio, ke la tutŝata Glavlit de USSR ricevis denuncon pri subtera eldono de la Esperanto-lernolibro en Ufa kaj komisiis al la estro de Glavlit de Baŝkirio enketi pri la afero kaj raporti pri la faritaj agoj.

Mi prezentis argumentojn pri mia praveco. Kvankam ili ne estis akceptitaj plene, mi eskapis malagrablaĵojn per skriba promeso ne plu presi la lernolibron. Nu, ne gravas! La lernolibro estis plu presata dum dudeko da jaroj en aliaj urboj.

Kiu faris tiun denuncon?

Mi ne dubis, ke la denuncon al Glavlit de USSR faris SSOD (Unio de sovetiaj societoj de amikeco kun eksterlando), al kiu CK KPSU (Centra Komitato de Komunista Partio de Sovet-Unio) komisiis protekti (fakte – kontroli) la Esperanto-movadon en Sovet-Unio. Tiun riproĉon mi eldiris al la estro de la Fako de sovetia kulturo de SSOD Rafael Rubenoviĉ Saakov – kontrolanto de ASE (Asocio de Sovetiaj Esperantistoj). Li respondis al mi: “Mi donas al vi mian honestan partian ĵuron, ke nek mi, nek iu alia en SSOD faris tiun denuncon”. Tiun “honestan partian ĵuron” mi ne emas kredi.

Ĉu per tiu promeso ne plu presi la libron do finiĝis ĝia historio?

Tute ne. Aperis nova, (dume) lasta libroforma versio sub la titolo Lernolibro de la lingvo Esperanto. Baza kurso en la plej prestiĝa ŝtata eldonejo “Nauka” (Moskvo, 1992):  ekzistas ankaŭ prilaborita reta versio, kiun elŝutis miloj de personoj, la lernolibro estas uzata en amasa reta kurso  - tio estas tri aparte priparolindaj historioj.

arkivita en: