Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / UEA / UEA ne atingos 6.000 individuajn membrojn

UEA ne atingos 6.000 individuajn membrojn

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-11-29 13:11
La konstanta falo en la membronombro kiun UEA spertas de multaj jaroj ŝajne haltis. Tamen la kvanto de individuaj membroj ankaŭ en ĉi tiu jaro ne atingos la simbolan nombron 6.000, kiun la asocio ĉiam superis post la jaro 1953 kaj ĝis 2002. En la sukcesa jaro 1991 la kvanto de individuaj membroj eĉ superis 8.000. La 12-an de novembro UEA havis nur 5.697 individuajn membrojn, sed en gazetara komuniko la asocio raportas pri "forta kresko".
"La membraro de UEA forte kreskas" estis la titolo de gazetara komuniko, dissendita en la fino de aŭgusto. Tiam UEA havis 5.615 individuajn membrojn, kaj dum la sekvaj monatoj aldoniĝis ankoraŭ kelkdek. Meze de novembro 2004 UEA havis proksimume 130 individuajn membrojn pli ol meze de novembro 2003. Kresko, jes, je proksimume 2,3 procentoj.

Tamen la "forta kresko" supozeble aludis al la kvanto de aligitaj membroj, kiuj ĉi-jare estos klare pli multaj ol en 2003. En 2003 estis 11.264 tiaj membroj, kaj ĉi-jare ĝis nun estas jam pli ol 12.000 aligitaj membroj, kvankam ne ĉiuj asocioj ankoraŭ pagis siajn kotizojn.

Por la financoj de UEA la aligitaj membroj tamen havas malmultan signifon, ĉar aligita membro pagas nur du procentojn de la kotizo de individua membro. Tiel 12.000 aligitaj membroj finance egalas al 240 individuaj membroj - tamen kun la diferenco, ke al la aligitaj membroj ne necesas sendi la revuon nek la Jarlibron.

La ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, supozas ke ĝis la fino de la jaro la nombro de individuaj membroj estos proksimume 5.800.

- Komence de novembro la CO dissendis leteron al la pasintjaraj membroj, kiuj ankoraŭ ne pagis la kotizon por tiu ĉi jaro.  Ĝi estis sendita ankaŭ al la Membroj-Abonantoj en 2002, kiuj ne remembriĝis poste. Entute temis pri 850.  Parto el ili certe ankoraŭ kotizos por 2004, kvankam unuavice oni celis revarbi ilin por 2005.

La simbolan limon de 6.000 individuaj membroj Osmo Buller esperas denove superi en la venonta jaro.

- Se oni pensas ekzemple nur pri tiuj, kiuj ankoraŭ en 2003 membris en UEA, la potencialo por atingi tiun celon ja estas abunda, komentas Osmo Buller.

Unuafoje post 1997 denove plimultiĝas la junaj individuaj membroj de UEA, alivorte TEJO-anoj. Dum ses jaroj TEJO ŝrumpadis, kaj en 2003 la junulara sekcio de UEA havis nur 399 individuajn membrojn. Ĉi-jare TEJO pasis la limon de 400 individuaj membroj jam somere. Fine de aŭgusto TEJO havis 419 individuajn membrojn.

En sia gazetara komuniko UEA konstatas, ke temas "ne pri hazarda fenomeno, sed pri komenco de nova solida kresko de la Asocio".

Ankaŭ respondante al la demandoj de Libera Folio, Osmo Buller sonas optimisma.

- Estas eble, ke la totala membronombro de UEA ĉi-jare kreskos per tuta milo, li konstatas.

Tamen, kompare kun ciferoj de antaŭ kelkaj jaroj, la kvanto de individuaj membroj restas tre malalta. En la jubilea jaro 1987 la nombro de individuaj membroj estis 7.291, kaj la suma kvanto de membroj en la sama jaro estis 43.642. Poste, en la jaro 1991, la nombro de individuaj membroj atingis 8.071, kvankam samtempe la kvanto de aligitaj membroj malaltiĝis. En januaro 1992 la revuo de UEA eĉ aperis kun la kovrila frapfrazo: " 'Super la oka milo - kie la tegmento?

La malkresko en la kvanto de aligitaj membroj dum la lasta jardeko kaj duono estas frapa, de pli ol 36.000 en 1987 al 12.000 en 2004. Tamen, tiu malkresko grandparte ŝuldiĝas al la sociaj ŝanĝoj en orienta Eŭropo, kaj estas kredeble, ke parto el tiuj aligitaj membroj neniam estis esperantistoj.

Tute sendepende
de tio, ĉu UEA dum la venonta jaro kreskos je du aŭ ducent procentoj, ĝi tamen restos mikroskope malgranda kompare kun multaj aliaj internaciaj civitanaj organizaĵoj. Ekzemple Amnestio Internacia havas 1,8 milionojn da membroj en la mondo, kaj preskaŭ 60.000 nur en Svedio.

Aliflanke, inter la internaciaj esperantistaj organizaĵoj UEA estas la senkompare plej granda. La plej proksima konkuranto, Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), havas malpli ol 900 membrojn, kaj el tiuj preskaŭ triono estas francoj. Inter la internaciaj Esperanto-organizaĵoj UEA estas escepta ankaŭ ĉar ĝi malferme publikigas sian membrostatistikon.
arkivita en: