Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / UEA / Elektoj / Chuck Smith volas ke UEA ekuzu novajn teknologiojn

Chuck Smith volas ke UEA ekuzu novajn teknologiojn

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-05-31 12:13
La sesa en nia serio de intervjuoj estas Chuck Smith, la fondinto de la libera esperanta enciklopedio Vikipedio kaj multflanka TEJO-aktivulo. Li lernis Esperanton en februaro 2001 kaj ekde junio 2004 li intencas kune kun aliaj aktivuloj ĉirkaŭveturadi tra Norda Ameriko por informi pri Esperanto. La ĉefa problemo de UEA laŭ li estas malatento al nova teknologio. Li volas ke junuloj kunlaboru kun pli aĝaj aktivuloj por lerni de ili kaj samtempe helpi ilin uzi novajn teknologiojn.

Chuck Smith estas 24-jara instruisto de Esperanto kaj TTT-fasonisto kiu laboras plentempe por Esperantomobilo kaj Esperanto-Antaŭen, Esperanto-firmao en Kalgario (Calgary), Kanado. Li loĝis en Roterdamo kiel TEJO-volontulo, baldaŭ loĝos en Kalgario kaj ekde junio 2004 vojaĝos tra Norda Ameriko plentempe disvastigante kaj instruante Esperanton per Esperantomobilo.

Chuck Smith lernis Esperanton februare 2001.


Por kio laŭ vi utilas Esperanto kaj la organizita movado? Kiuj laŭ via opinio estu la unuavicaj celoj de la movado?


- Ĝi utilas baze por kunlaborigi esperantistojn tutmonde por kunfari diversajn projektojn. Laŭ mi, la ĉefa celo de Esperanto-organizoj estu morale kaj finance (kiam restas mono) subteni indajn projektojn.


Kiajn taskojn vi havis/havas en la Esperanto-movado?


- Mi fondis la
Vikipedion en Esperanto, organizis semajnfinan renkontiĝon kaj poste E@I-seminarion en Usono, reprezentis TEJO-n ĉe stando en Turkio, estis la TEJO-volontulo en la CO en Roterdamo dum la tuta jaro 2003, tradukis esperanten du filmojn kiuj eldoniĝos kiel DVD-oj. Mi nun ĉefe okupiĝas pri Esperantomobilo kiu celas sekvi la laborplanon de UEA pri informado, instruado kaj utiligado en Ameriko. Ĉion ĉi mi faris dum nur 3 jaroj. Mi ankaŭ estas estrarano de Usona Esperantista Junularo kaj Esperanto@Interreto kaj komitatano A de TEJO por Nederlando.


Ĉu vi antaŭe kandidatis por B-komitataneco? Kun kia sukceso?

Mi neniam antaŭe komprenis kiel funkcias la komitato de UEA, do neniam vere havis eblon kandidatiĝi.

Kial vi kandidatas nun, kaj kion vi unuavice volus atingi dum via oficperiodo, se vi estos elektita?


- Unuavice mi volas ke TEJO havu juran personecon por pli bone kunlabori kun eksteraj fondaĵoj kaj stabiligi la junularan movadon. Mi volas kunlabori por havi profesian retan libroservon de UEA kun la eblo sekure pagi kreditkarte tra la reto por membreco, libroj kaj aliĝo al UK kaj IJK. Mi speciale volas esplori manierojn kiel UEA povos plej efike uzi novan teknologion kiel Interreton kaj DVD-ojn. Mi ankaŭ volas proponi senpagan retan membrecon por tiuj kiuj neniam pagus kotizon al UEA (sed espereble post reta membreco ili decidos pagi por plena membreco en UEA).


Kiel vi kampanjos por ricevi laŭeble multajn voĉojn? Ĉu vi esperas, ke iu specifa grupo inter la membroj aparte forte subtenos vin?


- Mi planis starigi retpaĝaron pri mia kandidatiĝo, sed poste opiniis ke tiu tempo estus pli bone uzata por aliaj Esperantaj projektoj. Mi esperas speciale ricevi subtenon de junuloj kaj retemuloj tutmonde. Sed, mi ankaŭ kredas, malkiel la plejmulto de gejunuloj, ke devas esti pli da kunlaboro kun pli aĝaj aktivuloj por ke ni lernu de ili kaj helpu ilin pri la plej bona uzo de novaj teknologioj.


