Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Literaturo / Engholm - sveda realisto en esperanta vesto

Engholm - sveda realisto en esperanta vesto

de Redakcio Laste modifita: 2005-09-25 17:05
Stellan Engholm vivis la plej grandan parton de sia vivo kiel instruisto de elementa lernejo en periferia regiono de Svedio. Li lernis Esperanton en 1920, sed pli entuziasmiĝis pri la lingvo post renkontiĝo kun Edmond Privat en monda kongreso pri kooperado 1927. Li komencis sian verkistan karieron kiel tradukisto de sveda literaturo al Esperanto kaj kunlaboranto de Literatura Mondo. En 1930 aperis "Al Torento", kiu same kiel liaj postaj prozaj verkoj klare ligiĝas al la samtempa realisma tradicio de sveda laborista literaturo, sed samtempe havas idealismajn tendencojn.

Stellan EngholmOriginalaj romanoj en Esperanto ne svarmas, des malpli premiitaj. Eble mi malpravas, sed laŭ mia scio la sola ekzemplo estas romano de la verkisto, kiun mi prezentas al vi nun: Stellan Engholm. Tiu romano, Homoj sur la tero, estis premiita en romano-konkurso de la grava literatura revuo Literatura Mondo en 1931, Ĝis tiu tempo nur kvar jaroj pasis ekde la esperantistiĝo de la verkisto, de kiu antaŭe aperis du libroformaj verkoj; traduko kaj alia romano. Oni povas nur admiri tian energion, tian verkistan vervon, jam en la komenca fazo de lia esperantisteco.

Stellan Engholm estis svedo, naskita en Stokholmo en 1899. Profesie li estis popol-lerneja instruisto. Li aktive esperantistiĝis en 1927, ekkoninte la lingvon tamen pli frue, kiel junulo. Lia esperantista aktivado daŭris seninterrompe sur la kampoj de literaturo kaj redaktado dum pli ol tridek jaroj, ĝis lia morto en 1960.

En originalaj verkoj de Engholm manifestiĝas en feliĉa kombino realismo kaj idealismo. Idealogiaj meditoj tamen iom tro altrudas sin en lia unua romano Al Torento (1930), sed en la premiita Homoj sur la tero la verkisto jam firme tenas sin ĉe tiu konkreta realismo, kiu ĉiam poste karakterizas liajn verkojn. Liaj romanoj ne celas eksciti la emociojn, sed serĉi kaj raporti la veron kun senpasia humanismo. Engholm estas tre preciza observanto de la realaĵoj de la vivo kaj ne emas doni lokon por la fantazio en siaj romanoj. Iuj opinias, ke tio faras liajn personojn iom monotonaj kaj bremsas la evoluigon de eventoj. Sed tion la verkisto kompensas per lerta uzado de delikata psikologio. La stilo kongruas kun la sobra pritrakto de la temoj. La stilo estas samtempe flua kaj klara, la frazstrukturo rekta kaj senkomplika. El lingva vidpunkto la romanoj de Engholm estas aparte taŭga legaĵo por novaj esperantistoj.

Homoj sur la tero rakontas la historion de kamparana familio tra tri generacioj. En la centro staras la bieno, la tero mem, kiel pulse vivanta ĉefpersono, kiu indiferente observas la homojn, iliajn penadojn, perdojn kaj gajnojn, - tiu tero, kiu donacas celojn kaj sencon al iliaj vivoj. La temo estas grava kaj serioza.

La demandon pri la taskoj de originala Esperanto-verkisto Engholm respondis jene (en Literatura Mondo, 1932): "Antaŭ ĉio ili verku serioze!" Kaj tiun seriozecon Engholm trovis en la ordinara vivo de ordinaraj homoj sur la vivodona tero kaj ĝin transportis fidele en sian arton, sen ornamoj, sen fantaziaĵoj.

La tiel nomataj Torento-libroj de Engholm: Infanoj en Torento I (1934), Infanoj en Torento II (1939) kaj Vivo vokas (1946) rakontas la vivhistorion de kelkaj laboristaj infanoj ekde infanaĝo ĝis plenkreskiĝo. Torento estas fer-industria vilaĝo en la meza parto de Svedujo. La unua volumo pritraktas la malfacilan situacion en la vilaĝo pro granda senlaboreco. Tio kreas problemojn en la vivado kaj pensado de la infanoj. Ili finas lernejon kaj transiras al sia gejunula aĝo. En tiu tempo ili fariĝas esperantistoj, kio kunligas ilin kun pli vasta medio. En la dua volumo la gejunuloj komencas labori kaj partoprenas la ordinaran vivon de la vilaĝo. En Vivo vokas iliaj vivhistorioj pluiras kaj evoluas, ĉiam same realisme. Entute la Torento-libroj formas kontinuan unuecon, ĝue legeblan, malgraŭ manko de ekscita okazaro.

Stellan Engholm estis ankaŭ elstara tradukisto el la sveda literaturo. Inter liaj tradukoj troviĝas tri romanoj de Selma Lagerlöf (Nobel-premiito 1909): La mono de sinjoro Arne (1933), Gösta Berling (1934) kaj La ringo de la generalo (1938); Pasko, dramo de August Strindberg (1935) kaj La fino de Folke Bernedotte (1946). Stellan Engholm estis unuavice tradukanto de prozo, sed li okupis sin ankau iom pri tradukado de poezio, precipe por Sveda Antologio (1934).

Stellan Engholm estis ankaŭ kapabla redaktoro. Dum kelkaj jaroj li eldonis revuon moder-aspektan, sed enhavoriĉan, nomitan Malgranda revuo (1943-1952). Li multe kontribuis ankaŭ al aliaj Esperanto-revuoj.

Stellan Engholm grave kontribuis al la Esperanta literaturo per siaj tradukoj kaj originalaj verkoj. Lia verkaro daŭre restas alte taksata kiel modelo de pura kaj klara stilo, enhave substanca kaj riĉodona.

Baldur Ragnarsson
Aperis pli frue en  Juna Amiko

Rilataj ligoj:

arkivita en: