Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Literaturo / 16-jarulo kiu impresis la Bulonjan kongreson

16-jarulo kiu impresis la Bulonjan kongreson

de Redakcio Laste modifita: 2005-06-26 00:23
Edmond Privat lernis Esperanton kiel 13-jarulo, kaj ĉeestis la unuan Universalan Kongreson de Esperanto en Bulonjo 1905 kiam li estis 16-jara. Tie li vekis grandan atenton per sia matura elokvento. Kiel junulo li fondis la gazeton "Juna esperantisto". Poste li estis prezidanto de UEA kaj redaktoro de la revuo "Esperanto". "Ĉu la stilo, ĉu la diritaĵoj sentigas al ni, ke la verkisto de sia juneco vivas en la esperantista vivo", skribis pri li Ferenc Szilágyi.
En la komencaj jaroj de Esperanto ne malmultaj verkemuloj faris provojn krei poemojn en la nova lingvo. Tio montris fidon al la lingvo kiel taŭga esprimilo de poezio, kvankam la rezultoj estis modestaj.

Sed la tempo de maturiĝo estis proksima. En 1912 aperis Tra l'silento de Edmond Privat, 23-jara sviso, kiu jam tiam famiĝis inter la esperantistoj kiel oratoro kaj verkisto. Preskaŭ duonjarcenton poste (en antaŭparolo al Junaĝa verkaro de Privat), la hungara Esperanto-verkisto Julio Baghy esprimis sian memoraĵon pri tiu poemaro de Privat, ke ĝi estis "la unua verko,kiu sukcesis sugesti al mi la penson, ke Esperanto estas destinita por la poezio pro sia melodia belsoneco." Baghy citas la unuajn versojn de la poemo La lasta kiso kiel pruvon pri tiu "melodia belsoneco":

Vi kien flugas, papilio',
Tremante kaj rapide?
Jam mortis rozo kaj lilio
Kaj venas frost' perfide.

Jes, ja, Baghy pravas
pri la belsoneco, sed tio estas nur la ekstera vesto, pli gravas la senta enhavo de la poezio de Privat. Lasta kiso ne temas pri homaj geamantoj, kiuj devas disiĝi portempe aŭ por ĉiam, kiel oni povus anticipe supozi, sed pri soleca papilio, kiu ĝisvivis la komencon de la vintro kaj baldaŭ mortos doninte lastan kison al "velkinta krizantemo". La temo havas romantikan, tamen serioze trankvilan tonon, eta vivo akceptas morton per kiso - kiel naturan proceson:

Vi kial flugas en malvarmo
Tra flora la tombejo?
Sur ĉiu loko pluva larmo
Nun restas en herbejo.

Silentas ĉiuj en la nestoj
Kaj svenis bonodoroj.
Jam ne batalos vi kun vespoj
Pri la floretaj koroj.

Jen restas nur la kampo vasta
Velkinta krizantemo,
Sur kiu kiso via lasta
Mortigos vin en tremo.

La poemoj de Privat havas aŭtentikan karakteron ĉefe kiel konvinka esprimo de sinceraj sentoj. Estas evidente, ke la poeto tiel firme sidas en la lingvo, ke estas al li nature uzi ĝin kiel esprimilon de siaj sentoj. La poemoj estas romantikaj kaj svingiĝas inter sentoj de ĝojo kaj malĝojo. Foje ili iel obskure aludas al spertoj, kiujn la poeto plutenas misteraj kaj neklarigitaj al la leganto. La unua strofo de la unua poemo Ĉu en tombejo? jam atestas tiun metodon:

Dum tie vi staris en nigra mantelo
Kaj ĉerkon en foson aŭskultis degliti,
Ĉu brilis la suno? Ĉu bluis ĉielo?
La tombon neniam mi volas viziti.

Kial la poeto neniam volas viziti la tombon?  La sekvantaj ses strofoj tion ne klarigas, sed aldonas pliajn misterojn:

Sur tombo violojn vi ŝutis kun ploroj,
Kaj iu kun rozoj vin iris imiti.
Mi dankas, amikoj, pro larmoj kaj floroj;
La tombon mi tamen ne volas viziti.

Eksidas la vintro, dum falas arĝento,
Sur krucoj granitaj por longe mediti;
Kaj kantas la neĝo pri l' dolĉa silento,
Eĉ nun mi la tombon ne volas viziti.

Ĉu flanke tombiĝas knabet' sub kolono?
Ĉu viro maljuna? Ĉu aŭdas vi diri:
"Jen tombo malriĉa, sen nomo, sen ŝtono?"
Ho lasu? Mi tien ne volas aliri.

De kiam vi lasis la ĉerkon en tero
Se l' tuta tombej' ne fariĝis pli bela,
Pli gaja, pli riĉa je luma espero,
Ŝin vane mi serĉus en tombo malhela.

Ne tie mi serĉis, sed kie ankoraŭ
Ŝi vivas per amo kaj flego donitaj;
Sur litoj suferaj, en ĝojo de l'koroj
En dankaj okuloj, en manoj tenitaj.

Kaj tial ekfalu sur tombojn la neĝo,
Aŭ brilu la suno kaj floru la floroj;
Al ter' apartenas nek amo nek preĝo,
Kaj ĉerkon nur venkas vivantaj memoroj.

La konvinke serioza teno de la poemo tamen kunportas aludojn sufiĉe sugestajn por doni al la poemo statuson de aŭtentiko. Samo validas pli-malpli pri la ceteraj poemoj, la senta esprimo ĉiam sin asertas, ofte per kontrastoj, plej klare en la plej longa poemo Sur vojo de l' vivo, kiu havas du partojn, la unua esprimas amon, esperon kaj ĝojon, la dua perdon kaj malesperon.

La rolo de Privat en la disvolviĝo de Esperanto kiel senta esprimilo trovis sian elmontriĝon en teoria formo en lia verko Esprimo de sentoj en Esperanto (1931). Tiu libreto daŭre plene validas kiel konvinka argumento por la sentesprimaj rimedoj de Esperanto kaj kiel libro de instruo por tiuj, kiuj jam lernis la lingvon, sed deziras ĝin plue studi.

Edmond Privat lernis Esperanton en sia junaĝo kaj mirinde rapide akiris tioman majstrecon pri la lingvo, ke li jam kiel 16-jarulo vekis multan atenton en la Unua Universala Kongreso (1905) per sia matura elokventeco kaj oratora stilo. Krom Esprimo de sentoj liaj plej konataj prozaj verkoj estas Historio de Esperanto kaj Vivo de Zamenhof, ambaŭ klasikaj verkoj laŭ spirito kaj stilo. La spirito estas idealisma, la stilo poezieca.

Se la stilon de Zamenhof
karakterizas grandparte ellaborita sintakso kaj la stilon de Kabe senkomplika rekto, la stilon de Privat karakterizas bela harmonio de belsoneco kaj emfaza vortordo. Tamen la diferencaj stiloj de tiuj tri estas ĉiam kristale klaraj kaj samegale efikaj por siaj apartaj celoj.

Edmond Privat mortis en aŭgusto 1962, 73-jara. Liaj personaj rememoroj aperis en la posta jaro sub la titolo Aventuroj de pioniro en redakto de lia samlandano Henri Vatré. La titolo estas aparte taŭga. Privat estis pioniro de Esperanto en Svislando kaj internacia apostolo de la lingvo jam de junaĝo.

Baldur Ragnarsson
Aperis en Juna Amiko
arkivita en: