Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Kurte / Esperanta Vikipedio atingis novan rekordon

Esperanta Vikipedio atingis novan rekordon

de Redakcio Laste modifita: 2005-11-29 22:52
La 27-an de novembro aperis la 30.000-a artikolo en la esperantlingva reta enciklopedio Vikipedio. La esperantlingva versio de Vikipedio enhavas proksimume same multe da kapvortoj kiel la danlingva, sed ekzemple la svedlingva estas trioble pli granda, kaj la germanlingva dekoble pli granda.

La 30.000-a artikolo de la esperantlingva Vikipedio  temis pri Projekto Apollo. Tuj post ĝi aperis la 30.001-a artikolo, pri Granda Zimbabvo, mezepoka ruinajo en Suda Afriko. Ĉiuj dezirantoj rajtas eniri la retejon de Vikipedio kaj ne nur legi, sed ankaŭ redakti ajnan artikolon aŭ krei tute novan. Kompreneble poste aliaj vikipediistoj kontrolos kaj plu redaktos la artikolojn, se ili trovos tion necesa.

Vikipedio estis kreita en januaro 2001, kaj ĝi nun sume havas 1.5 milionojn da artikoloj, en pli ol 150 lingvoj. Ĝii estas kreata de volontuloj, kiuj kontribuas, gisdatigas, kaj revizias artikolojn kunlabore. La esperantlingva Vikipedio kreskas ĉefe per tradukoj de esperantistoj el alilingvaj Vikipedioj.  Ĉar temas pri volontula, nepagata laboro, la kvalito de la artikoloj en la diverslingvaj Vikipedioj varias. Ankaŭ la esperantlingva enhavas artikolojn kun nekontentiga kvalito precipe rilate la lingvaĵon.

Almenaŭ kvante la esperantlingva Vikipedio sukcese konkuras kun pluraj naciaj Vikipedioj.  Ĝi estas la 16-a plej ampleksa Vikipedio inter pli ol 100 aliaj, nacilingvaj Vikipedioj.  La 7-an de oktobro 2005 la germanlingva Vikipedio atingis 300.000 artikolojn. La sveda kaj itala vikipedioj ankaŭ pasis la limon de 100.000 artikolojn. Tamen ne ĉiuj nacilingvaj enciklopedioj estas tiel grandaj.  Meze de septembro 2005 ekzistis entute ses vikipedioj kun pli ol cent mil artikoloj, sed ekzemple la dana Vikipedio nur ĉi-somere atingis sian 25.000-an artikolon.

(Laŭ informoj de Scott Starkey kaj de Vikipedio.)

arkivita en:
edmundo
edmundo diras:
2005-12-05 13:53

Ĉar la artikolo faras kontraston inter la Esperanta Vikipedio kaj nacilingvaj Vikipedioj, eble estas menciinde, ke ses aliaj planlingvoj havas propran Vikipedion. Kompreneble, ili estas multe malpli grandaj ol la Esperanta. Antaŭe estis Vikipedio ankaŭ en Tokipono (toki pona), sed tion oni forigis el la oficiala Vikipediaro, eble pro tio, ke Tokipono mankas en ISO 639. Unu maniero kontroli tiun teorion eble estus provi starigi Vikipedion en la afrihila, la sola planlingvo en ISO 639, kiu ne havas Vikipedion. Jes, mi estas freneze pedanta. Mi naskiĝis tiel, bedaŭrinde.

mateno
mateno diras:
2006-02-20 12:10
laŭ mia scio la tokiponaa vikipedio estis forigita el la oficiala vikipediaro precipe pro tio, ke ĝi estis maltro aktiva kaj produktis pli da spamo kaj laboro por administrantoj, ol da utilo (ankaŭe, oni ĉiam povas diskuti pri ĝia "graveco"
iam oni eĉ pridiskutis la rajton je ekzisto de la anglalingva vikipedia artikolo pri tokipona)

vikipedio en toki pona estas nun atingebla ĉe http://tokipona.wikicities.com/wiki/lipu_lawa