En la membraro kaj precipe en la gvidaj organoj de UEA relative malmultas virinoj kaj ekstereŭropanoj. Ĉu vi opinias tion problemo, kaj se jes, kion oni laŭ vi povus entrepreni por ŝanĝi la situacion?


- Mi opinias ke tio estas grandega problemo. Laŭ mi, la problemo venas de la ĝenerala fermiteco de UEA. Multaj ekstereŭropanoj simple ne sentas sin parto de UEA. Tio devas ŝanĝiĝi. Ni bezonas pli bonan komunikadon kun la esperantistaro por ke ili vidu kiom bona estas UEA, por ke ili membriĝu.


Kiuj estas laŭ vi la ĉefaj problemoj en la funkciado de UEA en la nuna tempo? Kion vi volus fari por malpliigi tiujn problemojn?


- Mi kredas ke la ĉefa problemo estas malatento al nova teknologio. Unu el la titoloj de la laborplano de UEA estas moderniĝo, sed mi tamen ne tiom vidis tion dum mia TEJO-volontulado en la CO kie mi ĉiutage uzis datumbazan sistemon de la 80-aj jaroj (tamen, mi vidis la unuan paŝon de nova datumbazo kaj laŭdas tiun grandan laboron de Andrej Grigorjevskij). Ankaŭ, nia reta libroservo nun aspektas neprofesia. Tamen, Hokan laboregis por helpi TEJO-n funkcii rete profesie kaj mi esperas ke la samo okazos baldaŭ en UEA.


Kiuj laŭ vi estas la ĉefaj sukcesoj kaj meritoj en la laboro de UEA dum la lastaj jaroj? Kion vi kiel komitatano volus entrepreni por solidigi tiujn
sukcesojn kaj meritojn?


- Mi opinias ke la BKC estis granda sukceso, sed bedaŭrinde ĝiaj efikoj estas ĉefe nur eŭropaj. Mi ankaŭ pensas ke la revuo Esperanto, la Jarlibro, UK kaj IJK multe helpas interkonatigi esperantistojn tutmonde kaj kunlaborigi ilin en inda agado
por ke ni ne ripetu la samajn erarojn de aliaj samideanoj tutmonde.


Ĉu vi antaŭe membris en la komitato? Kiajn spertojn aŭ ideojn vi havas pri la komitata laboro?
Kion vi volus ŝanĝi en la funkciado de la komitato?


- Mi vidis la komitaton de TEJO kaj miris kiom demokratia ĝi estas.
Mi volas iĝi komitatano por ekkompreni kiel la komitato de UEA funkcias.


Kion vi opinias pri la nuna distribuo de komitatanoj A kaj B, kiuj reprezentas la aliĝintajn asociojn respektive la individuajn membrojn?


- Indas havi pli da komitatanoj B aŭ pli bone, havi pli da individuaj membroj, por ke ni nature havu pli da komitatanoj B.


Kia laŭ vi devus esti la nova estraro de UEA? Kiu laŭ vi estus la plej taŭga prezidanto, se vi povus elekti kiun vi volas? Ĉu vi mem pretus transpreni iun taskon en la nova estraro, se oni proponus tion al vi? Kiun taskon?


- Laŭ ĉio kion mi vidis ĝis nun, mi opinias ke Humphrey Tonkin estus la plej taŭga prezidanto. Mi ankoraŭ memoras liajn gravajn vortojn dum usona prelego, "Esperantistoj ĝenerale demandas kiom da homoj en la mondo parolas Esperanton, sed tio ne estas la ĝusta demando. La ĝusta demando estas kiom da homoj aŭskultas en Esperanto." Do, laŭ mi, ni devas ĉesi tiom kvereli en UEA kaj pli aŭskulti kaj kunlabori.
 

Kiun aŭ kiujn vi volus vidi inter la novaj komitatanoj B (krom vin mem), se vi povus elekti kiujn vi volas? Kial?
 

- Mi persone konas la bonegan, efikan kaj kunlaboreman agadon de Hokan kaj
Slavik, do mi nature volas ke ili estu en la komitato.