Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2005 UEA Centra Oficejo

Centra Oficejo

by Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-04-14 09:57

Artikoloj pri la Centra Oficejo de UEA

Page Malrekorda malferma tago by Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-04-13 23:11
Dum la malferma tago en la Centra Oficejo de UEA sabate la 26-an de aprilo prelegis Georges Kersaudy pri eŭropaj lingvoj kaj Paul Gubbins pri la esperanta teatro. Laŭ la gastlibro la oficejon vizitis 43 personoj. [30.4.2003]
Page Ĉiuj povis legi direktoran poŝton by Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2007-11-02 16:55
Grava breĉo en la komputila sekureco de la Centra Oficejo de UEA estis malkovrita la 14-an de aprilo. Montriĝis, ke kiu ajn deziranto dum du jaroj povis legi la retpoŝton adresitan al la ĝenerala direktoro de la asocio. Tamen laŭ la nuna direktoro, Osmo Buller, ŝajne neniu uzis la ŝancon.
Page Buller: Ne vortojn, sed farojn! by Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-04-20 15:08
Osmo Buller nun revenis al la Centra Oficejo kaj eklaboris kiel la ĝenerala direktoro de UEA kun kvinjara kontrakto. Laŭ li la situacio en la oficejo nun estas pli stabila ol antaŭ unu jaro, sed ankoraŭ multo lamas, li diras en ekskluziva intervjuo. Laŭ li, nun ne estas tempo paroli pri ŝanĝoj, sed pri stabiligo de la funkciado de la oficejo.
Page Malferma tago kun konataj vizaĝoj by Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-04-28 15:59
La malferma tago en la Centra Oficejo de UEA la 24-an de aprilo kolektis iom pli ol 70 vizitantojn, inter kiuj estis ankaŭ la estraranoj de UEA, kiuj kolektiĝis por la tujposta printempa estrar-kunsido. La kvanto de vizitantoj estis sufiĉe malalta, sed tamen ne rekorde tia. Kutime la kvanto de vizitantoj estas ĉiam malpli alta printempe ol aŭtune.
Page Plena domo en malferma tago by Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-04-27 22:41
Pli ol cento da gastoj ĉeestis la malferman tagon en la Centra Oficejo de UEA. Laŭ ĉeestintoj, la etoso estis varma, spite iom da kunpuŝiĝo pro manko de spaco kaj malagrabla vetero ekstere. La vendoj en la Libroservo estis preskaŭ rekordaj. Estis venditaj ankaŭ kelkaj ekzempleroj de la kongresa numero de Libera Folio.
Page CO kaj Buller respondis en Gotenburgo by Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-07-28 10:24
La salono estis plenplena, kiam oficistoj de UEA respondis al demandoj de kongresanoj en Gotenburgo marde la 29-an de julio 2003. En la publiko ĉeestis ankaŭ la antaŭa ĝenerala direktoro de UEA Osmo Buller. Kiam venis demando pri la falanta membronombro de UEA la nuna direktoro Trevor Steele preferis ne respondi, anstataŭe li donis la vorton al Buller.
Agoj pri dokumento