Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Kurte / Vjetnama registaro honoras esperantiston

Vjetnama registaro honoras esperantiston

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-10-07 11:07
La prezidanto de la Japana Pacdefenda Esperanta Asocio (JPEA), Hideo Kumaki, ricevis la amikecan medalon de la vjetnama ŝtato pro duonjarcento de kontribuoj al amikeco inter la japana kaj vjetnama popoloj.
Post la milito en Vjetnamio Hideo Kumaki precipe helpis blindulojn kaj viktimojn de la milito kiuj suferis pro misuzo de kemiaĵoj. En la jaro 2000 li kreis organizaĵon pere de kiu japanaj esperantistoj helpas Vjetnamion.

Lastatempe la organizaĵo kunlabore kun Vjetnama Esperanto-Asocio konvinkis japanan help-organizaĵon fondi blindulan bibliotekon en Hanojo. En la nova biblioteko oni produktas multe da brajlaj (punktoskribaj) libroj por vjetnamaj blinduloj. Jam aperis pli ol 500 libroj.

(laŭ www.vov.org.vn)