Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Literaturo / Fratoj Rossetti: Sperto saĝon akrigas

Fratoj Rossetti: Sperto saĝon akrigas

de Redakcio Laste modifita: 2005-11-22 13:35
Kvar jaroj en Barato, poste laboro en Britio kiel kuiristo, kolportisto kaj foira eksponisto - jen la spertoj el kiuj Cezaro Rossetti kuiris sian klasikan verkon "Kredu min, sinjorino". Ĝi estas unu el la tre malmultaj esperantlingvaj romanoj, kiuj estis eldonitaj en alilingvaj tradukoj. Lia pli juna frato Reto Rossetti estas konata pro siaj poemoj, sed ankaŭ pro interes-kaptaj noveloj, kiuj povas esti sprite ironiaj, sed kiuj ĉiam atestas pri la psikologia kompreno de la aŭtoro. La fratoj kune lernis Esperanton kiam Reto estis 19-jara, kaj poste kutimis interparoli esperante.

Se oni demandus min, kiun libron, originale verkitan en Esperanto, samtempe vivplene distran kaj lingve vervan, mi elektus kiel ripete ĝuindan, mi emus mencii libron, la solan de ties aŭtoro, libron, aperintan antaŭ pli ol duona jarcento kaj dufoje reeldonitan, la romanecan membiografion Kredu min, sinjorino de Cezaro Rossetti.

Cezaro RossettiLa aŭtoro, kolportisto, en milda printempa tago, iras de pordo al pordo kun sia varo, la "senakva kuirilo", sed estas ĉie rifuzita. Li ekhavas la ideon kaŝi la valizon, por ke ĝi ne estu videbla, kaj frapas novan pordon. La pordo malfermiĝas, kaj tie staras koketa servistino:

"Bonan tagon mia karega," mi mielis, strabante al ŝi. "Vi estas rave bela. Ĉu vi emus eliri kun mi ĉi-vespere?"
Ŝia ŝoke timigita rigardo amuzegis min, kaj mi laŭte ridis. Terurite ŝi enkuris, fermante la pordon. Mi certas, ke ŝi pensis, ke mi estas altgrada maniulo. Fakte, la frenuzulejo ne estis malprokisme de tie. Tiu epizodo ĝojigis min kaj hazarde atentigis min, ke la kaŝo de la valizo estos avantaĝo, ĉar ne tuj vidiĝos, ke mi estas kolportisto.

La ĉapitro, el kiu estas citita la supra ekzemplo, havas la titolon Konstante frapante..., kiu estas aludo al la konata poemo de Zamenhof La Vojo, aludo kiu havas proverban karakteron. Ĉiu el la 43 ĉapitroj de la libro havas Zamenhofan proverbon kiel titolon, kio samtempe ligas la verkon al la kultura tradicio de Esperanto kaj kerne rivelas la temon de la koncerna ĉapitro.

Cezaro Rossetti (1901-1950) sin okupis pri diversaj aferoj dum sia nelonga vivo. Dum kvar jaroj li estis en Hindio, kie li akiris restoraciajn spertojn. Revene li laboris kiel kuiristo en hotelo kaj kiel kolportisto kaj eksponisto, reklamante kaj vendante varojn en foiroj. Pri tiuj spertoj rakontas lia sola libro, la jam menciita Kredu min, sinjorino. Ĝi konsistas ĉefe el longa vico de vendaj epizodoj, gaje kaj verve prezentitaj, kaj estas tiu flua, vigla kaj natura stilo, kiu  donas al la verko ĝian plej grandan valoron.

Reto RossettiTamen pli konata estas lia frato, Reto Rossetti (1909-1994). La fratoj estis svis-devenaj, sed vivis kaj laboris en Britio. Profesie Reto estis estro de fakultato pri arto-pedagogio kaj influo de lia fako estas ofte konstatebla en liaj verkoj. Li debutis publike kiel Esperanto-poeto per la poemaro Oazo en la fama poemlibro Kvaropo (1952) en akompano kun William Auld, John S. Dinwoodie kaj John Francis. Tamen estas klare, ke li komencis verki multe pli frue, iuj el tiuj poemoj devenas el la kvara jardeko. Lia dua poemlibro, Pinta krajono, aperis sep jarojn poste. La poemoj de Rossetti estas variaj laŭ temo kaj etoso, multaj atestas akran observon, aliaj sentajn sintenojn, foje grimacajn, ekzemple en la jena infan-rimaĵo:

Per petardo Sam petolis,
poste li raketon volis;
poste per bengala fajro
ludis li en dom' el pajlo.
Tutan domon kaptis flam',
tra l' tegmento saltis Sam.
Fluge, fluge li sin pafis,
fine sur la lunon trafis.


La plej longa poemo, Jubilea Eposo, estas 30-paĝa poezia skizo pri la historio de la internacia lingvo kaj aparte de Esperanto, verkita okaze de la 50-jara datreveno de la unua mondkongreso en 1905. Lerta uzado de la lingvo karakterizas la poezion de Reto Rossetti, kio plej klare montriĝas en la varieco de poemformoj.

Kiel verkinto de prozo Reto Rossetti emientas kiel novelisto kaj eseisto. Lia novelaro El la maniko estas interesa legaĵo pro ĉiu progresanta esperantisto. La titolo pensigas pri ĵonglisto, kaj precize kiel tia, la aŭtoro impresas la leganton per sia verva kaj sprita eltrovemo, teme kaj lingve. La lingva ĵonglemo de la aŭtoro plej evidentas en la rakonto pri profesoro Klapelklap, kiu per literkartoj trovis metodon esplori la devenon de nov-vortoj en Esperanto, sekve la bazon de nova scienco, kiun li nomas "neologismologio". La noveloj atestas la interes-kaptan rakontan kapbablon de la aŭtoro, kiun ĉiam akompanas ludema humoro, psikologia kompreno kaj, je okazoj, sprita ironio.

Reto Rossetti estas unu el tiuj homoj, kiuj dediĉis sian vivon al Esperanto kaj, dum jardekoj, kontribuis al la literaturo kaj kulturo de la internacia lingvo. Tion li faris ne nur per siaj poemoj kaj noveloj, sed ankaŭ kaj ne malpli per siaj multnombraj eseoj kaj artikoloj en diversaj revuoj. Kelkaj el liaj eseoj aperis en libroformo, Arto kaj naturo, lia lasta libro, en 1989. Reto Rossetti okupis sin ankaŭ pri instruo de la lingvo kaj verkis lernilojn. Kaj, kiel atendeble, li multe tradukis, tie elstaras tradukoj el la verkoj de Shakespeare kaj aparte lia traduko de Otelo (1960).

La fratoj Rossetti jam apartenas al niaj klasikuloj. Kredu min, sinjorino kaj El la maniko estas libroj, kies ripetaj legoj ĉiam aldonas ion novan, profundan aŭ praktikan al nia lingva maturiĝo.

Baldur Ragnarsson
Aperis pli frue en Juna Amiko

Rilataj ligoj

Cezaro Rossetti en la retejo Originala literaturo esperanta
Reto Rossetti en la retejo Originala literaturo esperanta

arkivita en:
isopekka
isopekka diras:
2005-10-17 22:09

Antaux kelkaj tempoj mi tralegis la libron. Eble la menciita nobleco de la libro kunigxas kun historio de Esperanto.. Al mi la libro sxajnis iom naiva, sinripetanta, ne tre kaptanta. Enhavo de cxapitroj en la libro similis kun modestaj, malnovstilaj lernolibraj kvazauxamuzaj rakontoj (kiuj abundas en lernolibroj). Sed se iuj sxatas la libron tralegi, do bonvolu legu.